Mozo
Aspekto
| Mozo | |
|---|---|
| rivero • almara rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 925 km |
| Akvokolekta areo | 36 000 km² |
| Averaĝa trafluo | 400 m³/s |
| Fluo | |
| - Alteco super marnivelo | 409 m |
| Enfluejo | Norda Maro |
| Geografio | |
| Alfluantoj | en Belgio |
| Rivero en Eŭropo | |


riveroborda rokaro apud Dinant
Mozo (nederlande Maas, france Meuse) estas rivero kies fonto situas en Nord-Francio kaj kiu tra Belgio kaj Nederlando fluas al la Norda Maro.
La fonto de Mozo situas sur la altebenaĵo de Langres en ties parto de la departemento Haute-Marne. Ĝi estas pluva rivero kaj pro tio la debito estas tre ŝanĝiĝema.
La Rejn-Moza Delto, nomita ankaŭ Rejn-Moz-Skelda Delto, estas riverdelto en Nederlando formita per la kunfluado de la riveroj Rejno, Mozo (en nederlanda: Maas) kaj Skeldo.
Flankaj riveroj
[redakti | redakti fonton]- Sambro (Sambre franclingve / Samber nederlandlingve),
- Ourthe,
- Jeker,
- Geul,
- Rur/Roer,
- Swalm,
- Niers,
- Dieze,
- Dommel.
Daŭrigo
[redakti | redakti fonton]Trafluataj urboj
[redakti | redakti fonton]Verdun, Sedan, Charleville-Mézières, Dinant, Namuro, Lieĝo, Maastricht, Roermond, Venlo, 's-Hertogenbosch.
| ||||||||||||||||||||



