Malpaco (mezepoko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo malpaco signifas establaĵo, kiu ekde la mezepoko ĝis la frua novepoko reguligis la jurrompojn rekte inter damaĝito kaj damaĝinto je eliminado de supera instanco. Malpacokapablaj estis je tio nur liberuloj. Agoj de servutulo estis atribuataj al lia mastro.

Nuntempe ĝi estas ofte komprenata samsence kun sanga venĝo, kvankam ĉi-lasta estis nur la lasta rimedo de konfliktosubigo ene de la malpaco, se pentofaro kaj damaĝorekompenso ne plu funkciis aŭ estis rifuzataj de unu el la partioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malpaco ĉe la Ĝermanoj[redakti | redakti fonton]

La radikoj de la jurnormo, kiu estis la bazo de la mezeŭropa malpacado, troviĝas je la ĝermanoj. Ĉe ili la doma paco estis la kerno de la socia ordo. La dommastro havis la disponorajto pri sia edzino, siaj gefiloj, kiam ili kiel filoj ne estis fondintaj propran mastrumaĵon aŭ kiel filino estis edziniĝinta en alian mastrumaĵon, sed ankaŭ pri la tuta servutularo. La membroj de la mastrumaĵo estis devigita subteni la dommastron en ĉiuj mastrumaj aferoj kaj en urĝaj kazoj. Lia punpotenco etendiĝis ĝis la mortpuno. Kompense la mastro estis devigita, doni al la membroj de sia mastrumaĵo ŝirmon kaj protekton kontraŭ ĉia minaco kaj zorgi por la bazaj bezonoj kiel nutro, vesto kaj loĝo. La subuloj ne estis apartaj jursubjektoj, sed ilin reprezentis antaŭ juĝejo kaj je juraferoj la dommastro, kiu siaflanke respondecis por damaĝoj de lia mastrumatoj kontraŭ triulo.

En la plej fruaj skribaj atestaĵoj de la ĝermana tradicio, la Kanto de Hildebrando, La Kanto de la Nibelungoj kaj la islandaj sagaoj, la malpaco okupas centran lokon, plej ofte laŭforme de sanga venĝo. Nu, ne estas atendende, ke tiaj heroaj legendoj prefere prezentas la pentosolvon kaj la kompromison; ili pli vere rakontas pri senindulga batalo ĝis ekstermo de la kontraŭulo, eĉ infanoj ne estas indulgataj. La plej malnova islanda juraro rigardas kiel malpacokaŭzon ne nur murdon kaj mortigon, sed ankaŭ publikan humiligon, adulton, vundadon, rabon aŭ mortigo de sklavoj kaj bruto.

Malpaco en la mezepoko[redakti | redakti fonton]

Malpaco nomiĝis en la mezepoko ankaŭ „eta rajdado“, milito tamen „granda rajdado“. Je grandaj malpacoj inter urboj kaj kavalirligoj tamen povis okazis pereigaj bataloj, kiuj envolvis tutajn regionojn. Kiel kialigo por malpaco taŭgis plej diversaj motivoj kaj kaŭzoj. Inter ili estis ekzemple posedodisputoj, perfortoj, aferdifektadoj aŭ ofendoj, je kiuj pardonpetoj ne sufiĉis por kontentigo. Ofte ankaŭ sufiĉis rifuzita plendo, por fronti kontraŭ diversaj kontraŭuloj.[1]

Jam en pli frua tempo la praktikado de la malpacorajto estis certagrade limigita. Ekzemple la malpaco devis halti kontraŭ ĉiu, kiu troviĝis je la reĝo aŭ survoje al li. Krome la reĝo povis protekti unuopulon kontraŭ malpaco per reĝa pacordono. Sammaniere la paco devis validi por ĉiu, kiu troviĝis en preĝejo aŭ ĉe juĝejo, estis survoje tien aŭ venis de tie (preĝeja resp. juĝeja paco).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]