Soest

| Soest | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| ĉefurbo de distrikto en Germanio mezgranda distrikta urbo Hansa urbo (–1609) urba komunumo de Germanio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 59494 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Marcus Schiffer | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 48 250 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 562 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 51° 34′ N, 8° 7′ O (mapo)51.5711111111118.1091666666667Koordinatoj: 51° 34′ N, 8° 7′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 90 m [+] | ||||
| Areo | 85,81 km² (8 581 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Soest [zoːst], ĉefurbo de la samnoma distrikto, estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Dortmund sur la fekunda grundo de la pejzaĝo Soester Börde, kaj apartenas al la distriktaro Arnsberg. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 48 250 loĝantoj sur areo de 85,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 562 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Ense, Lippetal kaj Welver.
Historio
[redakti | redakti fonton]Soest aĝas jam pli ol 1000 jarojn kaj estis unu el la plej gravaj urboj de Hanso en la mezepoko. En la kulmina tempo de la mezepoko ĝi estis la dua plej granda urbo de Germanio post Köln (Kolonjo).
Grandan signifon la urbo atingis kiel centro de Soester Börde, regiono kun tre fekunda tero, kiel loko de salo-produktado kaj prilaborado de fero, sed ĉefe kiel grava komerca urbo, kies kontaktoj etendiĝis ĝis ekz. Novgorod en Rusio. La urbo konatiĝis ankaŭ pro la Soest-a urborajto, kiu influis multajn urbojn, en modifita formo ĝis en la baltmaran regionon.
La Malpaco de Soest estis venĝokonflikto en la jaroj 1444 ĝis 1449. La urbo Soest defendis je tio sian liberecon kontraŭ Ĉefepiskopo Ditriĥo de Kolonjo (1414–1463), kiu provis reinstali sian regecon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ gravaj detruoj dum Dua Mondmilito la urbo ankoraŭ disponas pri multaj vidindaĵoj. Ekzistas ekzemple ankoraŭ tri kvaronoj de la urba muro kaj remparo, sed nur unu el origine dek pordegoj (Osthofentor). En la urbocentro ĉirkaŭ 600 domoj estas protektitaj monumentoj. Aparte vidindaj i.a. estas la "Haus zur Rose" kaj la Pilgrim-domo, la plej malnova gastejo de Vestfalio. La plej gravaj preĝejoj estas la katedralo St. Patrokli kaj la preĝejo St. Petri. Krome estas la protestanta preĝejo Sankta Maria de la Herbejo (Soest).
La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktas pumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Karl Schwier, fotisto kaj eldonisto
- Otto Modersohn
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Bangor en Kimrio / Britio
Guérard en Francio
Herzberg (Elster) en Germanio
Kampen en Nederlando
Sárospatak en Hungario
Soest (Nederlando) en Nederlando
Strzelce Opolskie en Pollando
Visby en Svedio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- Bakejo Haverland (germanlingva) Arkivigite je 2013-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
-
Rigardo al Soest -
La katedralo de Sankta Patrokli -
La trabfaka domo "Zur Rose" -
La turo "Osthofentor" de la iama urbomuro -
Bakejo Haverland -
Soest Wiesenkirche -
Soest-Ostönnen
| ||||||




