Paul Schlenther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Paul SCHLENTHER (naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1854 en Ĉernjaĥovsk/Insterburg mortinta la 30-an de aprilo 1916 en Berlino) estis germana verkisto kaj filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schlenther studis filozofion kaj germanistikon en Lepsiko, Heidelberg kaj Berlino. En 1880 li doktoriĝis en Tübingen post la prezento de la tezo »Frau Gottsched und die bürgerliche Komödie. Ein Kulturbild aus der Zopfzeit« (Berli 1886). Ekde 1881 li estis verkisto; en 1886 li eniris la redakcion de la gazeto »Vossischen Zeitung« kiel teatrorecenzisto kaj redaktisto de la ĉiudimanĉaj aneksitaĵoj. Baldaŭ li famiĝis kiel unu el la plej gravaj kritikistoj de Berlino. Antaŭe estis jam aperintaj: »Botho von Hülsen und seine Leute« (Berlino 1883); »Ludwig Holbergs dänische Schaubühne«, kritika komentita eldono de la plej malnovaj tradukoj de verkoj de Ludvig Holberg (kune kun J. Hoffory, Berlino 1888, 2 vol.); »Wozu der Lärm? Genesis der Freien Bühne« (Berlino 1889); »Der Frauenberuf im Theater« (Berlino 1894); »Gerhart Hauptmann. Sein Lebensgang und seine Dichtung« (1-a ĝis 3-a eld., Berlino 1898); »Bernhard Baumeister. 50 Jahre Burgtheater« (Vieno 1902).

Schlenther ankaŭ eldonis la antologion »Das neunzehnte Jahrhundert in Deutschlands Entwickelung« (Berlino 1900–03, vol. 1 ĝis 7) kaj estis krom Georg Brandes kaj Julius Elias kuneldonanto de la germanlingva eldono de la verkoj de Henrik Ibsen. Kun Otto Brahm li fondis en la jaro 1889-a la berlinan societon »Freie Bühne«, kies estro li estis ekde 1893. Li estis reklamisot de modernaj literaturaj movadoj kaj tre ŝatis Gerhart Hauptmann. En 1898 li vokitis direktoro de Burgteatrejo al Vieno. Lia edzino Paula Conrad (1860-1938), aktorino berlina, postvenis tien en 1899. Furiozis en 1905 en Vieno prezento de la ŝilera Don Karlo. Post 1910 li estis ĝismorte kritikisto teatra de Berliner Tageblatt. En 1955 nomitis por li en la 22-a distrikto viena la strateto Schlenthergasse.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 844-845, kio legeblas tie ĉi interrete.