Dobroĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dobroĝo:
  • ██ rumania parto
  • ██ bulgaria parto

DobroĝoDobruĝo (bulgare Добруджа; rumane Dobrogea) estas provinco en la sud-orienta Rumanio, limigita oriente de Nigra Maro, sude de Bulgario, okcidente de Danubo kaj norde de Ukrainio. Ĝi enhavas du rumaniajn distriktojn: norde: Tulcea, sude: Constanţa. Grandan parton de la nordo de Dobroĝo okupas la riverdelto de Danubo. La provincon "tranĉas" horizontale la Kanalo Danubo-Nigra Maro.

En Dobroĝo loĝas preskaŭ unu miliono de personoj.

Sur la apuda mapo la rumania Dobroĝo estas markita per oranĝa koloro, dum la flava koloro markas la bulgaran regionon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]