Saltu al enhavo

Pinakoteko de Brera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinakoteko de Brera
arta muzeo
itala nacia muzeo
artgalerio
museum of modern art (en) Traduki
eduka institucio
muzeo de la itala ministerio pri kulturo
muzea instituto kun speciala aŭtonomio (2014–) Redakti la valoron en Wikidata
Lando Italio vd
Situo Milano
Adreso via Brera, 28 - Milano
Poŝtkodo 20121
Arkitekto(j) Piero Portaluppi • Gualtiero Galmanini vd
Estiĝo 1776
Malfermo 1776
Direktoro James M. Bradburne
Koordinatoj 45° 28′ 19″ N, 9° 11′ 16″ O (mapo)45.4719559.187815Koordinatoj: 45° 28′ 19″ N, 9° 11′ 16″ O (mapo)
Pinakoteko de Brera (Milano)
Pinakoteko de Brera (Milano)
DEC
Situo de Pinakoteko de Brera
Map
Pinakoteko de Brera
Jaraj vizitantoj: 111 727 (2020) Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝo Oficiala retejo
vdr

La Pinacoteca di Brera ("Pinakoteko de Brera") estas la ĉefa publika galerio por pentraĵoj en Milano, Italio. Ĝi enhavas unu el plej gravaj kolektoj de italaj pentraĵoj, kiel produkto de la kultura programo de la Brera Akademio, kiu kunhavas sidejon en la Palazzo Brera (Palaco Brera).

La Palaco Brera ŝuldas sian nomon al la ĝermana "braida", indikante herban malfermaĵon en la urba strukturo: komparu la "Bra" de Verono. La monaĥejo sur la loko transiris al la jezuitoj (1572), poste spertis radikalan rekonstruon fare de Francesco Maria Richini (1627–28). Kiam la jezuitoj estis dissolvitaj en 1773, la palaco restis la sidejo de la astronomia observatorio kaj la Braidense Nacia Biblioteko fondita de la jezuitoj. En 1774 la herbario de la nova botanika ĝardeno estis aldonita. La konstruaĵoj estis pligrandigitaj laŭ projektoj de Giuseppe Piermarini, kiu estis nomumita profesoro en la Akademio kiam ĝi estis formale fondita en 1776, kun Giuseppe Parini kiel dekano. Piermarini instruis ĉe la Akademio dum 20 jaroj, dum li estis kontrolisto de la urbaj projektoj de la urbo, kiel la publikaj ĝardenoj (1787–1788) kaj placo Fontana (1780–1782).

Por pli bona instruado de arkitekturo, skulptarto kaj la aliaj artoj, la Akademio iniciatita de Parini estis provizita per kolekto de muldaĵoj laŭ la Antikvaĵo, esencaĵo por enstampi rafinitan Novklasikismon en la studentojn. Sub la posteuloj de Parini, la abato Carlo Bianconi (1778–1802) kaj la artisto Giuseppe Bossi (1802–1807), la Akademio akiris la unuajn pentraĵojn de sia Pinakoteko dum la reasigno de verkoj de itala arto, kiuj karakterizis la napoleonan epokon. La Sposalizio (nome la Geedziĝo de la Virgulino) de Rafaelo estis la ŝlosila pentraĵo de la frua kolekto, kaj la Akademio pligrandigis sian kulturan amplekson per akcepto de kolegoj tra la Unua Franca Imperio: David, Pietro Benvenuti, Vincenzo Camuccini, Antonio Canova, Bertel Thorvaldsen kaj la arkeologo Ennio Quirino Visconti.

En 1805, sub la direkto de Bossi, la serio de ĉiujaraj ekspozicioj estis iniciatita per sistemo de premioj, ekvivalento de la Parizaj Salonoj, kiuj utilis por identigi Milanon kiel la kulturan ĉefurbon por nuntempa pentrarto en Italio tra la 19-a jarcento. La arta komitato de la Akademio, nome Commissione di Ornato, ekzercis stirantan influon sur publikaj monumentoj, antaŭulo de la hodiaŭa Sopraintendenze Delle Belle Arti.

La malfermo de la nova "Reale Pinacoteca" okazis la 15-an de aŭgusto 1809, nome la naskiĝtago de Napoleono. La pentraĵoj estis montrataj en tri el la kvar napoleonaj haloj kun pavilonaj volboj. Fundamentaj pentraĵoj de Bellini, Mantegna, Vittore Carpaccio, Tiziano, Veronese kaj Tintoretto eniris la galerion.[1]

La Romantika epoko atestis la triumfon de akademia historia pentrarto, gvidata ĉe la Akademio fare de Francesco Hayez, kaj la enkondukon de pejzaĝoj kiel akceptebla akademia ĝenro, inspirita de Davias de Williamo kaj lia pli konata kuzo Giuseppe Bisi, dum la Akademio moviĝis por iĝi institucio por instruado de la arthistorio.

En 1882, la Pentraĵgalerio estis apartigita de la Akademio kaj Giuseppe Bertini estis nomumita kiel ĝia unua direktoro. Bertini estis sukcedita de Corrado Ricci, kiu, dum sia direktorado de 1898–1903, establis la Fotobibliotekon kaj sisteme reorganizis la Pentrogalerion laŭ skoloj kaj periodoj.

En 1903, la Pinakoteko malfermis 19 novajn ĉambrojn, kiuj ebligis la ekspozicion de pli ol 100 nove akiritaj verkoj, kiel ekzemple la freskoj de Bramante el la domo Visconti Panigarola. La arthistoriisto kaj kritikisto Antonio Morassi, kiu funkciis kiel direktoro ĉe la Pinakoteko de 1934 ĝis 1939, malfermis la kolekton al 19a-jarcenta pentrarto kaj nova ekspozicio dominita de pentraĵoj de Hayez estis kreita. Ankaŭ okazis antaŭa malfermo al la aĉeto de 20a-jarcentaj pentraĵoj, kiel ekzemple la Portreto de Alberto Moravia fare de Guttuso kaj "Modelli nello studio" de Mario Mafai.[1]

La Observatorio de Brera gastigis la astronomon Giovanni Schiaparelli dum kvar jardekoj, kaj la Orto Botanico di Brera estas historia botanika ĝardeno malantaŭ la Pinakoteko.

En 2024, la modernarta alo de la muzeo estis malfermita ĉe la Palazzo Citterio kiel parto de klopodoj montri ĝian modernan artkolekton, kiu kreskis post donacoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kaj por marki la kompletigon de la projekto "Grande Brera" por kunfandi la Palazzo-n Citterio-n, la Pinakotekon di Brera kaj la Bibliotekon Braidense.[2][3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Lauber, Rosella. (2012) Milano La Pinacoteca Di Brera (itale). Udine: Magnus Edizioni Srl, p. 15, 16. ISBN 978-8870572308.
  2. Milan’s Brera boosts its cultural cachet with an overdue modern art wing and Leonardo’s Last Supper (angle) (8a de Decembro 2024). Alirita 8a de Decembro 2024 .
  3. Milan’s Palazzo Citterio modern art museum set to open after 50-year wait (angle) (6a de Decembro 2024). Alirita 8 December 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

45° 28′ 19″ N 9° 11′ 17″ O / 45.47194 °N, 9.18806 °O / 45.47194; 9.18806 (mapo)