Kaliningrada provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subjekto de Rusia federacio
Kaliningrada provinco
Калининградская область

Flago

Blazono

Flago Blazono
Eksklavoprovinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Nordokcidenta federacia regiono
Administra centro Kaliningrado
Guberniestro Nikolaj Cukanov
Fondita 7-a de aprilo 1946
Demografio
Loĝantaro 941 873 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj rusoj (86,4 %)
ukrainoj (3,7 %)
belorusoj (3,6 %)
litovoj (1,1 %)
germanoj (0,8 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 15 125 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+2
Poŝtkodoj 236000–238999
Aŭtokodoj 39, 91
OKATO 27
ISO 3166-2 RU-KGD
Retpaĝaro www.gov39.ru
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
vdr
54.821.15

La kaliningrada provinco (ruse Калининградская область) estas la plej okcidenta provinco de Rusio. La provinco havas 22 urbojn. Ĝi estas separata de la "resta" Rusio per teritorio de Litovio kaj Belarusio. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo estas Kaliningrado.

Kaliningrado (provinco)

La areo de la provinco estas ĉirkaŭ 14 mil km²; ĝi havas preskaŭ milionon da loĝantoj. La mapeto montras, ke la provinco estas tute ĉirkaŭata de Eŭropa Unio, de kiam Litovio kaj Pollando aliĝis al ĝi je la 1-a de majo 2004. Tio kaŭzas certajn problemojn pri trafiko, doganoj ktp. Eblas senvize vojaĝi al cetera Rusio per ŝipoj (al Sankt-Peterburgo) kaj aviadiloj.

Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

(parenteze la eksaj germanaj nomoj)

Aliaj lokoj estas la jenaj: Majakovskoje (Nemmersdorf), Jasnaja Poljana (Trakehnen)

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Kaliningrada provinco.

Ekde la jaro 2008 la provinco administre dividiĝas je 7 urbaj distriktoj kaj 15 municipaj distriktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ordeno de germanaj kavaliroj konkeris la regionon dum la 12-a jarcento, kaj dum kvindekjara milito kun la rezistanta loka balta popolo praprusoj fine komplete ekstermis tiun popolon. Ekestis germanlingva mezepoka ordena ŝtato, kiu alprenis la nomon de la balta popolo kaj nomiĝis Preußen, do Prusio. La regiono de la nuna kaliningrada provinco estis kaj ĝis la fino de la Dua Mondmilito restis parto de ties orienta duono, la germana provinco Ostpreußen (Orienta Prusio), kies alia, pli granda, parto nun estas la pola vojevodio Warmińsko-Mazurskie.

La nordo de Orienta Prusio, do la teritorio de la kaliningrada provinco (sen la urbo Kaliningrado mem) plus iom da ĉirkaŭaĵo de la pli norda urbo Klaipėda en Litovio, historie havis grandkvante litovlingvajn loĝantojn, kaj el kultura kaj dialekta vidpunkto la teritorio de tiuj litovlingvanoj nomiĝas Eta Litovio.

Partneraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La nuna provinco havas partnerajn rilatojn interalie kun

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Kaliningradskaja oblastʹ. (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Kaliningrada provinco.) Volumo 1, Tabelo 4 (elŝuto de la retpaĝaro de la teritoria organo Kaliningrada provinco de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)