Deklaro de Naŝvilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Deklaro de Naŝvilo (angle: Nashville Statement) estas dokumento pri kristanismo, geedzeco kaj sekseco origine skribita en la usona urbo Naŝvilo. Per ĉi tiu deklaro la subskribintoj, plejparte el ortodoksaj, protestantaj kaj evangeliaj rondoj, volis fari unuecan deklaron pri temoj kiel samseksemo kaj transgenreco. La deklaro montras kontraŭon al GLAT-sekseco, samseksaj edzeco kaj edzineco, poligamio, pluramemo, adulto kaj ekstergeedzeca seksumado.