Distrikto Węgorzewo
| Distrikto Węgorzewo | |
| Pola nomo | powiat węgorzewski |
|
| |
| distrikto | |
|---|---|
| Provinco | Varmio-Mazurio |
| Ĉefurbo | Węgorzewo / Angerburg / Ungura |
| Kvanto de komunumoj: | |
| urbaj | - |
| urbo-kampaj | 1 |
| kampaj | 2 |
| Urbeco | 49,24 |
| Areo | 693,43 km2 |
| Loĝantaro | 20 983 (en 2023) |
| Loĝdenso | 30 loĝantoj/km²/km2 |
| Aŭtokodo | NWE |
| TERYT | 6.28.37.19.00.0 |
| Estro | Jerzy Litwienienko |
| Adreso de estraro | ul. Zamkowa 3 |
| Poŝtkodo de estraro | 11-660 |
| Telefono de estraro | 87 427 27 13 |
| Fakso de estraro | 87 427 21 10 |
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiatwegorzewski.pl |
Distrikto Węgorzewo - pole powiat węgorzewski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Węgorzewo. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Angerburg. Tamen ankaŭ ĉiam estis signifa malplimulto de litovlingvanoj en la regiono, kiu nomis la centran urbon litove Ungura kaj konsideris ĝin parto de la etnografia regiono Eta Litovio aŭ Prusia Litovio (litove Mažoji Lietuva aŭ Prūsų Lietuva, germane Kleinlitauen aŭ Preußisch-Litauen, latine Lithuania Minor).
Loĝantaro (datumoj por la 30-a de junio 2005):
| Entute | Virinoj | Viroj | ||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Homoj | % | Homoj | % | Homoj | % | |
| Ĉie | 23770 | 100 | 11903 | 50,1 | 11867 | 49,9 |
| En urboj | 11723 | 100 | 5902 | 50,3 | 5821 | 49,7 |
| En vilaĝoj | 12047 | 100 | 6001 | 49,8 | 6046 | 50,2 |
Intertempe, fine de 2023 en la distrikto vivis 20 983 loĝantoj sur areo de 693,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². La teritorio en horloĝa direkto havas komunan limon kun la kaliningrada provinco de nuna Rusio - la historia norda parto de germanlingva Orienta Prusio - norde, kun la distrikto Gołdap (historie Goldap) oriente, kun distrikto Giżycko (Lötzen) sude kaj distrikto Kętrzyn (Rastenburg) okcidente.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]korto de la kastelo de la ordeno de germanaj kavaliroj Angerburg |
kirko en la loĝloko Pozezdrze (historie Possessern) |
mapo de la nunaj distriktaj komunumoj |



