Tiĥvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tiĥvin (stacidomo).
Tiĥvin
ruse Тихвин
urbo
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rusio
Provinco Leningrada
Distrikto Tiĥvina
Fondita 1383 (unua mencio)
Urborajto ekde 1773
Telefonkodo +7 81367
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 136  (2018) [+]
Loĝdenso 2 422 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 39′ N, 33° 33′ O (mapo)59.64416666666733.542222222222Koordinatoj: 59° 39′ N, 33° 33′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Tiĥvin (Leningrada provinco)
Tiĥvin (Leningrada provinco)
DEC
Tiĥvin
Tiĥvin
Situo de Tiĥvin
Tiĥvin (Eŭropa Ruslando)
Tiĥvin (Eŭropa Ruslando)
DEC
Tiĥvin
Tiĥvin
Situo de Tiĥvin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tikhvin [+]
vdr


Tiĥvin (ruse Тихвин) estas urbo en Leningrada provinco de Rusio je 215 km de Sankt-Peterburgo[1].

La 9-an de decembro 2011 la urbo ricevis la honoran titolon "Urbo de Milita Gloro" (Город воинской славы) (rusa)

Tiĥvin estas grava industria kaj kultura centro kaj troviĝas sur vojkruciĝo de du aŭtovojoj.

Tiĥvin estis la unua rusa urbo liberigita dum la vintra ofensivo de la Ruĝa Armeo en 1941, vidu Kontrofensywy sowieckie 1941/1942 (pola).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en jaro 1383 kaj ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1773. Tiĥvin situas ĉe rivero Tiĥvinka (ruse Тихвинка) (baseno de lago Ladoĵskoje (ruse Ладожское)). Estas ankaŭ fervoja stacio. En jaro 1959 la urbo havis 18,4 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 63,3 mil loĝantojn.

Tri rusaj virinoj, pentraĵo de Stockburger
Tri rusaj virinoj, pentraĵo de Stockburger
Ikono de la patrino Dio de Tiĥvin
Ikono de la patrino Dio de Tiĥvin

Tiĥvin estas internacie konata kiel naskiĝloko de la komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov (1844-1908) kies muzeo troviĝas en Tiĥvin kaj pro la Tiĥvina ikono, pri kiu la legendo asertas, ke la evangeliisto Luko pentris ĝin dum la vivotempo de Maria. La germana pentristo (de.wikipedia=>) Georg Alfred Stockburger pentris la militkrimojn, urbajn perdojn kaj suferojn de la rusa civita loĝantaro kadre de la nazia konkero de la urbo Tiĥvin. Pentraĵoj kiel Rusaj kamparanoj en la neĝo, la Tombofosistoj [20] aŭ Tri rusaj virinoj, reprezentis la suferon de la rusa popolo en la Dua mondmilito.

En la 15a kaj 16a jarcentoj Tiĥvin estis grava religia centro en nordokcidenta Rusio (Sankt-Peterburgo fondiĝis nur en 1703)

Tiĥvin kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiĥvin estas la loĝloko de Mikaelo Bronŝtejn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ikono de Tiĥvin, pentrita ĉ. 1300
  • La ĉefa arkitektura kaj historia allogaĵo de la urbo estas la Monaĥejo Teodokos (aŭ "Dipatrino de Tiĥvin", ruse: Тихвинский Богородичный Успенский мужской монастырь), fondita en 1560.
  • Sur la teritorio de la monaĥejo troviĝas la Tiĥvina Muzeo pri Historio, Memorialo, Arkitekturo kaj Arto (TIMAHM), la plej malnova kaj unu el la plej grandaj en la Leningrada Regiono.
  • La urbo estas fama pro la mirakla Tiĥvina ikono de la Patrino de Dio, laŭ iu legendo, mirakle ŝi aperis sur la bordoj de rivero Tiĥvin, kie poste estis konstruita monaĥejo.
  • En la "malnova" parto de la urbo, ĉe la bordo de la rivero Tiĥvin, troviĝas la domo-muzeo de la komponisto N. A. Rimsky-Korsakov.
  • La malnova, historia parto de la urbo posedas karakterizajn malnovajn lignajn konstruaĵojn de la norda tipo laŭ aranĝo de la 18-a jarcento.


Edukado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas en Tiĥvin elementaj, mezgradaj kaj superaj lernejoj. Unu el ili estas la supera lernejo por filmo kaj televido (LANTAN).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Виноградова Л. В. Уездный город Тихвин. СПб., «Сударыня», 2006. 176 с., ил. ISBN 5-88718-055-2
  • Виноградова Л. В. Тихвин из века в век. СПб, «Береста», (Vinogradova L.V.Tikhvin de jarcento ĝis jarcento. Beresta), 2009. 270 с., ил. ISBN 978-5-91492-040-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ruse: Administra teritoria divido de la regiono Leningrado.(PDF), SPb. 2007, p. 24 (Arĥivo), la 17an de oktobro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]