Saltu al enhavo

Volodimir Pacjurko

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Volodimir Pacjurko
Володимир Пацюрко
Persona informo
Naskiĝo la 26-an de majo 1943
Morto la 18-an de marto 2019
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Lviva provinco
Nacieco ukraino
Ŝtataneco Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Volodimir PACJURKO (en cirilaj literoj Володимир Пацюрко), naskiĝinta la 26-an de majo 1943[1] — forpasis la 18-an de marto 2019, estis ukraina esperantisto kaj instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo. Esperantistiĝinta en la jaro 1957, aparte li konatiĝis kiel aŭtoro de duvoluma Granda Ukraina-Esperanta Vortaro (Великий есперантсько-український словник, 2010)[2][3], kiun li eldonis kune kun Eŭheno Kovtonjuk, sed krome ankaŭ amplekse tradukas literaturon el la ukraina lingvo al Esperanto kaj male. En 1991 en dek unu volumoj revivigis la historian gazeton Ukraina Stelo, en unua periodo aperinta inter 1913 kaj 1923. Kunfondinto (1989) kaj honora membro de Ukrainia Esperanto-Asocio.[4]

Dum longa tempo li vivis en Pustomiti (Пустомити, pole Pustomyty), distrikta ĉefurbo en la Lviva provinco de okcidenta Ukrainio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]