Karolo la 1-a (Rumanio)

Karolo la 1-a de Rumanio, Karlo la 1-a de Rumanio aŭ en la rumana Carol I (n. la 20-an de aprilo de 1839, m. la 10-an de oktobro 1914) estis germana princo, elektita Domnitor aŭ princo de Rumanio en aprilo de 1866 post la elpostenigo de Aleksandro Johano Kuzo (rumane Alexandru Ioan Cuza). La 26-an de marto 1881 li fariĝis la unua reĝo de la reĝlando Rumanio el la dinastio Hohenzollern-Sigmaringen, kiu regis la landon ĝis la proklamo de la respubliko en 1947.
Dum sia reĝado li direktis persone la rumanajn trupojn en la Rusa-Turka Milito 1877-1878, komandante la trupojn rusajn-rumanajn en la sieĝo de Pleven. Danke al ĉi tiu milito Rumanio sukcese atingis plenan aŭtonomecon de la otomana Imperio (Pakto de Berlino 1878). Tiam Rumanio vidiĝis devigita cedi favore al la rusa Imperio tri distriktojn de la sudo de Besarabio, sed ricevis kontraŭe la nordan parton de Dobroĝo. Li pligrandigis sian teritorion per akiro de la suda parto de Dobroĝo de Bulgario en 1913. La politika vivo interna, ankoraŭ regata de la grandaj familioj de terposedantoj, organizitaj en la rivalaj partioj Liberala kaj Konservativa, estis markita de du insurekcioj kamparanaj: unu en la sudo de Valaĥio, en aprilo de 1888, kaj alia en la nordo de Moldavio, en marto de 1907.

Li edziĝis al Carmen Sylva, fakte Elizabeta, en 1869, kun kiu li havis filinon, Maria, kiu mortis apenaŭ trijara. La edzino, kiu naskiĝis kiel germana princidino en la graflando Wied je la nomo Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied (1843-1916), inter esperantistoj estis aparte konata: ŝi estis fekunda verkistino sub la pseŭdonimo Carmen Sylva kaj en la lastaj 2 jardekoj de sia vivo grandanime subtenis la Esperanto-movadon.
La manko de rekta idaro de Karolo lasis lian fraton Leopoldo kiel posteulon al la trono. En oktobro de 1880 Leopoldo rezignis sian rajton favore al sia filo Vilhelmo, kiu siavice rezignis ok jarojn poste favore al sia plej juna frato, la posta reĝo Ferdinando.
|