Bangor (Gwynedd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bangor
urbo • komunumo en Kimrio
Administrado
Poŝtkodo LL57
Demografio
Loĝantaro 16 358  (2011) [+]
Loĝdenso 2 522 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 14′ N, 4° 8′ U (mapo)53.228-4.128Koordinatoj: 53° 14′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Areo 6,4857 km² ( 648 .57 ha) [+]
Horzono GMT [+]
Bangor (Kimrio)
Bangor (Kimrio)
DEC
Bangor
Bangor
Situo de Bangor
Bangor (Britio)
Bangor (Britio)
DEC
Bangor
Bangor
Situo de Bangor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bangor, Gwynedd [+]
vdr
Ĉefstrato de Bangor, kun la urba horloĝo
Katedralo de Bangor

Bangor estas malgranda katedrala urbo de regiono Gwynedd en Kimrio. Ĝi situas apud Markolo Menai. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 13 725 loĝantojn. Aldone estas ĉirkaŭ dek mil studentoj.

La urbo datiĝas de la frua 6-a jarcento, kiam Sankta Deiniol fondis monaĥejon kiu servis kiel lia episkopa bazo. El la monaĥejo evoluis katedralo, kiun Johano de Anglio ege difektis en 1211. En 1282 plia invado de Eduardo la 1-a plidifektis ĝin, kaj la angla reĝo en 1284 kompense donis 60 pundojn. Dum la 14-a jarcento estas iom da rekonstruo. En 1402, dum la ribelo de Owain Glyndŵr, eble la katedralo suferis pro incendio, sed tio ne certas, kvankam dum la malfrua 15-a kaj frua 16-a jarcentoj okazis multe da rekonstruado. Ekde 1868 la arkitekto George Gilbert Scott estris pluan rekonstruadon kaj restaŭron: li planis altan turon, sed tiu fine malaltas, ĉar aperis fendetoj kiuj sugestis riskon de disfalo.

La universitato – fondita en 1884 – okupas multe de la urbo. Antaŭe ĝi estis parto de la federacia Universitato de Kimrio; ekde 2007 ĝi sendependiĝis.