Diskuto:Volodimir Pacjurko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mi povus serĉi, sed por tio mi bezonas nomon de la artikolo. Mi ne imagas kio estas www.korekta-vk.com, eble temas pri iu loka modifaĵo de la rusia socia reto VK, ĉar ukrainaj aŭtoritatoj delonge blokis ĝin, same kiel multajn aliajn retejojn kadre de amasa cenzurado. RG72 (diskuto) 14:44, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la preteco helpi. Sed la sola informo, kiu konserviĝis estas la URL "www.korekta-vk.com/knygarnya/inoz-movy/esper/1-2". Mi samkiel vi ne scias, kiel en homa lingvo titoliĝis iu artikolo, kiu iam alireblis per tiu retadreso... Mi iam vidis la paĝon en junio 2014, do tiam ĝi ankoraŭ haveblis, sed ne mem konante la ukrainan kaj nur pene legante ĝin mi ne pli profunde dokumentigis la paĝon kaj ankaŭ ne pensis pri tio tuj arkivigi ĝin por estontaj jaroj. Ne gravas, estas iuj informeroj kiuj ne estas poreterne. ThomasPusch (diskuto) 13:20, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]