Viersen
| Viersen | ||||||
|
| ||||||
| granda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | |||||
| Distrikto | Distrikto Viersen | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 0 21 62 | |||||
| Poŝtkodo | 41747–41751 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4060 | |||||
| Aŭtomobila kodo | VIE | |||||
| Oficiala Municipokodo | 05166032 | |||||
| Subdivido | 4 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Günter Thönnessen | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Rathausmarkt 1 41747 Viersen | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 78373 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 51° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)51.255576.39168Koordinatoj: 51° 15′ N, 6° 24′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 40 m | |||||
| Areo | 91,07 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.viersen.de/ | |||||
Viersen estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Viersen kaj estas ties administra centro. Krome ĝi membras ankaŭ en la administra distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2024 la urba komunumo havis 78 373 loĝantojn sur areo de 91,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 870 loĝantoj/km². La teritorio havas interalie komunan limon interalie kun Schwalmtal, Nettetal, Grefrath, Tönisvorst kaj Willich
Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.


Historio
[redakti | redakti fonton]Viersen konsistas el tri historie sendependaj urboj, Viersen, Süchteln kaj Dülken. En 1970 la tri sendependaj urboj kuniĝis al unu urbo. Speciale en Dülken la rezisto kontraŭ la nova nomo estis potencega: Multaj loĝantoj en Dülken ne volis havi la novan nomon "Viersen", sed anstataŭe volis havi la nomon "Dreistadt", tio signifas ĉirkaŭ "Tri-urbo". Sed la leĝofaranto volis nomi la urbon "Viersen".
Estiĝo
[redakti | redakti fonton]En Viersen ekzistas 22 lernejoj. 13 lernejoj el ili estas elementaj lernejoj. En la gimnazio Erasmus-von-Rotterdam la lernantoj havas la eblon lerni Esperanton.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Muzeoj
[redakti | redakti fonton]- Dülkener Narrenmühle kun salonego "saĝo" kaj muzeo "bajaco"
- Kolektaĵo de skulptaĵoj Viersen
- Hejmlanda muzeo
- Urba galerio en la parko de Viersen
Kelkaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Viersen
- Placo Remigius kaj fonto Remigius
- Festohalo
Dülken
- Akvoturo kun restoracia turo "Windrose"
- Malnova merkatoplaco
Süchteln
- Distrikta kontraŭmilita monumento de arkitekto August Hartel
Parkoj
[redakti | redakti fonton]- Malnova urba parko
- Jubilea parko (Viersen Hoser/Bockert)
- Ĉasbesta parko sen kaĝoj
- Romantika pejzaĝo ĉe la rivereto Nette (Pordego al la naturparko Maas-Schwalm-Nette)
- Arbaraventurejo

Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Calau (Brandenburgio, Germanio)
Kaniv (Ukrainio)
Lambersart (Francio)
Mittweida (Saksio, Germanio)
Pardesija, hebree פַּרְדֵּסִיָּה, Pardesijah, centra distrikto, Israelo
Peterborough (Britio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



