Carsonurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carsonurbo
sendependa urbo • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono
Devizo: Proud of its Past...Confident of its Future
Administrado
Poŝtkodo 89701-89706, 89711-89714, 89721
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 639  (2020) [+]
Loĝdenso 144 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 10′ N, 119° 45′ U (mapo)39.160833333333-119.75388888889Koordinatoj: 39° 10′ N, 119° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 463 m [+]
Areo 407,25709 km² ( 407 25. 709 ha) [+]
Carsonurbo (Nevado)
Carsonurbo (Nevado)
DEC
Carsonurbo
Carsonurbo
Situo en Nevado
Carsonurbo (Usono)
Carsonurbo (Usono)
DEC
Carsonurbo
Carsonurbo
Situo en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carson City, Nevada [+]
vdr

Carsonurbo, origine angle Carson City estas la ĉefurbo de la ŝtato de Nevado en Usono. Carsonurbo nun estas sendependa urbo ekde 1969, ne parto de iu kantono.

Iama poŝto en Carsonurbo
Guberniestra Palaco en Carsonurbo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Carsonurbo situas en montaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en okcidenta parto de la subŝtato. La rivero same nomata Carson fluas rande de la urbo. Reno (Nevado) troviĝas 50 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Administrejo por la subŝtato en Carsonurbo

La unuaj eŭropanoj alvenis en 1843, tiam la loko apartenis al Utaho. Komence komercista haltejo formiĝis havanta la nomon Eagle Station (Aglo Stacio). Tiel multaj urbetoj en Nevado, Carsonurbo estis fondita kiel prospera arĝent-minada urbo en 1858. Ĝi estis nomita pro esploristo Kit Carson kaj ĝi estas ĉefurbo ekde fondo de Nevado (1864). La urbeto havis la titolon "la plej malgranda ĉefurbo de Ameriko". En 2011 pafanto malfermis fajron en restoracio mortigante kvar homojn kaj vundante ankaŭ aliajn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Carsonurbo situas en duonseka aŭ duondezerta klimato. Estas kvar sufiĉe distingaj sezonoj. La temperaturo averaĝe varias inter 1-19 . La varmo kulminas en julio rekorde 41 , la malvarmo kulminas en februaro rekorde −30 . Jare pluvas po 263 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre plej ofte neĝas). La pluvo kulminas en januaro kaj malkulminas en junio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Carsonurbo kuras 2 aŭtovojoj, po unu al Reno kaj al lago, krome estas 2 regionaj vojoj. Ĝis 1950 ankaŭ fervojo funkciis tie. La urbo havas regionan flughavenon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malnova hotelo en Carsonurbo
  • muzeoj:
    • guberniestra konstruaĵo
    • muzeo de Nevado - prahistoriaj ekspozicioj
    • fervoja muzeo
    • muzeo pri indiana lernejo
    • aviadila muzeo
  • lago Tahoe ĉe la ŝtatlimo kun strandoj
  • digo tra rivero Carson
  • plej alta punkto ene de Carsonurbo - 2808 m