Artgalerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia galerio de moderna arto Ca' Pesaro Venecio

Artgalerio estas loko, publika aŭ privata, kiu estas aparte ekipita por montri artaĵojn al la vizitantoj. Tio povas okazi kadre de daŭra aŭ portempa ekspozicio. Publikaj artgalerioj povas troviĝi ene de muzeo aŭ esti aparta ekspoziciloko.

Malfermo de ekspozicio en artgalerio en Groningen

Ankaŭ la privataj artgalerioj estas ekspozicilokoj, sed ili celas precipe la vendadon de la prezentataj artaĵoj, fakte ili estas la "montrofenestro" de la artomerkato.

Kutime la verkoj montrataj en artgalerioj estas el la vidigaj artoj: pentraĵoj, fotoj kaj skulptaĵoj. Sed oni povas trovi ankaŭ apartajn meblojn kaj artinstalaĵojn.

La enkonduko de la interreto ebligis ankaŭ la kreadon de ciferecaj artgalerioj, kiuj povas esti vizitataj sen geografiaj limoj el la tuta mondo.