Leningrada provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leningrada provinco
Federacia subjekto
FlagoBlazono
provinco de Rusio [+]

LandoRusio

Koordinatoj60° N, 32° O (mapo)60.0531.75Koordinatoj: 60° N, 32° O (mapo)
ĈefurboGatĉina
- koordinatoj60° N, 32° O (mapo)60.0531.75Koordinatoj: 60° N, 32° O (mapo) [+]
Areo83 908 km² (8 390 800 ha) [+]

Loĝantaro1 892 711 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco22,56 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAlexander Drozdenko

HorzonoMoskva Horzono, Eŭropo/Moskvo [+]
Telefona antaŭkodo(+7)
ISO 3166-2RU-LEN
Aŭtokodo47, 147

Leningrada provinco (Tero)
Leningrada provinco (Tero)

Leningrada provinco (Leningrada provinco)
Leningrada provinco (Leningrada provinco)
DEC

Map
Leningrada provinco

Vikimedia Komunejo:  Leningrad Oblast [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Leningrada provinco (ruse Ленинградская область; Leningradskaja oblast) estas provinco de Rusio, ĉirkaŭanta la urbegon Sankt-Peterburgo. Mem Sankt-Peterburgo estas aparta regiono de la federacio. La nomo de la provinco konservas sovetian nomon de la urbego — Leningrado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Regiono havas limon kun du ŝtatoj (Finnlando kaj Estonio) kaj kvin regionoj de Rusio (Novgoroda, Pskova, Vologda provincoj, Karelio kaj Sankt-Peterburgo).

  • Areo: 83,9 mil kv. km.
  • Klimato: modere kontinenta, humida.
    • Averaĝa temperaturo en januaro: (−9, −11°С)
    • Averaĝa temperaturo en julio: (+16, +17 °С)

En la provinco estas ĉirkaŭ 1800 lagoj, la plej granda el kiuj estas la Ladoga lago, kies areo (18.135 kv. km.) estas la plej granda en Eŭropo. Pli ol duono de la provinco estas kovrita per arbaro.

La rivero Luga elfluas en la Novgoroda provinco kaj poste trairas al la Leningrada provinco. Simile por Pĉjovĵa.

Gravaj marhavenoj estas Sankt-Peterburga; Viborga; kaj Visocka.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Proksimeco de maraj kaj riveraj transportadaj vojoj kaj, pli grave, proksimeco de la grandega urbo Sank-Peterburgo igas la provincon tre perspektiva por investantoj. Dum lastaj jaroj en la provinco aperis multaj novaj fabrikoj, inkluzive de maŝinkonstruaj de la grandaj tutmondaj kompanioj: Ford, Toyota, Scania, Caterpillar ka.

La granda urba merkato ankaŭ spronis renaskiĝon de produktado de nutraĵoj. Leningrada provinco estas la plej sukcesa en Rusio en produktado de laktaĵoj. En fermita grundo oni ankaŭ produktas legomojn kaj florojn dum malvarma sezono.

Historio[redakti | redakti fonton]

En teritorio de la moderna Leningrada provinco la unua loĝantaro aperis en 9-a-7-a miljaro a.K. post foriro de glaĉero. Ĉe la mezo de la 1-a miljaro p. K. ĉi tie jam konstante loĝis finn-ugraj gentoj, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, bestobredado, ĉasado kaj fiŝkaptado. Ekde la 8-a jc. en tiu teritorio setlis ankaŭ slavoj. Tamen finn-ugroj (Ingroj, Votoj) restis etna plimulto (almenaŭ en la kamparo) ĝis la 20-a jarcento.

Proksimume en 750 jaro sur la suda bordo de Ladoga lago fondiĝis urbo Ladoga, la plej antikva rusa setlejo en nord-okcidento de Rusio. En 9-10-aj jarcentoj la urbo iĝis grava politika kaj komerca centro, ĉirkaŭ kiu formiĝis ŝtateco de rusoj. Nur fine de la 10-a jarcento la gvidan pozicion de Ladoga transprenis Novgorod.

En 12a jc. Novgorod iĝis politike memstara, kaj al ĝia konsisto eniris landoj ĉe riveroj Luga, Volĥovo, Neva kaj parto de la bordo de Finna golfo. En 13-a-14-a jarcentoj tiuj landoj iĝis ejo de aktiva batalo kun svedaj feŭduloj kaj livonaj militistoj. Por defendi la terenon novgorodanoj starigis fortikaĵojn Koporje, Oreŝek kaj aliajn.

Komence de la 17-a jc., dum la epoko kiun rusoj nomas la "Malhela tempo", la terenon prenis Svedio. Penoj de Rusio rehavigi al si eliron al la Balta maro (16561658) fiaskis. Nur pli poste Rusio revenis al tiu ĉi regiono (kaj daŭrigis la ekspension eĉ pli ĝis plena okupo de finna lando kaj Baltio).

Cetere vidu la artikolon pri Ingrio, kiu estas nomo de ĉi areo el historie finn-ugra perspektivo.

Esperanto en Leningrada provinco[redakti | redakti fonton]

En la urbo Tiĥvin ekzistas Esperanto-klubo. Apud Tiĥvin okazis multaj Esperanto-aranĝoj, al kiuj venis rusiaj esperantistoj kaj eksterlandanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]