Ukrainoj
(Alidirektita el Ukraino)
Ukrainoj (ukraine українці [ukrajinci]) estas orient-slava etno, parolanta en la ukraina lingvo; proksimaj parencoj de la najbaraj belorusoj kaj rusoj. Ukrainoj estas posteuloj de triboj loĝantaj sude de Kieva Regno.
Nombreco[redakti | redakti fonton]
En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 44-45 milionoj da ukrainoj, el ili en Ukrainio 37.541.693 (2001), en Rusio 2.942.961 (2002) kaj en Kanado 1.071.060[1]. Plurmilaj ukrainaj diasporoj estas ankaŭ en Brazilo, Kazaĥio, Germanio kaj multaj aliaj landoj.
Religio[redakti | redakti fonton]
Kredantoj estas ĉefe ortodoksuloj, sed ankaŭ katolikoj kaj protestantoj. En Ukrainio samtempe ekzistas tri ortodoksaj eklezioj (Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva Patriarkio, Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Kieva Patriarkio kaj Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio).
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ statcan.ca Arkivigite je 2008-05-30 per la retarkivo Wayback Machine angle france
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Ĥoĥol
- Historio de Ukrainio
- Ukraina Popola Respubliko
- Ukraina Grek-Katolika Eklezio
- Slava lingvaro
- Orienta Eŭropo