Waal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Nederlando. Por informoj pri komunumo en Germanio, vidu la artikolon Waal (Algovio).
Waal
riveroelfluanto
Bazaj informoj
Longeco 82 km
Averaĝa trafluo 1 500 m³/s
Fluo
Enfluejo Boven Merwede
Geografio
Alfluantoj en Germanio (Rejno)
Rivero en Nederlando
vdr

La rivero Waal (esperante Vakalo) estas branĉo de la grandega rivero Rejno. Tuj post kie la Rejno enfluas Nederlandon, ĝi disiĝas je du riveroj. La norda parto nomiĝas sinsekve Pannerdens Kanaal, Nederrijn kaj Lek kaj la suda branĉo nomiĝas Waal kaj poste Boven Merwede. Vidu artikolon Kanalo Amsterdamo–Rejno.

La rivero Waal sekve estas la suda branĉo de la Rejno inter Panningen kaj Gorinchem. De la du branĉoj la Waal estas la plej akvoplena kaj la plej grava por la ŝiptransporto. Ĵus antaŭ Gorinchem la Waal kunfluas kun la Moza branĉo Afgedamde Maas, kaj de tie nomiĝas Boven Merwede. La Waal estas parto de la plej densa ŝiptransportlinio en Eŭropo de Roterdamo al la Ruhr-regiono.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urboj kiu situas laŭ la bordo de la Waal estas:

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtopontoj trans la rivero troviĝas ĉe:

Fervojpontoj troviĝas ĉe:

  • Nimego
  • Zaltbommel

Ekde 2004 troviĝas ĉe la fervojponto de Nimego nova ponto por bicikloj ("Snelbinder").