Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 87 505 loĝantoj sur areo de 135,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 645 loĝantoj/km². Kompare, laŭ la 2000 popolnombrado, ĝi havis 62 203 loĝantojn.
La Santafea Opero aŭ en angla The Santa Fe Opera (SFO) estas usona opero-kompanio, situanta je 7 mejloj (11 km) norde de Santa Fe. La kompanio estis prezentinta operojn ĉiun somerfestivalan sezonon ekde Julio de 1957, kaj estas internacie konata ĉar enkondukis novajn operojn same kiel pro siaj produktoj el la standarda opera repertorio.
La Instituto de Santa Fe (angle Santa Fe Institute, akronime SFI) estas privata senprofita esploro kaj instruinstituto en Santa Fe, fondita en 1984 por evoluigi teorion de kompleksaj adaptaj sistemoj en fiziko, biologio, teknologio kaj sociaj sciencoj per interfaka baza esplorado kaj dediĉita al interfaka esplorado en la fundamentajn trajtojn de kompleksaj adaptaj sistemoj, inkluzive de fizikaj, matematikaj, biologiaj kaj sociaj sistemoj.