Saltu al enhavo

Jackson (Misisipio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jackson
Jackson
urbo en Usono
urbego
kantona sidejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Chokwe Antar Lumumba
Demografio
Loĝantaro 153 701  (2020) [+]
Loĝdenso 524 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 18′ N, 90° 11′ U (mapo)32.298888888889-90.184722222222Koordinatoj: 32° 18′ N, 90° 11′ U (mapo) [+]
Alto 85 m [+]
Areo 293,270597 km² (29327.0597 ha) [+]
Horzono UTC−06:00 [+]
Jackson (Misisipio)
Jackson (Misisipio)
DEC
Situo de Jackson
Jackson (Usono)
Jackson (Usono)
DEC
Situo de Jackson

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jackson, Mississippi [+]
vdr

Jackson estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo (kiel grandurbo) de Misisipio, subŝtato de Usono. Jackson estas unu de la ĉefurboj de Kantono Hinds; Raymond estas la alia ĉefurbo de la kantono.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Jackson (Misisipio) vivis 153 701 loĝantoj sur areo de 293,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 524 loĝantoj/km².

Jackson estas nomita honore al Andrew Jackson, kiu estis generalo kaj iĝis prezidanto.

Situo de Misisipio en Usono
Situo de Jackson en Misisipio

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jackson situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda parto de Usono, en la meza parto de Misisipio.

La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. En 1820 helpe de traktato eŭropanoj akiris ĝin kaj ili fondis laŭ la komerca vojo haltejon nomatan Parkerville. Ĝi estis konvena loko (situanta preskaŭ en la mezo de la lando) por ĉefurbo jam en la sekva jaro. En 1822 oni establis la ĉefurbon. En 1840 Jackson estis interligita per fervoja linio. Dum la Usona Enlanda Milito en 1863 la norda armeo venkis en grava batalo. En 1871 mulo-tiritaj tramoj ekfunkciis, ili ekde 1899 funkciis per elektroj. En la 1930-aj jaroj oni malkovris tergasokampojn proksime, kiu faris evoluon por la urbo. Dum la 2-a mondmilito la proksima aerbazo iĝis grava, precipe nederlandanoj profitis ĝin. En 1967 la Ku-Kluks-Klano bombis la sinagogon kaj tiutempe similaj agoj okazis.

Urbodomo de Jackson

Jackson havas plurajn gravajn industriojn. Tiuj inkludas elektrajn ekipaĵojn kaj maŝinarojn, oni produktas nutraĵojn. En la ĉirkaŭaĵo oni bredas brutarojn kaj kokojn, oni kultivas sojfabojn, kotonojn.

Jackson havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-24 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto kun rekordo 42 °C, inter decembro-marto foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) po 1375 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en decembro, plej malofte en septembro. En 1966 kaj 2011 grandaj ŝtormoj okazis, kiu detruis parton de la urbo.

Nubskrapulo en Jackson

El Jackson aŭtoŝoseoj kuras al Memphis, New Orleans, Monroe kaj Birmingham (Alabamo), ĉefvojoj kuras al diversaj aliaj urboj. La urbego havas internacian flughavenon kaj fervojon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Larĝa panoramo de Jackson