Straelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Straelen
Blazono
Flago
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Kleve
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°27′00″N 06°16′00″O  /  51.45°N, 6.266667°O / 51.45; 6.266667 (Straelen) (mapo)Koordinatoj: 51°27′00″N 06°16′00″O  /  51.45°N, 6.266667°O / 51.45; 6.266667 (Straelen) (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 74 km²
Loĝantaro 16020 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02834, 02839
Poŝtkodo 47638
Aŭtomobila kodo KLE
Oficiala Municipokodo 05154052
Komunumestro Jörg Langemeyer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausstraße 1,
47638 Straelen
Oficiala retejo https://www.straelen.de/
Information icon.svg
vdr

Straelen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kleve de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 15.501 loĝantojn.

Prononco[redakti | redakti fonton]

Laŭ la regionaj kutimoj la unua litero "e" longigas la antaŭan "a", kaj la fina "n" ne estas aŭdebla. La nomo do regione prononciĝas stra:le; normgermane oni diras ŝtra:len.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Straelen havas gravajn agro- kaj ĝardenkulturadon kaj komercadon pri agrokulturaĵoj. En la urbo ĉiun labortagon okazas la plaj granda aŭkciado de floroj en Germanio.