Raveno
Ravenna | |||||
komunumo de Italio urbo urbego vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Emilio-Romanjo | ||||
Provinco | RA Raveno | ||||
Geografia situo | 44° 25′ N, 12° 12′ O (mapo)44.41666666666712.2Koordinatoj: 44° 25′ N, 12° 12′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 4 m | ||||
Areo | 652 km² | ||||
Loĝantaro | 155 751 (2023) | ||||
Loĝdenso | 238 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Alfonsine, Argenta (FE), Bagnacavallo, Bertinoro (FC), Cervia, Cesena (FC), Comacchio (FE), Forlì (FC) kaj Russi | ||||
Patrono | sankta Apollinare | ||||
Festa tago | 23-a de julio | ||||
Nomo de loĝantoj | ravennati | ||||
Poŝtkodo | 48121–48125 | ||||
Imposta kodo | H199 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 039014 | ||||
Telefona prefikso | 0544 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Raveno (itale Ravenna) estas urbo en la regiono de Emilia-Romagna, Italio, ĉefurbo de samnoma provinco. Fine de 2023 en la komunumo vivis 155 751 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Alfonsine, Argenta (FE), Bagnacavallo, Bertinoro (FC), Cervia, Cesena (FC), Comacchio (FE), Forlì (FC) kaj Russi.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko. Post 493, Ravenna estis la ĉefurbo de la ostrogota reĝlando de Italio. Sekve de la konkeroj de la imperiestro Justiniano la 1-a en la 6-a jarcento, Ravenna estis sidejo de la bizanca guberniestro de Italio. Multaj belegaj mozaikoj de la bizancanoj rememorigas pri tiuj tagoj. Post la retiriĝo de la bizancanoj el Raveno estris la urbon komisiito de la Papo
La urbo iĝis parto de Reĝlando de Italio en 1861.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas proksime de Adriatiko. Ĝiaj koordinatoj estas 44,4° N, 12,2° E. Loĝas tie ĉirkaŭ 140.000 homoj. La provinca kodo estas "RA".
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En kaj ĉe la urbo troviĝas multaj historiaj vidindaĵoj, ekzemple
- la maŭzoleo de Teodoriko de Verono, kies tegmento estas monolito multajn tunojn peza
- la baziliko de S-ta Vitalo
- la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova
- la Baziliko de Sankta Apolinaro
- la Arkiepiskopa Muzeo
- la tombo de imperiestrino Galla Placidia
- la arĥepiskopa kapelo
- la ok-angula preĝejo de S-ta Johano en Fonte, konata kiel la "ortodoksa baptejo"
- la Ariana baptisterio
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Literaturo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Achille Tellini, Gvidlibro de l'urbo Ravenna, 56 paĝoj, Esperanto-Oficejo Vallescura (1911)