Malpaco de Soest

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Malpaco de Soest estis venĝokonflikto en la jaroj 1444 ĝis 1449. La urbo Soest defendis je tio sian liberecon kontraŭ Ĉefepiskopo Ditriĥo de Kolonjo (1414–1463), kiu provis reinstali sian regecon. La urbo Soest frontis tiun ĉi politikon je la 5-a de junio 1444 per la akcepto de nova landestro, Johano la 1-a, la duko de Kleve-Mark, kiu koncedis al la urbo siajn malnovajn privilegiojn kaj pluajn. Kiel konsekvenco Imperiestro Frederiko la 3-a proklamis la proskribon kontraŭ la urbo. La venko de la urbo post rezigno de la kolonja ĉefepiskopo konsekvencis, ke Soest ĝis la prusa anekso havis pli liberecojn ol Liberaj Regnaj urboj. Samtempe ĝi perdis pro sia forlaso de duklando Vestfalujo sian ĝistiaman ekonomian postregionon kaj malgajnis longtempe sian ekonomian potencon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]