Kunstkamera (Sankt-Peterburgo, Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunstkamera
muzeo • rekonilo
Lando RusioRusia ImperioSovetunioRusa carlando vd
Situo Vasileostrovsky District
Adreso Lungoneva Università
Konstrustilo(j) Petra baroka arkitekturo vd
Arkitekto(j) Georg Johann Mattarnovi • Nicolaus Friedrich Härbel • Mikhail Zemtsov • Savva Chevakinsky • Robert Marfeld vd
Estiĝo 1714
Koordinatoj 59° 56′ 30″ N, 30° 18′ 16″ O (mapo)59.94166666666730.304444444444Koordinatoj: 59° 56′ 30″ N, 30° 18′ 16″ O (mapo)
Kunstkamera (Sankt-Peterburgo, Rusio) (Sankt-Peterburgo)
Kunstkamera (Sankt-Peterburgo, Rusio) (Sankt-Peterburgo)
DEC
Kunstkamera (Sankt-Peterburgo, Rusio)
Kunstkamera (Sankt-Peterburgo, Rusio)
Situo de Kunstkamera (Sankt-Peterburgo, Rusio)
Map
Kunstkamera
Retpaĝo http://www.kunstkamera.ru
vdr
Kunstkamera fotita dum la Blankaj noktoj

Kunstkamera (ruse Кунсткамера; germane Kunstkammer} estas la unua rusia muzeo establita de la imperiestro Petro la Granda en Sankt-Peterburgo en 1714. Ĝi havas unikan kolekton de antikvaĵoj kaj raraĵoj prezentantan historion kaj vivmanieron de multaj popoloj. La muzeo estas fame konata ankaŭ pro ĝia deponejo de anatomiaj vidindaĵoj kaj anomaloj.

Nuntempe en la konstruaĵo funkcias "Petro la Granda muzeo de Antropologio kaj Etnografio de la Rusia Akademio de Sciencoj".

Historio[redakti | redakti fonton]

Petro la Granda inkognite vojaĝinta al Nederlando kaj Anglio en 1697 - 1698 diligente ekzamenis tieajn atingojn inkluzive anatomion. Li tre interesiĝis pri ĉiuj novaĵoj kaj do estis aĉetitaj tutaj kolektoj de libroj, instrumentoj, armiloj, naturaj raraĵoj ktp. Ili poste formis bazon de Kunstkamera.

Dum sia dua vizito al Nederlando en 1715- 1717 la imperiestro observis muzeon de apotekisto Albertus Seba en Amsterdamo, kiu intencis vendi sian kolekton al la rusa reĝo. Persona inspekto de la kolekto estis pozitiva kaj ĝi estis aĉetita kaj transportita al Peterburgo por la muzeo.

Projekton kaj komencon de konstruado en 1718 efektivigis germana arkitekto Georg Mattarnovi mortinta en 1719. Poste aliaj arkitektoj kaj konstruistoj realigis la projekton en 1735.

La konstruaĵo konsistas el du trietaĝaj blokoj kun turo enmeze, kiun kronas kompleksa kupola finaĵo. La ĉefa fasado najbaras kun Neva rivero, trans kiu videblas Vintra Palaco - rezidejo de la rusaj regantoj.

La muzeaj kolektoj okupis la orientan alon de la konstruaĵo, en la mezo lokiĝis la Anatomia Teatro, en la turo - Gottorpa globo (forbrulinta en 1747) kaj la observatorio, en la okcidenta alo estis oficejoj de la Akademio de Sciencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]