Trenton

Trenton | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo en Nov-Ĵerzejo kantona sidejo ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Subŝtato | ![]() | ||||
Kantono | Mercer | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 90 871 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 276 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 13′ N, 74° 46′ U (mapo)40.220277777778-74.765833333333Koordinatoj: 40° 13′ N, 74° 46′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 16 m [+] | ||||
Areo | 21,25 km² | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Trenton estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Nov-Ĵerzejo. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de kantono Mercer.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Trenton vivis 90 871 loĝantoj sur areo de 21,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 276 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Ewing Township, Hamilton Township, Lawrence Township, Morrisville, Falls Township kaj Lower Makefield Township.
Simila al plejparto de Nov-Ĵerzejaj urboj, Trenton estas regita per urbestro-konsilantaro sistemo de urba regado (La urbestro kaj konsilantaro kune regas la urbon). Trenton iam tre mallonge estis la ĉefurbo de Usono, de la 1a de novembro ĝis la 24-a de decembro 1784.
Historio
[redakti | redakti fonton]La batalo de Trenton estis malgranda sed grava batalo dum la Usona Revolucia Milito kiu okazis matene de la 26-a de decembro 1776. Post kiam la generalo George Washington kun armea unuo trapasis la riveron Delavaron norde de Trenton la antaŭan nokton, Washington kondukis la kernon de la Kontinenta Armeo kontraŭ la soldatoj el Hesio kazernigitaj ĉe Trenton. Post mallonga batalo, preskaŭ la tuta Hesia soldataro estis kaptita, kun apenaŭaj perdoj ĉe la flanko de la usonanoj. Tiu batalo ege stimulis la antaŭe malfortan milit-spiriton de la Kontinenta Armeo, kaj inspiris reenlistigojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() la administrejo de Nov-Ĵerzejo en Trenton |
la kantona juĝejo |
|