Dubrovnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dubrovnik
itale Ragusa, latine Ragusa
urbo
Oficiala nomo: Dubrovnik
Kromnomo: Perlo de Adriatiko
Ŝtato Kroatio Kroatio
Provinco Dubrovnik-Neretva
Historiaj regionoj
Maro Adriatiko
Situo Dubrovnik
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 42° 38′ 25″ N 18° 06′ 30″ O / 42.64028 °N, 18.10833 °O / 42.64028; 18.10833 (mapo)
Areo 143,35 km² (14 335 ha)
Loĝantaro 43 770 (2001)
Denseco 305,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1387
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 20000
Telefona antaŭkodo +385 - 020
Aŭtokodoj DU
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Malnova Urbo de Dubrovnik
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 95
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iii, iv
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Dubrovnik
Retpaĝo: www.dubrovnik.hr
Map

Dubrovnik (latine kaj itale Ragusa) estas marborda urbo en Kroatio situanta en la suda parto de Dalmatio. Ĝi havas loĝantaron de 43.770 (laŭ indikoj de 2001). Ĝi estas unu de la plej gravaj turismaj centroj de la Adriatiko. Oni nomas ĝin "la perlo de la Adriatiko".

La Malnova haveno en Dubrovnik

Historio[redakti | redakti fonton]

Dubrovnik estis fondita per unuigo de du urbetoj: Laus, kiu troviĝis sur malgranda insulo sude de la dalmata marbordo, kaj Dubrava, slava kolonio ĉe monteto.

La urbo restis preskaŭ detruita en 1667 post forta tertremo. Oni rekonstruis ĝin en la ĉirkaŭaĵo de la hodiaŭa Placo. Oni fortikigis la urbon kaj konstruis du pordojn, po unu ĉe ĉiu flanko de la istmo.

Ekde la 14-a jarcento ĝis 1808, la urbo memregis sin kiel libera ŝtato nomata Respublica Ragusina, ankaŭ konata kiel Respubliko de Dubrovnik; tio estis Mara Respubliko. La respubliko akiris sian pinton inter la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, kiam ĝi konkursis kun la Venecia Respubliko.

La Respubliko perdis sian gravecon post la navigacia krizo en la Mediteraneo kaj, precipe, pro la tertremo de 1667. En 1669 ĝi devis kunlabori kun la Otomanoj por protekti sin de la avanco de la veneciaj trupoj.

La fino de la Respubliko de Dubrovnik sekvis la konkeron per la napoleonaj trupoj en 1806. En 1808 oni oficiale malestablis la Respublikon de Dubrovnik.

En 1815, Dubrovnik aneksiĝis al Aŭstrio kaj restis aneksita ĝis 1918, kiam ĝi fariĝis parto de la "Reĝlando de la serboj, kroatoj kaj slovenoj", (ekde 1929 nomata Jugoslavio). Ĉe la komenco de la dua mondmilito, Dubrovnik fariĝis parto de la Sendependa ŝtato Kroatio. Ekde aprilo de 1941 ĝis septembro de 1943, la urbo estis okupita unue de trupoj italaj kaj poste germanaj. Liberigis ĝin la partizanoj en oktobro de 1944.

En 1991, pro la deklaro de sendependeco de Kroatio, la urbo estis bombardita kaj suferis iujn damaĝojn. Post la fino de la Balkana milito, UNESKO iniciatis rekonstruon de la urbo. La rekonstruo de la konstruaĵoj realiĝis laŭ la originala arĥitekturo por ke oni konservu la estetikon. Krome, oni protektis la reston de la konstruaĵoj kontraŭ tertremoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Dubrovnik mortis:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]