Węgorzewo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Węgorzewo
germane: Angerburg
urbo
Węgorzewo (Pollando)
Węgorzewo (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Węgorzewa
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Węgorzewo
Komunumo Komunumo Węgorzewo
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1571
Koordinatoj 54° 13′ N, 21° 45′ O (mapo)54.21666666666721.75Koordinatoj: 54° 13′ N, 21° 45′ O (mapo)
Areo 10,87 km²
Loĝantaro 10879 (en 2021)
Loĝdenso 1 001 loĝ./km²
Poŝtkodo 11-600 ĝis 11-601
Telefona antaŭkodo 87
TERYT 6283719034
Estro Krzysztof Browarczyk
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Zamkowa 3
Poŝtkodo de estraro 11-600
Telefono de estraro 87 427-54-00
Fakso de estraro 87 427-54-01
Poŝto de estraro um@wegorzewo.pl
Ĝemelaj urboj Leffrinckoucke (Francio)
Rottenburg (Germanio)
Javorov (Ukrainio)
Ĉernjaĥovsk (Rusio)
Komunuma retejo http://www.wegorzewo.pl
vdr

Węgorzewo [vɛŋgɔˈʒɛvɔ] (germane: Angerburg; litove: UnguraUnguris) estas urbo en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Węgorzewo. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. Fine de 2021 en la urbo vivis 10 879 loĝantoj.[1]

La urba nomo devenas de angiloj (prapruse: angurgis; litove: ungurys; pole: węgorz), kiuj antaŭe multnombre kaptiĝis ĉi tie.

La teŭtona kastelo, videbla la rivero Węgorapa / Angerapp kun la boatoj
La korto de la teŭtona kastelo
urba panoramo en 1684
Centro de la urbo kun la Preĝejo de Sankta Petro kej Sankta Paŭlo
La jaĥtejo ĉe la rivero Węgorapa / Angerapp

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la terenoj, sur kiuj poste oni konstruis la urbon, antaŭe setladis la gentoj de praprusoj. Tial la nomo de tiu pagana burgo estis Angetete. En la jaro 1335 la teŭtonoj konstruis tie ĉe la elfluejo de la rivero Węgorapa / Angerapp al la lago Mamry / Mauersee la lignan kastelon nomatan Angerburg (en la libera traduko: kastelo ĉe la kurba rivero). Tamen la ligna kastelo estis detruita dum la atako de litovoj. La novan kastelon oni konstruis en la jaro 1398. En la 15a jarcento proksime de la kastelo aperis la setlejo komence nomata germane Gerothwohl (nun en la pola Nowa Wieś). Ĝuste la setlejo poste disvolviĝis en la nunan urbon. La provo lokigi la setlejon en la jaro 1412 ne sukcesis. En la jaro 1469 la Teŭtona Ordeno redonis la kastelon kiel kaŭcio pro la ŝuldoj rilate al la soldatsalajroj ne pagitaj al la fratoj Hans kaj Anselm Tettau. Dek jaroj poste la onklo de Nikolao Koperniko, la episkopo de Varmio Lukas Watzenrode (1447-1512), donis permeson konstrui kapelon en la setlejo. Tiel komencis la malrapida disvolvo de la loko, kaj tio sekvis la ricevon de urborajto en la sekva jarcento.

En la jaro 1510 en la dokumentoj estis menciita la setlejo Gerothwohl, kaj la lokiga dokumento aperis finfine en la jaro 1514. De la jaro 1525 la loka kastelo fariĝis la sidejo de la princaj starostoj (distriktestroj). De la 4a de aprilo 1571 la setlejo (kiu tiam aperas sub la nomo Angerburg) akiris urborajton de princo Albreĥto Frederiko el la dinastio Hohencolernoj (1553-1618), kiu estis filo de princo Albreĥto (Prusio). Dum la ricevo de la urborajtoj la urbo havis nur 200 ĝis 300 loĝantojn. Tiam ankaŭ la loka lernejo estis transformita en tiel nomatan la latinan lernejon, kaj fino de tiu lernejo donis la rajton por komenci studon en universitato. La unua rektoro estis Michał Danowski nomata Danovius. Dum la 18-a jarcento estis granda disvolviĝo de la lernejo. En la jaro 1656 kaj 1657 la urbo estis tute detruita fare de la tataroj. La sekva incendio (brulego) en la jaro 1707 ankaŭ faris grandajn detruojn. Post tiuj detruoj la urbo komencis disvolviĝis danke al la veno de la setlantoj el Mazurio. En la jaro 1694 en la urbo loĝis 2 567 poloj kaj 426 germanoj. La sekva kataklismo por la urbo estis dum la jaroj 1709-1710 - dum epidemio de pesto. En la jaroj 1730 aperis en la urbo la stratlanternoj. Ĝis la fino de la 18-a jarcento la urbo esti unu el la plej grandaj urboj en Mazurio. Jam en la unua duono de la 18-a jarcento la urbo ekhavis la akvodukton, ŝtonstratojn kaj stratlanternojn. En la urbo estis malpermesita bredado de bestoj. La disvolvo tamen estis bremsita en la sekvonta jarcento.

La malgrandigo de la disvolvo de la urbo okazis i.a. pro la malfrua fervoja ligo kun la reto en Prusio. Tamen dum la fino de la 19-a jarcento en la urbo oni ekkomencis disvolvigi la fervojan nodon kaj plurajn vojajn ligojn. Dum la Napoleonaj militoj en la jaro 1807 en la ejoj de la kastelo oni organizis la hospitalon por la rusiaj soldatoj kiuj esti la aliancanoj de Prusio. En la jaro 1829 oni malfermis la unuan por-instruistan seminarion, kiu edukis la germanajn instruistojn. En la jaro 1885 en Angerburg estis 4427 da loĝantoj.

Dum la Unua Mondmilito en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estis la bataloj inter la armeoj de Germanio kaj Rusio. La urbo ne stis multe detruita kaj la loĝantaro pli frue estis evakuita. Jam en la intermilita periodo ekestis la interesiĝo de turistoj pri la urbo. En la jaro 1939 en la urbo estis 9846 da loĝantoj. En la jaro 1945 la urbo estis detruita en ĉirkaŭ 80% fare de la Ruĝa Armeo. Sovetianoj prirabis la elementojn de la teknika infrastrukturo, en tio ili rabis la tutan fervoj-linion. Tuj post la milito en la urbo restis nur 450 da loĝantoj. En la jaro 1945 la urbo venis al Pollando laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco kaj la germanaj urbanoj forlasis Pollandon en la jaro 1945. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio. Nun Węgorzewo estas ĉefe ege populara turisma centro.

Bibliografio:

  • Bernd Braumüller (1980): Unvergessenes Angerburg: Beiträge zur Heimatkunde eines ostpreussischen Kreises, Selbstverlag der Kreisgemeinschaft Angerburg, Hamburgo.
  • Andrzej Wakar (1971): Cztery wieki Węgorzewa, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.
  • Andrzej Wakar, Bohdan Wilamowski (1968): Węgorzewo. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]