Muzeo Ermitejo
Aspekto
| Ermitejo | |
| ruse Эрмитаж | |
| muzeo | |
Vintra Palaco
| |
| Oficiala nomo: Государственный Эрмитаж | |
| Deveno de nomo: france l´ermitage | |
| Lando | |
|---|---|
| Federacio | Federacia urbo |
| Provinco | Leningrada provinco |
| Municipo | Sankt-Peterburgo |
| Tipo de muzeo | Artista-historia muzeo |
| Konstruaĵoj | 4
|
| Rivero | Neva |
| Situo | Ermitejo |
| Estiĝo | 1764 |
| Direktoro | Miĥail Borisoviĉ Piotrovskij ekde 1992 |
| Por publiko | jes |
| Plej facila aliro | Sankt-Peterburgo |
| Horzono | MT (UTC+3) |
| - somera tempo | MST (UTC+4) |
| Retpaĝo: www.hermitagemuseum.org | |
Ŝtata Ermitejo aŭ simple Ermitejo (ruse Государственный Эрмитаж; la rusa formo de la franca vorto por ermitejo) estas mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo (Rusio), kiun konsistigas sep konstruaĵoj: Vintra Palaco, Palaco de Menŝikov, Ermitejo, Porcelana muzeo kaj aliaj. Ĝi enhavas la plej grandan rusian kolekton de eksterlanda arto; rusan arton arigas la Rusa Muzeo, ankaŭ en Sankt-Peterburgo.


La muzeo estis fondita en 1764 kiel privata kolekto de la rusia imperiestrino Katerino la Granda. Ekde 1852 ĝi estis malfermita por publiko.
En 2000-aj jaroj aperis filioj de Ermitejo en kelkaj urboj enlande kaj eksterlande. Inter ili filioj en Amsterdamo, Kazano kaj Londono.
Estras la muzeon Miĥail Piotrovskij (ekde 1992).
| |||||||||||||||




