Arkiepiskopa Muzeo (Raveno)
Arkiepiskopa Muzeo | |||
---|---|---|---|
muzeo arta muzeo arkeologia muzeo religia muzeo privata muzeo | |||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Raveno | ||
Adreso | piazza Arcivescovado, 1 | ||
Poŝtkodo | 48121 | ||
Estiĝo | 1734 | ||
Malfermo | 1734 | ||
Koordinatoj | 44° 24′ 55″ N, 12° 11′ 43″ O (mapo)44.415175212.1954074Koordinatoj: 44° 24′ 55″ N, 12° 11′ 43″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 124 000 (2020) | ||
Retpaĝo | http://www.ravennamosaici.it | ||
La Arkiepiskopa Muzeo de Raveno (Museo arcivescovile di Ravenna) troviĝas en la Ĉefepiskopa Palaco en tuja najbareco de la katedralo kaj de la baptisterio de la katedralo.
Historio kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]La Arkiepiskopa Muzeo originas el la unua duono de la 18-a jarcento. Dum la rekonstruado de la katedralo de Raveno sub la ĉefepiskopo Niccolò Farsetti la tie troviĝantaj surskriboj, mozaik- fragmentoj kaj ŝtonaj monumentoj (ekde la 6-a. Jarcento) estis lokitaj en propra lapidario . Komence de la 20-a jarcento jarcento la muzeo estis rekonstruita kaj objektoj el preĝejoj de la diocezo estis aldonitaj. Sekve estis aldonitaj trovaĵoj elfositaj en la dua duono de la 20-a jarcento. Post pluraj jaroj de restrukturado la muzeo estis denove malfermita en 2010. Nun ĝi havas du etaĝojn, inkludas malgrandan pinakotekon kaj kolekton de liturgiaj objektoj kaj vestaĵoj.
Gravaj Objektoj
[redakti | redakti fonton]- La Arkiepiskopa Kapelo (la kapelo de la Sankta Andreo), kun mozaikoj de la 6-a. Jarcento; ĝi estis aldonita en 1997 kun sep aliaj objektoj de Raveno al la listo de mondaj heredaĵoj de UNESCO .
- La Episkopa Katedro de Maksimiano estas episkopa seĝo de la 6-a jarcento kovrita per eburaj platoj.
- La tiel-nomata Kruco de Agnellus (Episkopo de Raveno en la 6-a Jarcento).
- Partoj de la absido-mozaikoj de la katedralo (12. Jarcento) inkluzive de unu Maria orans.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la Muzeo (itala) Arkivigite je 2018-07-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Priskribo de ekleziaj monumentoj en Ravenna (multlingva)