Saltu al enhavo

Duklando Geldern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Geldern
1096 – 1795

historia lando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio • duklando
Geografio
La duklando en 1350
La duklando en 1350
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Duklando Geldern estas historia teritorio de la Sankta Romia Imperio en la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La duklando Geldern limiĝis norde kaj okcidente kun la princepiskopujo Utreĥto, oriente kun princepiskopujo Monastero, elektoepiskopujo Kolonjo same kiel kun la duklandoj Kleve kaj Jülich kaj en la sudo kun Duklando Brabanto, en la nordo kun Graflando Holando.

Ekde 1127 la graflando Zutphen estis en persona unio kun graflando (poste duklando) Geldern. La reganto titoliĝis "duko de Geldern kaj grafo Zutphen".

La duklando konsistis precipe el la distrikto Roermond (la supra distrikto), en kiu ankaŭ lokas la urbo Geldern (aliaj urboj: Erkelenz, Goch, Nieuwstad, Venlo, Straelen), Viersen kaj la tri malsupraj distriktoj Arnhem (Veluwe; suburboj: Elburg, Harderwijk, Hattem, Wageningen), Nimego (Betuwe; suburboj: Gendt, Maasbommel, Tiel, Zaltbommel) kaj Zutphen (suburboj: Doesburg, Doetinchem, Groenlo, Lochem). La supra distrikto ĉe la malsupra Rejno ambaŭflanke de la Mozo estis space separita de la tri ceteraj regionoj en la sudoriento de Nederland ĉe IJssel kaj Waal.

La nuna provinco Gelderlando en Nederlando kovras la tri antaŭe nomitajn malsuprajn distriktojn de la iama teritorio. La duklando nomiĝas laŭ la urbo Geldern en la distrikto Kleve en Germanujo.

La Kontrakto de Venlo de la 7-a de septembro 1543 sigelis la finon de la duklando Geldern. Laŭ la kontrakto Duko Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg devis rezigni favore al Karlo la 5-a pri siaj pretendoj sur Duklando Geldern same kiel pri Graflando Zutphen. Krom tio la imperiestro devigis la dukon rekatolikiĝi kaj pribatali la reformacion.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]