Hérouville-Saint-Clair
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Hérouville-en-Vexin. |
| Hérouville-Saint-Clair | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
Placo de la Fontaine vidita el ponteto iranta al kvartalo "La Haute Folie", Hérouville-Saint-Clair
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | arondismento Caen | ||||
| Kantono | Hérouville-Saint-Clair | ||||
| Komunumaro | Caen la Mer | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 14327 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 14200 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | Rodolphe Thomas (2020-2026) | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 23 470 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 206 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 12′ N, 0° 20′ U (mapo)49.203611111111-0.32638888888889Koordinatoj: 49° 12′ N, 0° 20′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 20 m [+] | ||||
| Areo | 10,64 km² (1 064 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 h (+2 h somere) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Hérouville-Saint-Clair [eʁuvil sɛ̃ klɛʁ] estas urbo en nordokcidento de Francio, en la aglomeraĵo de Caen. Antaŭ 1957, ĝi nomiĝis simple Hérouville. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso kaj en la historia kaj nuna administra regiono Normandio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 23 470 loĝantoj sur areo de 10,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 206 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Caen kaj estas la administra centro de samnoma kantono Hérouville-Saint-Clair.
La teritorio havas komunan limon kun Biéville-Beuville, Blainville-sur-Orne, Caen, Colombelles, Épron kaj Mondeville.

Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Hérouville-Saint-Clair disvolviĝis tre rapide kaj estas nun la plej grava ĉirkaŭurbo de Caen. En 1960, ĝi estis nur vilaĝo, kaj kreskis el malpli ol 2 000 loĝantoj al ĉirkaŭ 25 000 en nur dekkvin jaroj. Tiu nombro ne multe ŝanĝiĝis post 1975.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Agnam-Goly en Senegalo ekde 1986
Garbsen en Germanio ekde 1966
Tiĥvin en Rusio ekde 1991
Ahfir en Maroko ekde 2009
Esperanto en Hérouville-Saint-Clair
[redakti | redakti fonton]

- Ekzistas registrita asocio nomita "Hérouville Espéranto", fondita en 1984, kun sidejo en Domo de la Asocioj.
- Hérouville-Saint-Clair gastigis la 48-an Kongreson de SAT-Amikaro de la 9-a de aprilo 1993 ĝis la 13-a de aprilo 1993.
- Skvaro de Esperanto (france Square de L’Espéranto) estis inaŭgurita la 20-an de septembro 2014.[1][2].
- La 8-an de novembro 2024, okaze de la 40-a datreveno de la fondiĝo de la klubo Hérouville-Espéranto kaj de la deka datreveno de la inaŭguro de la skvaro, estis plantita en ĝi ginko duloba, simbolo por paco kaj rezisteco[3].
- La nacia Kongreso de Esperanto de 2026 okazos la inter 23-a kaj 25-a de majo en Hérouville, tradicie dum la semajnfino de pentekosto, de sabato ĝis la festotaga lundo.[4]
- La klubo de la urbo eldonas la Normanda-n Esperanta-Bulteno-n.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Urbodomo
-
Petit Lourdes
-
Domo de la Asocioj
-
Hundo
Place de l'Europe -
Nova tramo ĉe haltejo Saint-Clair
-
Zebro ĉe tramhaltejo Saint-Clair
-
Nova tramo ĉe haltejo Place de l'Europe
-
Nova tramo ĉe haltejo Château d'Eau
-
Zebroj ĉe tramhaltejo Château d'Eau
Video
[redakti | redakti fonton]-
1-a provveturo de tramo (3 jun. 2019)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ france Le square de l'Espéranto a été inauguré (Ouest-France)
- ↑ esperante (herouvilleesperanto.blogspot.fr)
- ↑ https://www.ouest-france.fr/normandie/herouville-saint-clair-14200/a-herouville-lesperanto-une-langue-bien-vivante-210f4800-9f01-11ef-8137-8816e784874b
- ↑ oficiala retejo de la kongreso de 2026 (esperante kaj france)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Calvados
- Arondismento Caen
- Caen
- Caen la Mer
- Kanalo de Caen al Maro
- Viadukto de Calix
- Akvoturo de Hérouville-Saint-Clair
- Kinejo Café des images
- Comédie de Caen
- La chèvre des Belles Portes
- Moskeo Annour de Hérouville-Saint-Clair
- Preĝejo Saint-Clair de Hérouville-Saint-Clair
- François Geindre
- Rodolphe Thomas
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Hérouville-Saint-Clair ĉe Facebook
- Urbodomo de Hérouville en Conseil-General.com
- Le Petit Lourdes
- Busoj kaj tramoj "Twisto"
Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Hérouville Espéranto
- Hérouville Espéranto blogo
- Hérouville-Espéranto ĉe Facebook
- Hérouville Esperanto Klubanoj kaj Lernantoj (Google-grupo)
- Hérouville Espéranto brochure 2021
- Normanda Bulteno
- Ouest-France 19/02/2024: Hérouville-Saint-Clair. Hérouville Espéranto dévoile son programme
- Ouest-France 14/03/2024: Hérouville-Saint-Clair. Accueil d’Hérouville espéranto à la bibliothèque
- Ouest-France 25/03/2024: Hérouville-Saint-Clair. Une conférence de Renée Triolle sur l’espéranto
- Ouest-France 14/11/2024: Hérouville-Saint-Clair. À Hérouville, l’esperanto, une langue bien vivante
- Ouest-France 18/01/2025: Hérouville-Saint-Clair. Hérouville Espéranto dévoile ses projets





