Pinakoteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinakoteko de Ermitejo.

Pinakoteko estas muzeo kiu ekspozicias artaĵojn de pentra karaktero, tio estas manifestaĵo de vidartoj, kiu esprimiĝas pere de koloro, aŭ almenaŭ tiu estas la kerno de ties kolekto. La koloro povas imiti objekton de la realo aŭ havi simbolan signifon -por la Gotiko la spaco de la pentrado estis reprezentata per orkoloro alude al ĉiela- kaj laste, la koloro povas esti abstrakta per kio gravas nur la kompona ideo.

Pinakoteko povas esti ankaŭ iu ajn kolekto da pentraĵoj.

Pinakoteko (de la latina vorto pinacothēca, kaj tiu de la greka πινακοθήκη) derivas de la nomo de la norda flanko de la propileoj, monumentaj pordegoj kun kolonoj de la akropolo atena kie oni gardis pentritajn tabuletojn.

En Grekio Pinakoteko respondis al spaco situanta ĉe la enirejo al templo, kie oni eksponis diversajn reprezentojn de gedioj.

Laŭ Francisko Azorín Pinakoteko estas Muzeo de pentraĵoj.[1] Li indikas etimologion el la greka pinakoteka, el pina + theke (bildo konservejo) kaj de tie la latina pinacotheca.[2]

Pinakotekoj[redakti | redakti fonton]

Ene de Nacia Portretgalerio de Londono, 2008

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 165.
  2. Azorín, samloke.