Frederiko Vilhelmo la 1-a (Prusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio (pentraĵo de Antoine Pesne, ĉ. 1733)

Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo en Prusio kaj margrafo de Brandenburgo, ĉefkameristo kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (* 14-an de aŭgusto 1688 en Berlino; † 31-an de majo 1740 en Potsdamo), el la princa familio Hohencolernoj, konata kiel soldatoreĝo, regis Prusion ekde 1713.

Frederiko Vilhelmo direktis sian atenton al la konstruado de Prusio kiel sendependa militpotenco kaj merkantilisma ŝtato, kreis ampleksan ŝtatfinancon kaj enkondukis rigidajn ŝparrimedojn ĉe la prusa kortego. Pro liaj ampleksaj reformoj li estis nomata plej grava interna reĝo de Prusio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frederiko Vilhelmo estis korpe tre forta kaj mense obstina. Malgraŭ bona eduko li restis dum la tuta vivo spirite duonklerita havante karakteron klaran kaj utiloserĉantan. Naŭze li vidis la intrigojn ĉe la patra kortego kiel tronheredonto kaj klopodis forigi Wartenberg kaj Wittgenstein. Tamen li ne povis realigi siajn ideojn antaŭ la tronpreno en la 25.2.1713. La lasta pompa ceremonio dumvive estis la funebraĵoj por la patro Frederiko la 1-a (Prusio). Frederiko Vilhelmo estis mem ministro pri financoj kaj haltigis ĉiajn diboĉojn. La salajroj de la kortegaj oficistoj tuj reduktitis al kvinono. De liaj subuloj li postulis obeon absolutan. Li taksis sin posedanto de domenoj kaj homoj akceptante nur Dion kiel juĝiston. La celo unua politike estis memstarigi kaj aŭtarciigi Prusion. Tio ĉefe realiĝis per la kreado de granda kaj moderna armeo de 80 000 soldatoj. La oficiroj estis vokataj esti la unuaj kaj la plej gravaj en la lando. Ilin nomumis senescepte la reĝo mem. Novaj soldatoj akiritis kaj per varbo kaj per rekrutiĝo. La kostoj enormaj ŝparitis aliloke, financaj kontroloj faritis fare de la reĝo mem. Por plialtigi la impostopag-kapablon de la homoj multaj bienoj nove setlitis kaj kolonistoj de ĉie ajn varbitis. Ekzemple en 1732 la reĝo rajtigis persekutitajn kaj forpelitajn salcburgiajn protestantojn veni en Prusion: temis pri ne malpli on 17 miloj. Krome novkonstruitis ses urboj kaj 332 vilaĝoj post pestepidemio. La leĝoj plifaciligitis kaj juĝado plirapidigitis. Koncerne komercon kaj industrion la merkantilismaj receptoj estis malpli sukcesaj: nur la tukfabrikoj de la Graflando Mark ekfloris. La reĝo mem intervenis ofte en procesojn krimajn kaj de foje eĉ pliakrigis la juĝojn - aparte se temis pri ŝteloj. Estante tre religia li montriĝis tolerema antaŭ aliaj konfesioj. Apogante la bazlernejan infrastrukturon li malŝatis altlernejajn sciencojn kaj eĉ primokis profesorojn nomumante la Jacob Paul von Gundling, prezidanto de la Akademio de la sciencoj, kortegan amuziston kaj burleskulon.

Estante malpli memstara en la politiko pri eksteraj aferoj, la reĝo nur komence havis sukcesojn menciindajn. En 1713, post la Packontrakto de Utrecht, li akiris la prusigon de la Duklando Supera Geldern. Pro ke li - por ne devi partopreni la Grandan Nordian Militon - okupis en 1713 Pomerion, Karolo la 12-a (Svedio) minacadis post la reveno el Turkujo. Tiam Frederiko Vilhelmo ja deklaris militon en 1715: lia armeo konkeris sub la gvido de Leopold von Dessau Rügen kaj Stralsund kaj fuĝigis la svedan reĝon Karlo. Per la Packontrakto de Stockholm (1.2.1720) Svedlando cedis kontraŭ 2 milionoj da taleroj Antaŭpomerion ĝis la rivero Peene al Prusio. Tio estis la lasta milito farita sub la regado de Frederiko Vilhelmo; nur dum la Pola milito pri tronheredo (1733-38) li sendis helptaĉmenton al la imperiestra armeo de ĉe Rejno. Li simple ne volis tro frue konfrontigi la ĵus modernigitajn armeon kaj administracion al danĝeroj militaj. Li havis kontaktojn bonajn kun la imperiestro en Vieno pere de la ambasadoro Friedrich Heinrich von Seckendorff, de la subaĉetita ministro Friedrich Wilhelm von Grumbkow kaj de la amiko Leopold von Dessau. La francojn li tre malamis. En kontraktoj kun la aŭstroj faritaj en Königs Wusterhausen (1726) kaj en Berlino (1728) li agnoskis la Pragmatan sankcion de 1713. Oni sekurigis al la regado de Jülich kaj Berg - sed la imperiestro tamen estis promestonta la samajn landojn en 1738 al la linio de Pfalz-Sulzbach.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Eble Frederiko Vilhelmo retenis sin tro en politiko; li postlasis fiskon bone plenigitan (9 milionoj da taleroj) kaj armeon perfektan. Li estis la edzo de Sophie Dorothea von Hannover, kiu naskis al li ses filojn kaj plurajn filinojn. El la filoj postvivis la patron Friedrich II. Prinz August Wilhelm (1722–58), Prinz Heinrich (1726–1802) kaj Prinz Ferdinand (1730–1813); el la filinoj Wilhelmine (1709–58) nuptis margrafon de Bayreuth, Luise Ulrike (1720–82) reĝon Adolf Friedrich de Svedio. Amalie (1723-1787) restis senedza. Edzino kaj infanoj suferis ege sub la koleremo de Frederiko Vilhelmo - kvankam li modeladis al la prusoj ankaŭ kiel "bona familia patro". Ĉiam agema li konis nur du ripozumojn, nome tabakon kaj ĉasadon. Li estis meze alta kaj baldaŭ dikiĝis havante podagron. Li mortis pro edemo.

Lian nomon portis ekde 1889 la regimento "Zweites ostpreußisches Grenadierregiment Nr. 3". Monumenton por li kreis en la aleo Siegesallee de Berlino la artisto R. Siemering.

Antaŭe: Princo-elektisto de Brandenburgio Poste: Wappen Mark Brandenburg.png
Frederiko la 1-a 1713-1740 Frederiko la 2-a
Antaŭe: Reĝo "en" Prusio Poste: Wappen Preußen.png
Frederiko la 1-a 1713-1740 Frederiko la 2-a

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelmine von Bayreuth, eine preußische Königstochter, hrsg. v. Ingeborg Weber-Kellermann, Insel Frankfurt/M. 1981, ISBN 3-458-32980-3
  • Friedrich Beck, Julius H. Schoeps (Hrsg.): Der Soldatenkönig. Friedrich Wilhelm I. in seiner Zeit. Verlag für Berlin-Brandenburg Potsdam 2003 ISBN 3-935035-43-8
  • Claus A. Pierach, Erich Jennewein: Friedrich Wilhelm I. und die Porphyrie. In Sudhoffs Archiv, Franz Steiner Verlag Stuttgart, Bd. 83, Heft 1 (1999), S. 50-66
  • Georg Wilhelm von Raumer: Friedrich Wilhelm des Großen, Kurfürsten von Brandenburg Kinderjahre : aus archivalischen Quellen, Decker, Berlin, 1850
  • Georg Wilhelm von Raumer: Friedrich Wilhelm des Grossen, Kurfürsten von Brandenburg Jugendjahre : Mit dessen Originalbriefen aus dem Kgl. Hausarchiv, Decker, Berlin, 1853
  • Generaldirektion der Staatlichen Schlösser und Gärten Potsdam-Sanssouci (Hrsg.): Friedrich Wilhelm I. Der Soldatenkönig als Maler, Potsdam 1990
  • Carl Hinrichs: Friedrich Wilhelm I. König in Preußen, eine Biographie. Hamburg 1941. Ergänzter reprographischer Nachdruck bei Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1968.
  • Heinz Kathe: Der Soldatenkönig. Friedrich Wilhelm I. 1688–1740. König in Preußen, Köln 1981 ISBN 3-7609-0626-5
  • Christian Graf von Krockow: Porträts berühmter deutscher Männer – Von Martin Luther bis zur Gegenwart, List München 2001, S. 57-100 ISBN 3-548-60447-1
  • Heinz Ohff, Preußens Könige, Piper Verlag, München 2001 ISBN 3-492-23359-7
  • Wolfgang Venohr: Friedrich Wilhelm I. Preußens Soldatenkönig. , Erg. 2. Aufl., Ullstein Berlin 2001 ISBN 3-7766-2223-7
  • Christopher Clark: Preußen. Aufstieg und Niedergang 1600–1947, Bonn 2007 ISBN 978-3-89331-786-8

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, S. 130-131, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]