Georg Brandes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Brandes
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1842 (1842-02-04)
en Kopenhago
Morto 19-an de februaro 1927 (1927-02-19) (85-jaraĝa)
en Kopenhago
Religio ateismo vd
Lingvoj dana vd
Loĝloko Kopenhago vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Subskribo Georg Brandes
Familio
Gefratoj Edvard Brandes • Ernst Immanuel Cohen Brandes vd
Profesio
Okupo literaturkritikisto • filozofo • literaturhistoriisto • aŭtobiografo • verkisto • universitata instruisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en BerlinoVienoKopenhago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Brandes surkatedre

Georgo BRANDES, kies vera nomo estis Morris COHEN (naskiĝis la 4-an de februaro 1842 en Kopenhago, mortis samloke la 19-an de februaro 1927) estis dana verkisto.

Li estis disĉiplo de Hippolyte Taine kaj pretiganta la vojon de la naturalismo en la literaturo dana. Li verkis i.a. monografiojn pri Goeto, Heinrich Heine, Homero, Henrik Ibsen, Michelangelo, Nietzsche kaj Voltaire.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Brandes studis en Kopenhago inter 1859–64 partoprenante per la skribaĵo »Om Dualismen i vor nyeste Filosofi« (1866) ĉe la kverelo pri la filozofio de Rasmus Nielsen koncerne la rilaton inter kredon kaj scion. Kiel spritega kritikisto li famiĝis per »Æstetiske Studier« (1862) kaj »Kritiker og Portraiter« (1870), Inter 1870–71 li travojaĝis Eŭropon kaj ĉie li kontaktis la plej interesajn personulojn. Aparte influaj estis renkontiĝoj kun John Stuart Mill kaj Hippolyte Taine. Pri la artprincipoj de Taine temas lia tezo doktoriĝa »Die französische Ästhetik in unseren Tagen« (1870). Reveninte li docentis en Kopenhago antaŭ multaj aŭskultaviduloj prelegante pri aferoj kiujn li publikigis poste sub la titolo »Hovedstrømninger i det 19. Aarhundredes Litteratur« (1872–90)-

Tiu ĉi verko skizas bildon de spirita movado kiu ekde la komenco de la 19-a jarcento ampleksis la literaturojn de la ĉefaj popoloj eŭropaj. Per akreco juĝa kaj klareco prezenta - kiuj precipe entuziasmigis la junajn legantojn - li montris kiamaniere Eŭropo jam delonge neplu ĉerpus ideojn nek el ortodoksio nek el romantikismo. Sur tiuj ĉi "fundamentoj" senmoviĝante restus la kondamnote malmoderna kaj povra spirita vivo de tiutempa Danujo. Je la alia flanko liaj malkompatemo, per kiu li proklamis la fundamentojn de la nova franca radikalismo kaj primokis superstiĉan kredon, estigis multajn kontraŭulojn al li.

Por povi spiri pli profunde kaj lasi efektiviĝi certan maturecon li translokiĝis en 1877 al Berlino. En tiuj jaroj li eldonis Sören Kirkegaard«, »Danske Digtere« kaj en 1878 la biografiojn »Esaias Tegnér« kaj »Benjamin Disraeli«. Krome li verkis en la germana lingvo »Ferdinand Lassalle« (Berlino 1877), »Moderne Geister« (Frankurt 1881) kaj multajn eseojn ĉefe por »Deutsche Rundschau«. En 1883 li revenis Kopenhagon.

Aperis ekde 1883: »Menschen und Werke« (1883), »Det moderne Gjennembruds Mænd« (1883), »Ludwig Holberg« (1884), »Berlin als deutsche Reichshauptstadt« (1885), »Polen« (1888), »Indtryk fra Rusland« (1888), »William Shakespeare«, »Verdenskrigen«, (1915), »Sagnet om Jesus« (1925).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Brandes estis, kune kun Paul Schlenther kaj Julius Elias, eldonanto de granda verkareldono de Henrik Ibsen. La skribostilo de Brandes estas klarega kaj spritoza. Lia influo sur la danan kulturon estis ĉiam plej granda ol tiu de multaj aliaj kritikistoj. Danke al li la skandinavia literaturo ekfloris liberiĝinte el la ligaĉoj malmodernaj kaj orientiĝintaj je novigema kaj revolucia realismo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Om Dualismen i vor nyeste Filosofi (1866)
  • Æstetiske Studier (1868)
  • Kritiker og Portraiter (1870)
  • Hovedstrømninger i det 19. Aarhundredes Litteratur (1871)
  • Danske Digtere (1877)
  • Polen (1877)
  • Det moderne Gjennembruds Mænd (1883)
  • Ludvig Holberg (1884) --> Deŝuto tie ĉi.
  • Essays (1889)
  • Levned I-III, (1905-1908)
  • Verdenskrigen, (1915)
  • Sagnet om Jesus (1925)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 318-319, kio legeblas tie ĉi interrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henning Fenger: Den unge Brandes. Gyldendal, Kopenhagen 1957.
  • Henrik Ibsen: Georg Brandes. Gyldendal, Kopenhagen 1902/03 (3 vol.).
  • Henrik Ibsen: Tilskuerens Festskrift til Georg Brandes. 1912.
  • Heinrich Eduard Jacob: Das war Georg Brandes. En: Benno Reifenberg und Wolfgang Weyrauch (Hrsg.): Federlese. Ein Almanach des Deutschen PEN-Zentrums des Bundesrepublik Deutschland. Desch Verlag, Munĥeno 1967, p. 108-114.
  • Werner Thierry: Georg Brandes. Værk og skræbne. Spektrum, Kopenhago 1999, ISBN 87-7763-186-2.
  • Allen, Julie K. Icons of Danish Modernity: Georg Brandes and Asta Nielsen (University of Washington Press; 2012) 280 pages; DExplores issues of Danish cultural identity through a study of the lives and friendship of Brandes and the silent film star (1881-1972).
  • Some Modern History-Makers of Scandinavia III, Jonas Lie and George Brandes, Self culture, Volume 11, by Winfred Lee Wendell p. 434-440, Werner Co., 1900
  • The Most Influential of Living Critics, Current literature, Volume 40, edited by Edward Jewitt Wheeler, Edward Jewitt Wheeler - 1906 p. 616-618
  • Bertil Nolin: Georg Brandes. Gloucester, Mass., 1976. retrieved 2011-05-02
  • Hans Hertel (eld.): The Activist Critic. A Symposium on the Political Ideas, Literary Methods and International Reception of Georg Brandes. Copenhagen, 1980.
  • Doris R. Asmundsson: Georg Brandes. Aristocratic Radical. N. Y., 1981.
  • W. Glyn Jones (eld.): Georg Brandes. Selected Letters. Norvik Press, 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]