Laŭ la stato de 2020 en la urbo Naŝvilo (Tenesio) vivis 689 447 loĝantoj sur areo de 1 362,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 506 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Clarksville. Kompare, laŭ la popolnombrado de 2000 Naŝvilo havis 569 891 loĝantoj, kaj do estas la dua plej granda urbo en Tenesio (Memphis estas la plej granda).
Ĝi estas kromnomata "Muzik-urbo en Usono" pro la muzikdomo "Grand Ole Opry" kaj pro siaj multaj muzikfirmaoj. Tiel, ĝi estas la neoficiala ĉefurbo de kontreo. Ankaŭ ĝi estas konata kiel la "Ateno de la Sudo" pro siaj universitatoj kaj klasika arkitekturo.