Caen
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caen (stacidomo) kaj Caen la Mer. |
Caen | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados (prefektejo) | ||
Arondismento | Caen (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||
INSEE kodo | 14118 [+] | ||
Poŝtkodo | 14000 / 14300 | ||
Kodo laŭ INSEE | 14118 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Joël Bruneau (2020-2026) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 260 (2015) | ||
Loĝdenso | 4 173 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo)49.182222222222-0.37055555555557Koordinatoj: 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo) | ||
Alto | De 2 al 73 m | ||
Areo | 25,70 km² (2 570 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Caen [ˈkɑ̃], en esperanto Kaeno[1], estas grava nordokcidenta franca urbo. Ĝi estis la ĉefurbo de eksa regiono Malsupra Normandio kaj estas la prefektejo de la departemento Calvados. La riverego Orne trafluas la urbon.
La urbo havas proksimume 114 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Caennais [kane]. Tra Caen fluas la riverego Orne.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
Historio[redakti | redakti fonton]
Per la nomo batalo de Caen oni konas la batalojn okazintajn dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj la germana armeo post la elŝipiĝo en Normandio la 6-an de junio 1944 por la kontrolo de Caen, kiuj konkludis kun la venko de Aliancanoj. Tiu urbo estis grava komunikcentro, nepre havebla por posta avanco al Parizo. La dekomenca plano de Aliancanoj celis la konkeron de Caen la saman tagon de la elŝipiĝo, nome la 6-an de junio nokte. Tamen, necesos finfine ses semajnoj kaj kvar sinsekvaj ofensivoj por la definitiva konkero. La trupoj de Aliancanoj estis kanadaj kaj britaj estre de Bernard Montgomery. La germanaj trupoj inkludis lastajn rekrutojn de junuloj, maljunuloj kaj baltajn kontraŭsovetojn; la estro estis Erwin Rommel. Ambaŭ flankoj perdis po ĉirkaŭ 50 000 homojn inter mortintoj, vunditoj, kaptitoj kaj malaperintoj. La urbo rezultis ege detruita.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memoriga muzeo allogas multe da vizitantoj.
La ĉefaj historiaj monumentoj estas :
- la Abatejo de Viroj (france Abbaye aux Hommes), kaj ĝia preĝejo Saint-Etienne (nuntempe tiu abatejo estas la urbodomo de Caen)
- la Abatejo de Virinoj (france Abbaye aux Dames), kaj ĝia preĝejo Sankta Triunuo (tiu abatejo estas sidejo de la konsilio de Normandio)
- la Kastelo de Caen (france Château de Caen) kun Muzeo de Normandio (france Musée de Normandie) kaj Muzeo de Belartoj de Caen (france Musée des Beaux-Arts de Caen)
- la Preĝejo Sankta Johano (france Église Saint-Jean)
- la Preĝejo Sankta Petro (france Église Saint-Pierre)
- la Memoriga muzeo de Caen (france Mémorial de Caen)
- la universitato, fondita en 1432 de Henriko la 6-a, tiama reĝo de Anglio
- la Domo de Quatrans (france Maison des Quatrans), tradicia domo el la 15-a jarcento
La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco de sukera pano), ktp.
Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.
Modernaj konstruaĵoj estas la Sinagogo de Caen kaj la Comédie de Caen.
Kvartaloj de Caen[redakti | redakti fonton]

- Bas Venoix - Prairie
- Beaulieu - La Maladrerie - Saint-Paul
- Calvaire Saint-Pierre
- Centre Ancien (Gardin-Conquérant)
- Le Chemin Vert
- La Folie-Couvrechef (Campus II – Folie Centre – Hameau Folie - ZI Mont Coco)
- La Grâce de Dieu (Armand Marie)
- La Guérinière
- La Haie Vigné
- Hastings
- La Verte Vallée (Saint-Gabriel - Vallée des Jardins)
- Le Port (Avenue de Tourville - Gare - Presqu'île)
- La Pierre Heuzé (Lébisey - Plateau Nord)
- Sainte-Thérèse - Demi-Lune (Claude Decaen – Demi-Lune - Guynemer)
- Saint-Jean
- Saint-Jean-Eudes - Saint-Gilles (Abbaye aux Dames – Calmette - CHR - Rue Basse)
- Saint-Ouen (Bon Sauveur - Caponière)
- Université (Saint-Julien)
- Vaucelles (Saint-Michel - Rue de Branville)
- Venoix (Fontaine Venoise)
Transportoj[redakti | redakti fonton]

Trajnoj "SNCF"[redakti | redakti fonton]

Tramoj "Twisto"[redakti | redakti fonton]

Busoj "Twisto"[redakti | redakti fonton]

Aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

Aviadiloj[redakti | redakti fonton]

Lernado[redakti | redakti fonton]
En la Universitato de Caen studas ĉirkaŭ 25 000 studantoj. La universitato estas unu el la plej malnovaj en Francio, ĉar fondis ĝin la reĝo de Anglio Henriko la 6-a, en la jaro 1432.
La urbo gastigas École de management de Normandie-kampuson.
- Retejo de EMN de Caen Arkivigite je 2020-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]
En Caen estas pluraj centroj por sciencaj esploradoj :
- GANIL (Granda Nacia Akcelilo por Pezaj Jonoj)
- CYCERON (Centro por cerbaj bildoj kaj de esplorado pri neŭroscienco)
Servoj[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Würzburg en Germanio ekde 1962
Portsmouth en Unuiĝinta Reĝlando ekde 1987
Naŝvilo (Tenesio) en Usono ekde 1991
Alexandria (Virginio) en Usono ekde 1991
Tieso en Senegalo ekde 1992
Reșița en Rumanio ekde 2012
Ohrid en Nord-Makedonio ekde 2012
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
-
Enirejo de la kastelo de Caen
-
Preĝejo Saint-Étienne de Caen (11-a jarcento)
-
Kadukulejo Orpea en kvartalo Beaulieu
-
Spektaklejo Zénith de Caen
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Komunumoj de Calvados
- Arondismento Caen
- Caen la Mer
- Listo de urboj de Francio
- Hospitalo de Caen
- Caen (stacidomo)
- Twisto
- Bus Verts du Calvados
- Tramtransporto en Caen
- Kanalo de Caen al Maro
- Viadukto de Calix
- Ŝtono de Caen
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Turism-Oficejo de Caen la mer (france)
- Urbodomo de Caen en Conseil-General.com
- Kastelo de Vilhelmo la Konkerinto Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Urbaj busoj kaj tramoj "Twisto"
- Busoj "Bus verts"