Caravaggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la italia komunumo Caravaggio. Pri la samnoma pentristo vidu la artikolon Michelangelo Merisi de Caravaggio.
Caravaggio
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lombardy.svg Lombardio (2005)
Provinco BG Bergamo (2005)
Geografia situo 45° 30′ N, 9° 39′ O45.59.65Koordinatoj: 45° 30′ N, 9° 39′ O
Alto super marnivelo 111 m
Areo 32 (2005) km²
Loĝantaro 14112 ((2001))
Loĝdenso 441 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Masano, Vidalengo (2005)
Najbaraj komunumoj Bariano, Brignano Gera d'Adda, Calvenzano, Capralba (CR), Fornovo San Giovanni, Misano di Gera d'Adda, Morengo, Mozzanica, Pagazzano, Sergnano (CR), Treviglio (2005)
Patrono San Fermo e San Rustico
Festa tago 9-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj caravaggini
Poŝtkodo 24043 (2005)
Imposta kodo B731 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 016053 (2005)
Telefona prefikso 0363 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.caravaggio.bg.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Caravaggio (esperantigebla kiel Karavaĝo; ankaŭ konata kiel Careàs, laŭ la loka bergama dialekto) estas komunumo de Italio kun 15.600 loĝantoj, lokita en la provinco de Bergamo, en la okcidenta bergama ebenaĵo. Ĝia teritorio ankaŭ inkludas du subvilaĝojn, Masano kaj Vidalengo, kaj plurajn etajn kamparajn establiĝojn.

Panoramo

La komunumo ŝuldas sian famon al la loka Sanktejo, titolita al Dipatrino, kiu, laŭ la katolika tradicio, aperis en 1432 en la kamparoj kiuj ĉirkaŭis la urbocentron. La nunan bazilikon starigis en 1571 la arkitekto Pellegrino Tibaldi.

Caravaggio ankaŭ estas konata tuttere ĉar ĝi nomigis la famegan italan pentriston Michelangelo Merisi de Caravaggio, kiu naskiĝis en Milano en 1571 sed loĝis en la urbo dum lia infaneco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urba teritorio estas ebenforma, kaj komprenas plurajn naturajn akvofontojn. Ĝia formo longiĝas laŭ la direkto nordo-sudo, kaj la pleja distanco interne de la teritorio estas 11 km. La alteco super la mara nivelo varias ekde 92 m (ĉe la sud-orienta limo) ĝis 123 m (ĉe la nord-okcidenta limo).

La agrara surfaco konsistas el ĉirkaŭ 84% el la tota komunuma teritorio; la restanta parto reprezentas la industrian kaj rezidan surfacon.

La komunuma ĉefurbo distancas 7 km de najbara Treviglio, 24 km de Bergamo (la provinca ĉefurbo), 39 km de Milano, 52 km de Breŝo, 60 km de Kremono.


Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]