Ĉernjaĥovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉernjaĥovsk / Insterburg
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 238150–238169
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 888  (2018) [+]
Loĝdenso 619 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 38′ N, 21° 49′ O (mapo)54.63333333333321.816666666667Koordinatoj: 54° 38′ N, 21° 49′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ĉernjaĥovsk / Insterburg (Kaliningrada provinco)
Ĉernjaĥovsk / Insterburg (Kaliningrada provinco)
DEC
Ĉernjaĥovsk / Insterburg
Ĉernjaĥovsk / Insterburg
Situo de Ĉernjaĥovsk / Insterburg
Ĉernjaĥovsk / Insterburg (Rusio)
Ĉernjaĥovsk / Insterburg (Rusio)
DEC
Ĉernjaĥovsk / Insterburg
Ĉernjaĥovsk / Insterburg
Situo de Ĉernjaĥovsk / Insterburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chernyakhovsk [+]
vdr

Ĉernjaĥovsk (ruse: Черняховск; germane: Insterburg; litove: Įsrūtis; pole: Wystruć) estas urbo en Kaliningrada provinco, Rusio. La urbo estas ĉe kuniĝo de riveroj Instruĉ (Инструч) kaj Angrapa (Анграпа), kiuj post kuniĝo estas rivero Pregola (Преголя). La geografia situo estas 54° 23′ N 21° 31′ O / 54.383 °N, 21.517 °O / 54.383; 21.517 (mapo)Koordinatoj: 54° 23′ N 21° 31′ O / 54.383 °N, 21.517 °O / 54.383; 21.517 (mapo). Loĝantoj: 29.100 en 1959, 44.323 en 2002.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en 1336, post la Prusa Kampanjo, kiam la grandmajstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Dietrich von Altenburg konstruis kastelon nomitan Insterburg en la loko de iama praprusa fortikaĵo. Dum ilia kampanjo kontraŭ la Grandduklando Litovio, la loko estis detruita en 1376 kaj denove fare de polaj soldatoj en 1457. La kastelo estis rekonstruita kiel la sidloko de prokuratoro kaj vilaĝo apuda prisetlitis por liveri aferojn al ĝi, kiu ankaŭ nomiĝas Insterburg.

Kiam Alberto (Brandenburg-Ansbach) en 1525 sekularizis la monaĥosimilan ŝtaton de la Ordeno de germanaj kavaliroj, Insterburg iĝis parto de la Duklando Prusio kaj ricevis urborajtojn la 10-an de oktobro 1583 fare de la prusa reganto margrafo Georgo Frederiko. La urbo iĝis parto de la Reĝlando Prusio en 1701. Ĉar la areo estis senhomigita per pesto en la frua 18-a jarcento, reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a (Prusio) protestantojn rifuĝintajn el Salcburgio ekloĝi tie ĉi.

En 1818, post la Napoleonaj militoj, la urbo iĝis la sidejo de Distrikto Insterburg ene de la Gumbinnen-regiono. Michael Andreas Barclay de Tolly mortis en Insterburg en 1818 sur vojo de sia Livoniana grandbieno al Germanujo kie li volis renovigi sian sanon. En 1863, pola sekreta organizo estis fondita kaj funkciigita en Insterburg. Ĝi estis implikita en armilkontrabandado en Rusion antaŭ la Januara Ribelo. Ekde majo 1864 ĝia gvidanto estis Józef Racewicz.

Insterburg iĝis parto de la Germana Imperiestra Regno dum la unuigo de Germanio (1871). La 1-an de majo 1901, ĝi iĝis eksterdistrikta urbo memstara. Post la Unua Mondmilito, la urbo estis teritorie apartigita de la resto de Vajmara Germanio, kiam la provinco de Orienta Prusio fariĝis eksklavo. La futbalklubo Yorck Boyen Insterburg estis formita en 1921.

Dum la Dua Mondmilito Insterburg estis bombita fare de la Britoj la 27-an de julio 1944. La urbo estis sturmita fare de Ruĝa Armeo inter la 21-a kaj la 22-a de januaro 1945. Kiel parto de la norda parto de Orienta Prusio, Insterburg iĝis sovetia poste laŭ la decidoj faritaj ĉe Potsdama konferenco. La germanlingvanoj estis aŭ evakuitaj aŭ forpelitaj kaj anstataŭigitaj per ruslandanoj. En 1946, Insterburg estis renomita Ĉernjaĥovsk en honoro de la sovetia generalo Ivan Ĉernjaĥovskij, kiu komandis la taĉmentojn kiuj unue eniris Orientan Prusion en 1944.

Post 1989, grupo de homoj enkondukis la Aĥalteko-ĉevalspecon en la areo kaj malfermis stalon por bredado de tiu ĉi speco.

Administraciaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la kadro de administraj dividoj, Ĉernjaĥovsk funkcias kiel la administra centro de la Distrikto Ĉernjaĥovk. Kiel administra divido, ĝi estas, kune kun kvin kamparaj lokoj, enkorpigita ene de la menciita distrikto kiel ĉefloko. La interurba telefona kodo estas 01141 (ĝis 2005), 41141 (ekde 2006), la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas -1 horo (en jaro 2005). En la urbo estas fervoja stacio. Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 27239501.

Famuloj[redakti | redakti fonton]