Prezidanto de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Rusio
emblemo
flago
Vladimir Putin
Vladimir Putin
state position of the Russian Federation • pozicio
prezidanto
Komenco 12-a de junio 1991 vd
Antaŭe Head of state of the Soviet Union vd
Lando(j) Rusio vd
Posedatoj Cheget vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La prezidanto de Rusio (ruse Президент России) estas la ŝtatestro de la Rusia Federacio.

La posteno estas la plej alta pozicio en la politika sistemo de Rusio. La prezidanto elektiĝas per rektaj balotoj fare de la ŝtatanoj. Lia precipa takso estas zorgi pri tio, ke la ŝtatanoj efektive havu ĉiujn rajtojn kaj liberojn kiujn garantias la konstitucio de Rusio. La statuso de la prezidanto estas fiksita en ĉapitro 4 de la rusia konstitucio. La prezidanto difinas la internan kaj eksteran ŝtatan politikon. Inter la taskoj estas atribui ŝtatajn honorigojn, decidi en dubaj kazoj pri ŝtataneco de Rusio, kaj li havas la rajton malvalidigi la punon de kondamnitoj. La postenulo estas la supera komandisto de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio.

Kandidato pri la posteno devas havi pli ol 35 vivojarojn kaj esti vivinta almenaŭ la lastajn 10 jarojn en Rusio. La oficperiodo nun estas ses jaroj, en 1993-2008 - kvar jaroj, kaj eblas reelektiĝi maksimume dufoje sinsekve. Plia reelektiĝo poste eblas nur post kiam alia persono intertempe estis prezidanto. La prezidanto estas subtenata fare de la oficistoj de la rusia prezidanta administrejo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidenta Administro de Rusio.

La Kremla Kunlaborantaro estas la neoficiala nomo por la Administracio de la Prezidanto de Rusio (ruse Администрация президента России). Ĉi tiu estas la ŝtata organizo respondeca por certigi liajn agojn kaj difini la tagordon de la Prezidanto de Rusio. Ĝi konsistas el la kunlaborantaro de la Prezidanto de Rusio, prezidentaj asistantoj, konsilistoj, kaj viclaborestroj de la Kremlo.

Ĝisnunaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Post la malfondo de Sovetunio en 1991 ĝis nun tri viroj plenumis la postenon:

# Prezidanto Naskiĝo-forpaso Oficperiodo
1 Boris Jelcin 1931–2007 1991–1999
2 Vladimir Putin 1952–... 2000–2008
3 Dmitrij Medvedev 1965–... 2008–2012
4 Vladimir Putin 1952–... 2012–nun