Universitato Fisk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Fisk
Jubilee Hall, la ĉefkonstruaĵo ĉe universitata kampuso
Jubilee Hall,
la ĉefkonstruaĵo ĉe universitata kampuso
privata universitato • usona historie nigrula universitato • privata neprofitcela lernejo
moto "Her sons and daughters
are ever on the altar"

Ŝiaj filoj kaj filinoj
ĉiam estas sur la altaro"
Informoj
fondodato 1866
speco Privata historie nigrula liberalarta kolegio
Situo
Geografia situo 36° 10′ 8″ N, 86° 48′ 17″ U (mapo)36.1688-86.8047Koordinatoj: 36° 10′ 8″ N, 86° 48′ 17″ U (mapo)
lando Usono
adreso 1000 17th Ave North, Nashville, TN, 37208-4501
poŝtkodo 37208-4501
Estraro
ĉefestro(j) Kevin D. Rome vd
Nombroj
nombro de studentoj 780 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Oak Ridge Associated Universities vd
filioj
• John Hope and Aurelia E. Franklin Library vd
Universitato Fisk (Tenesio)
Universitato Fisk (Tenesio)
DEC
Universitato Fisk
Universitato Fisk
Universitato Fisk (Usono)
Universitato Fisk (Usono)
DEC
Universitato Fisk
Universitato Fisk
Map
Universitato Fisk
vdr

Universitato Fisk (angle Fisk University) estas privata universitato en Naŝvilo, Tenesio, historie eduka institucio por liberigitaj sklavoj. La universitato estas la unua eduka institucio en la suda Usono en kiu afrik-usonanoj povus ricevi akademian akrediton [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La institucio estis fondita kiel lernejo por liberigitaj sklavoj en 1866, duonjaron post la fino de la Usona Enlanda Milito, fare de pastroj kiuj estis membroj de la misio kiuj volis provizi la liberigitajn sklavojn per edukado, ĝenerala kaj profesia trejnado [2]. La areo sur kiu la institucio estis establita kaj organizita fare de generalo Clinton Fisk en forlasita kazernkomplekso. Fisk estis nomumita por respondeci pri la rekonstruo de la Sudŝtatoj nome de la Unia Armeo kaj eĉ donacis 30,000 USD por establi la institucion nomitan laŭ li, The Fisk Freed Colored School (La Fisk Liberigita Kolorula Lernejo). La lernejo malfermiĝis la 9-an de januaro 1866 kun 200 studentoj, malpli ol jaron poste la nombro da rekrutitaj studentoj pliiĝis al 900. La aĝoj de la studentoj variis de 7 ĝis 70-jaraĝuloj. Poste la institucio estis rekonita kiel kolegio.

La universitata koruso kontraŭ la fono de la kampuso

En 1871, a cappella koruso por spirituloj estis formita de la studentoj de la universitato nomitaj la "Fisk Jubilee Singers", kiuj travojaĝis la landon kaj turneis por akiri financojn por la universitato. La koruso iĝis sukceso. En marto 1872 ŝi ekaperis antaŭ la Prezidanto de Usono Ulysses S. Grant kaj jaron poste iris sur turneon en Eŭropo [3][4][5]. La enspezo de la koruskoncertoj estis utiligitaj por konstrui la unuan centran konstruaĵon ĉe la universitata kampuso, Jubilee Hall, halo de jubileo. En 1974 la konstruaĵo estis deklarita nacia historia loko [6][7]. La studenta koruso de la universitato daŭre estas aktiva nuntempe.

Inter la jaroj 1915 kaj 1925, la prezidanto de la kolegio, Fayette Avery McKenzie, promociis ĝian akademian nivelon por akiri rekonon kiel universitato [8]. La kolegio estis rekonita fare de Universitato Kolumbio kaj la Universitato de Ĉikago kiel prepara kolegio kaj en 1930 estis rekonita kiel universitato. En 1947, enposteniĝis la unua nigrula prezidanto, Charles S. Johnson [9]. En 1952, Fisk estis la unua universitato por afrik-usonanoj se temas pri establi Phi Beta Kappa studentan fratecan ĉapitron [10].

Verkoj de la pentristo Georgia O'Keeffe kaj la fotistoj Alfred Stieglitz kaj Carl Van Vechten estis donacitaj al la universitato, same kiel gravaj muzikkolektoj dokumentante la Harleman renesancon, periodon de florado de nigrula kulturo en la 1920-aj jaroj [11].

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas dividita en du lernejojn. lernejo de Humanistiko kaj Sociaj Sciencoj inkluzivas fakultatojn pri lingvoj kaj artoj, psikologio, antropologio kaj edukado, historio kaj politika scienco. lernejo de Natursciencoj, Matematiko kaj Komercadministracio inkluzivas fakultatoj por fiziko, kemio kaj biologio, matematiko kaj komputiko, komerca administrado, kontado kaj speciala trako por komercadministrado en la kampo de muziko.

Famaj diplomiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fisk University.
  2. Biographical note: Adam Knight Spence, Spence Family Collection, Fisk University Library, accessed 3 Mar 2009.
  3. La historio de la koruso ĉe Fisk. Arkivita el la originalo je 2007-03-21. Alirita 2023-07-24.
  4. Jubilee Singers: Sacrifice and Glory | American Experience | PBS (angle). Alirita 2020-06-20.
  5. . 141 years later, Fisk Jubilee Singers return to England (en-US). Alirita 2020-06-20.
  6. Listo de usonaj naciaj heredaĵoj kaj lokoj. Arkivita el la originalo je 2009-03-10. Alirita 2023-07-24.
  7. "Fisk University", The Tennessee Encyclopedia of History and Culture, 2002, accessed 3 Mar 2009.
  8. Christopher L. Nicholson, To Advance a Race: A Historical Analysis of the Personal Belief, Industrial Philanthropy and Black Liberal Arts Higher Education in Fayette McKenzie's Presidency at Fisk University, 1915–1925, Loyola University, Chicago, May 2011, p.299-301, 315–318.
  9. Fisk 2018/2020 Undergraduate Bulletin. Alirita June 20, 2020.
  10. "Phi Beta Kappa at Fisk", The New York Times, 1953-04-06. (en-US)
  11. Alfred Stieglitz Collection returns to Fisk University. Alirita 2016-04-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]