Oto la 2-a (Geldern)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oto la 2a (Geldern))
Oto la 2-a
Persona informo
Naskiĝo proks. 1215
Morto 10-an de januaro 1271 (1271-01-10)
Tombo Kloster Graefenthal vd
Lingvoj germana vd
Familio
Dinastio House of Wassenberg vd
Patro Gerard III, Count of Guelders vd
Patrino Margaretha of Brabant vd
Gefratoj Henry III of Gelre vd
Edz(in)o Philippa of Dammartin • Margareta von Kleve vd
Infanoj Reginald I of Guelders • Elisabeth van Gelre • Agnes van Gelre • Philippe van Gelre • Margareta van Gelre • Aleida van Gelre vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oto la 2-a de Geldern (naskiĝis proksimume 1215; mortis la 10-an de januaro 1271; nomata la Lamulo) estis Grafo de Geldern de la 22-a de oktobro 1229 ĝis sia morto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Plumdesegnaĵo de la tombomonumento de Oto la 2-a de Geldern, antaŭ 1802
Tombomonumento de Oto la 2-a de Geldern sur Monaĥejo Graefenthal

Oto la 2-a naskiĝis kiel filo de Grafo Gerhardo la 4-a. Li estis la germana princo plej dependa de la imperio en la landoj ĉe la malsupra Rejno. Li ofte peris je la multaj malpacoj en sia ĉirkaŭaĵoj kaj ankaŭ mem estis entirata en multajn malpacojn pro la ingado de siaj posedaĵoj en Vestfalujo, interalie kun la grafoj de Ravensberg kaj Tecklenburg same kiel kun la episkopoj de Monastero, Osnabrück kaj Paderborn. Pro la influo en la landoj ĉe malsupra Rejno Oto la 2-a tenis multajn malpacojn kun la grafoj de Kleve kaj la episkopoj de Utreĥto. Siajn postulojn je Salland li devis rezigni.

Oto akiris per aĉeto la 3-an de marto 1243 la hereditajn privilegiojn kaj posedaĵojn de Grafo Adolfo la 1-a de Mark kaj Krieckenbeck pri Graflando Krieckenbeck kaj enigis tiujn ĉi en sian landon Geldern.

Oto la 2-a akiris kiel kuratoro de la duko de Brabanto kaj de la grafo de Holando (ekde 1261/62) superan pozicion en Malsupra Loreno. Li akiris la suverenecon pri multaj reglandoj kiel Groenlo, Bredevoort kaj Lichtenvoorde. Pretertempe li estis protektovokto de Kolonjo. Li estis eminenta urbofondanto („Zutphener Stadtrecht“). Interalie li fondis Geldern (1229), Goch (proks. 1230), Roermond (1231), Harderwijk (1231), Grave (1232), Emeriĥo (1233), Arnhemo (1233), Doetinchem (1236), Doesburg (1237) kaj Wageningen (1263). Per tio la regiono Geldern fariĝis lando de la urboj. Tie ĉi ankaŭ elformiĝis ĉirilate efikaj organoj por la translokaj ekonomiaj kaj trafikaj funkcioj. La riverdoganoj kiel grava landestraj enspezofontoj estis laŭplane pliampleksigataj, je tio estis grava precipe la Rejno.

Geedzeco kaj idoj[redakti | redakti fonton]

En unua geedzeco li estis edzo de Margareta de Kleve (mortinta la 10an de septembro 1251), filino de Grafo Ditriĥo 4a kaj Meĥtilda de Dinslaken (naskiĝinta en 1195; mortinta en 1262(?)). El tiu ĉi geedzeco devenis liaj du filinoj Elizabeta kaj Margareta (mortinta proks. 1286, edzino de Enguerrand la 4a de Coucy).

En dua geedzeco li estis edzo de Filipa de Dammartin (mortinta 1277/81(?)), filino de Grafo Simon de Ponthieu el la dinastio Mello. El ĉi tiu ligo ekestis lia filo Rajnaldo la 1-a kaj du pluaj filinoj.

Oto la 2a estas entombigita en Monaĥejo Graefenthal je Asperden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pieter Lodewijk Muller:Otto II. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Vol. 24, Duncker & Humblot, Lepsiko 1887, p. 690 sj.

  • Ralf G. Jahn: Die Genealogie, der Vögte, Grafen und Herzöge von Geldern. En: Johannes Stinner, Karl-Heinz Tekath (eld.): Gelre – Geldern – Gelderland. Geschichte und Kultur des Herzogtums Geldern (= Herzogtum Geldern. Vol. 1 = Veröffentlichungen der Staatlichen Archive des Landes Nordrhein–Westfalen. Serio D: Ausstellungskataloge staatlicher Archive. Vol. 30). Verlag des Historischen Vereins für Geldern und Umgegend, Geldern 2001, ISBN 3-9805419-4-0, pj. 29–50.