Sanga venĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sanga venĝo (osete туг исыны æгъдау "moro preni sangon"; ruse кровная месть "sanga venĝo") estas ĉe plej diversaj popoloj neskribita leĝo venĝi pro ofendo aŭ mortigo de parenco per reciproka mortigo de iu el la malamika familio (do, ofte oni mortigis senkulpulojn).

Sanga venĝo estis karakteriza por preskaŭ ĉiuj popoloj de Kaŭkazio kaj por kelkaj popoloj de Eŭropo.

Sanga venĝo inter osetoj[redakti | redakti fonton]

Osetoj sekvis la leĝon de sanga venĝo ĝis komenco de la 20-a jarcento. La moro estis vera plago por la popolo, reciproka venĝado foje finiĝadis per plena interbuĉo de ambaŭ malamikaj familioj. Tamen ekzistis kelkaj tradiciaj manieroj repaciĝi, inter ili:

  • pago de "sangomono", granda sumo por rekompenci perdojn kaj ofendon;
  • "filiĝo", kiam persekutata viro povis atingi pli aĝan virinon de la malamika familio kaj proklami sin ŝia filo
  • pardonpeto, kiam plej aĝaj reprezentantoj de la petanta pardonon familio iris surgenue longan distancon ĝis la hejmo de la malamika familio aŭ alimaniere humile petis repaciĝon

kaj kelkaj aliaj manieroj.


Alia, pli kulture specifa, nomo en Esperanto estas vendetto (en PIV kun duobla t, ne korektu).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]