Ermitejo de Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ermitejo de Amsterdamo
H'Art Museum
arta muzeo
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Adreso Amstel 51
Poŝtkodo 1018EJ
Situanta sur Amstel • Amstel
Direktoro Cathelijne Broers
Koordinatoj 52° 21′ 54″ N, 4° 54′ 9″ O (mapo)52.3654.9025Koordinatoj: 52° 21′ 54″ N, 4° 54′ 9″ O (mapo)
Ermitejo de Amsterdamo (Amsterdam-Centrum)
Ermitejo de Amsterdamo (Amsterdam-Centrum)
DEC
Ermitejo de Amsterdamo
Ermitejo de Amsterdamo
Situo de Ermitejo de Amsterdamo
Map
Ermitejo de Amsterdamo
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://hartmuseum.nl/nl/
vdr

Ermitejo de Amsterdamo (nederlande Hermitage Amsterdam) estas branĉa muzeo de la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo, Rusio, situanta ĉe la bordoj de la rivero Amstel en Amsterdamo, Nederlando. La muzeo estas lokigita en la iama Amstelhof, nome klasikstila konstruaĵo el 1681. Tiu dependaĵo montris malgrandajn ekspoziciojn en la apuda Konstruaĵo Neerlandia el la 24a de februaro 2004 ĝis la ĉefa muzeo malfermiĝis la 19an de junio 2009.

Desegno de 1693 montranta la konstruaĵon Amstelhof, ekster skalo.

Ĝi estas nuntempe la plej granda satelito de la Muzeo Ermitejo, kun totala areo de 12 846 m²[1] kaj kongruas kun la celo de la muzeo fari siajn kolektojn alireblaj al plej personoj.[2] La ekspozicia areo kovras 2 172 m² kaj estas enhavata ene de du grandaj ekspoziciejoj kaj pli malgrandaj ekspoziciaj ĉambroj. La restanta spaco tenas legejojn, oficejojn, ĉambrojn por la stabanaro kaj restoracion.[3]

Rusa Prezidanto Dmitrij Medvedev kaj la nederlanda reĝino Beatrikso ĉe la oficiala malfermo de Ermitejo Amsterdam la 20an de junio 2009.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermitage to open 20 June 2009. Hermitage Amsterdam. Alirita 2012-01-07.
  2. The formal opening of the Hermitage Amsterdam Centre [1] Arkivigite je 2013-01-05 per la retarkivo Wayback Machine 19a de Junio 2009, State Hermitage Museum, alirita la 2013-01-07.
  3. The Hermitage Amsterdam Centre: History of the Project. State Hermitage Museum. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2016-06-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]