Nigrula preĝokanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigrula preĝokanto estas muzikĝenro, kiu ekestis en Usono komence de la nigrula sklaveco dum la 17-a jarcento. La nigrulaj preĝokantoj estas rigardendaj kiel radiko de gospelo.

Enhavoj[redakti | redakti fonton]

La tradiciitaj tekstoj de la nigrulaj preĝokantoj preskaŭ nure estas religiaj kaj rakontas pri la vivo de batitaj, ekspluatataj kaj sopiraj homoj (de sklavoj), sed ankaŭ pri ilia espero kaj kredo je Dio. La emocia sonantaj kantoj priskribas plej ofte situaciojn el la Malnova Testamento, kiuj similas al tiuj de la sklavoj. Ili identigis sin aparte kun la "selekta popolo" Israelo, kiu sukcese fuĝis el la kaptiteco, ĉar ĉi tiu analogeco helpis ilin, defendi sin mense kontraŭ la devalorigo kaj humiligo fare de la sklavosistemo. La malgajeco ne nur klariĝas el la embarasaj vivkondiĉoj de la nigrulaj sklavoj, sed ankaŭ el la funebro pri parencoj, kiujn ili milope aparte dum la delokado el la nordaj en la sudajn ŝtatojn de Usono kadre de la sendependiga milito. En la centro de multaj tekstoj staras senpatrinaj infanoj kaj orfaj gepatroj.[1] Ekzistis tamen ankaŭ amkantoj kaj satiraj tekstoj, kiuj parodiis la mediojn de la sklavoj aŭ de la sklavomastroj, samkiel tekstoj, kiuj kaŝe disvastigis novaĵojn pri la aboliciismo.

Ekesto-historio de la nigrulaj preĝokantoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1619 la unuaj sklavoj deportitaj el Afriko alvenis en la nuna usona ŝtato Virginio. Oni devigis ilin labori sur la grandaj tabak- kaj kotonplantejoj. Ĉi tiu laboro estis kruela, malgrandegaj krimetoj estis severege kaj malmilde punataj. La punado per vipo estis kutima kaj ĉiutaga.

La profunda enradikiĝo de la kristana kredo en la blankula loĝantaro klarigas la skrupulojn, teni kristanojn kiel sklavojn. Tiel ankaŭ klariĝas, kial neniu havis eĉ la plej grandan intereson, misii ĉi tiujn homojn. Oni ne plu estus povanta teni kaj uzi ilin kiel sklavojn. El ĉi tiu „dilemo“ la sklavotenantoj elvenis per leĝo en la jaro 1667, kiu deklaris, ke la konvertiĝo de sklavo al kristanismo nenion ŝanĝu je ties socia pozicio.

Jam antaŭ akcepto de ĉi tiu leĝo la nigruloj iris kun siaj posedantoj en la diservojn de la kristanaj preĝejoj, je kio la enhava formado de la diservoj orientiĝis laŭ la ideoj de la blankula supra klaso. Post 1667 ĉi tio iom post iom ŝanĝiĝis. Tiel la diservoj de la metodistoj kaj baptistoj plaĉis al la sklavoj pro ilia hejmeca maniero. La pasiono de Jesuo kortuŝis ilin pli kaj pli. Ili identiĝis per tio kaj uzis aliaflanke unu el la malmultaj esprimeblecoj permesitaj al ili, por eldiri siajn aferojn. Ĉi tiujn ili kaŝis malantaŭ kristanaj metaforoj. Ĉi tiu dusenceco de la lingvo ĝis nuntempe estas tipa por nigrusonaj muzikstiloj. La afrikanoj kunportis ankaŭ influojn el siaj hejmlandaj kulturoj en la ekzistantan blankulan eklezian muzikon: siajn tradiciojn, sian plurdeismon kaj religian ekstazon, sed ankaŭ muzikajn elementojn kiel plurritmaron kaj aliajn tonojn ol tiujn de la eŭropaj gamoj (blusajn tonojn).

Tiel ekestis memstaraj nigrulaj eklezioj, kaj la afrika religieco intermiksiĝis kun la kristana dogmo. Ĉar muziko, dancado kaj kantado estis nesepareble ligita kun la afrika ĉiutago, ili fariĝis grava ero de la nigrulaj diservoj. El la ritma dialogo de la predikanto kun la paroĥo (voko kaj respondo) spontane evoluis kantoj, kies centra ero estis biblia teksto. La nigruloj kantis la preĝokantojn ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Tiuj ekestis per libera improvizado kaj estis buŝe tradiciataj.

Tipa estis flua transiro de prediko al muziko [2]: La predikon, kiun la predikanto deklamis per levita voĉo, la paroĥo akompanis per vokoj kiel "Amen" aŭ "Oh Lord", kiuj iom post iom transiĝis en plejparte sinkopan komunan ritmon intensigatan per paŝo-sinsekvoj aŭ manklakoj. Sur ĉi tiu ritma fundamento nun unuopaj paroĥanoj povis fari siajn "vokojn", do emociajn eldirojn aŭ bibliajn teksterojn, kiujn la resto de la paroĥo kompletigis per "respondoj" aŭ parte ripetis. Nigrulaj preĝokantoj do ekestis el miksaĵo de individua kaj komuna improvizado surbaze de ĉiuj konataj ritmaj figuroj, sed ankaŭ de bibliaj tekstoj. Laŭ sia improviza origino la preĝokantoj estis, kiam ili iam estis ekestintaj, ankaŭ ne estis statikaj, sed povis esti ŝanĝataj depende de situacio kaj kunteksto laŭ tempo ktp.

La multfaceteco de la corn ditties („maiz-kantetoj“), kiel oni nomis la fruajn nigrulajn preĝokantojn dum la finiĝanta 18-a jarcento, permesas diversajn interpretadojn. Unuflanke staras aludoj al la socia situacio apud la kredo je transejo. La voko al protesto staras apud la sopiro je libereco. La kredo je Jesuo staras apud la bezono de saviĝo el la sklaveco.

Kiam la blankulaj regantoj ekkonis elementojn de la nigrulaj preĝokantoj kiel paganaj, ili malpermesis tiun ĉi. Pro tio malaperis dancado, fetiĉoj kaj altaroj. Ankaŭ la tamburadon plejofte malpermesis la blankulaj sklavotenantoj, ĉar ili vidis en tio formon de konversacio, kiun ili ne komprenis. Tial la nigruloj anstataŭis tion per la konata manklakado aŭ piedfrapado aŭ per la tamburdanco, je kiu ili saltetis sur unu gambo kun tamburfrapilo en la mano.

Nigrulaj preĝokantoj kiel komunikilo[redakti | redakti fonton]

Dum la sklaveco daŭranta proksimume 250 jarojn la blankuloj deportis proksimume 10 milionojn da nigruloj al Ameriko. La malhomeca subpremado de la nigrula loĝantaro en Usono kaŭzis planitajn ribelojn kontraŭ la sklaveco. Inter 1670 kaj 1865 okazis 130 armitaj ribeloj de sklavoj, kiujn la blankuloj plejparte sufokis sange. La deziro de liberiĝo ĉiam estis en la afrikdevena loĝantaro. Tamen la vojo el la sudo en liberan Kanadon estas longa kaj peniga. Ekde 1838 kontraŭuloj de la sklaveco organizis la Underground Railroad (subtera fervojo) – fuĝoplanon kun protektodomoj, fuĝohelpantoj kaj sekretaj komunikiloj kiel diversaj kaŝaj kodoj ekz. arte ornamitaj flikaĵo-peplomoj kaj en kantoj. Tiuj komunikis la kiamon, kieon kaj kielon de la organizitaj fuĝoj. Evoluiĝis ankaŭ religie kodita lingvo. Oni ĉirkaŭskribis la regionon sen sklaveco per My Home (mia hejmo), Sweet Canaan (dolĉa Kanaano) aŭ The Promised Land (la promesita lando). Ĉi tiu regiono situis sur la norda flanko de la rivero rivero Ohio, kiun oni kaŝlingve nomis „Jordano“. La fuĝantoj vadis tra la akvo, por forskui la hundojn de la persekutantoj (Wade in the Water). En Swing Low, Sweet Chariot „Chariot“ simbolas la Grandan Ĉaron, parto de la konstelacio Granda Ursino, kiu ene de tago turniĝas ĉirkaŭ la Norda Stelo. En printempo, ja la plej bona tempo por fuĝo, mallonge post la sunleviĝo la Ĉaro estas je sia plej malalta punkto kaj montras la vojon norden. Famiĝis la 29-jara fuĝinta sklavino Harriet Tubman, kiu en 1849 mem fariĝis fuĝohelpanto ĉe Underground Railroad. Ŝia kaŝnomo estis „Moses“ – Go down, Moses estis ŝia ekkonilo. Kelkaj preĝokantoj ankaŭ estis tutsimple voko al libereco kaj admono al fuĝo (Steal Away). Ĉi tiun intermiksadon de religiaj kaj profanaj eldiroj same kiel la kantadon de la plejparte religiaj preĝokantoj en profanaj kuntekstoj la nigruloj tamen ne komprenis kiel profanigo, ĉar ĝi konformis plie al la flua transiro inter ĉiutaga mondo kaj religio, kiel kutima en multaj afrikaj religioj. Rekta renkonto kun Dio do estas ero de multaj preĝokanto-tekstoj (ekz. en "My Lord What a Mourning": I'm going to live with God).

Muzikaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

La nigrula preĝokanto transprenis esencajn distingilojn de la afrika muzikkulturo. La muziko de afrikanoj antaŭ la ekesto de la nigrula preĝokanto estis male al eŭropa muziko tre improviza kaj bazixas ĉefe sur la kvintona gamo. Kvankam al ĉi tiu praafrika muziko harmoniscienco kie tiu de la eŭropanoj, ekzistas en ĝi plurvoĉeco per samtempa kantado en trita distanco. Post adaptiĝo al la kristana religio la nigruloj transprenis ankaŭ distingaĵojn de la eŭropa muziko, ekzemple la uzadon de maĵoro kaj minoro samkiel kaj bazajn harmonisciencajn regulojn. Krom kanti afrikaj muzikistoj ofte uzis frapinstrumentojn, kiujn la sklavotenantoj en Usono tamen malpermesis al la nigruloj pro la kaŭzita timo, ke la nigruloj povus uzi la instrumentojn por informo-transsendado trans grandaj distancoj. Pro ĉi tiu kaŭzo la sklavoj uzis la manklakadon kaj la piedfrapadon, por atingi frapinstrumentan sonefekton. Esenca distingilo de nigrulaj preĝokantoj estas la principo voko-respondo, kiu rezultas el la kristanaj ritoj kaj diservoj: Kiel la pastro kaj la paroĥanoj la soloisto antaŭkantas kaj la resta ĥoro muzike respondas. La melodioj de la preĝokantoj ofte konsistas el t.n. specimenoj, tio estas unu- ĝis du-taktaj melodieroj, vicigitaj kaj ripetataj en la kanto.

Problema fonta situacio[redakti | redakti fonton]

Nigrulaj preĝokantoj estas, se entute ekzistas skribaj fontoj aŭ sondokumentoj, malfacile datigeblaj aŭ geografie precize, ĉar la unuaj kolektantoj atribuis nur malmultan signifon al ĉi tiuj faktoj. Kolektantoj kiel John Lomax, Howard Odum kaj Newman White ne ektimis je cenzuraj intervenoj, laŭdire por ne vundi la moralajn sentojn de la legantoj. Ofte fruaj kolektoj prezentis ankaŭ tion, kio plejeble distingiĝis de la blankula muziko. Pli malfruaj publikaĵoj de nigrulaj preĝokantoj male al tio surmontris similecojn inter nigrulaj kaj blankulaj baptismaj aŭ metodismaj preĝokantoj, akcentas tamen la influon, kiun enprenis la blankulaj de la nigrulaj preĝokantoj. Jen klara disigo ne eblas.[2]

famaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ira Berlin: Generations of Captivity: A History of African-American Slaves, Kembriĝo, Londono: The Belknap Press of Harvard University Press, 2003, ISBN 0-674-01061-2, S. 219
  2. 2,0 2,1 Lawrence W. Levine: Slave Songs and Slave Consciousness. An Exploration in Neglected Sources.African American Religion. Interpretive Essays in History and Culture. Timothy E. Fulop & Albert J. Raboteau (Hrg.)Routledge. Novjorko kaj Londono 1997, p.59

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Theo Lehmann: Nobody Knows..., Negro Spirituals, Koehler & Amelang Lepsiko 1991
  • Bernhard Hefele: Jazz-Bibliographie. Verzeichnis des internationalen Schrifttums über Jazz, Blues, Spirituals, Gospel und Ragtime. Saur, Munkeno k.a. 1981, ISBN 3-598-10205-4
  • C. H. Dood: History and the Gospel, Oksfordo 1938, Hooder and Stoughton, anglalingva,
  • Micha Keding: Geschichte und Entwicklung der Gospelmusik (Plenteksto)
  • Lothar Zenetti, Peitsche und Psalm, Negrospirituals + Gospelsongs, Munkeno 1963, eldonejo J.Pfeiffer
  • Christa Dixon, Wesen und Wandel geistlicher Volkslieder, Negro Spirituals, 1967, Jugenddienst-Verlag Wuppertal,
  • Velma Maia Thomas, No Man Can Hinder Me Novjorko 2001, Becker & Mayer Books, ISBN 0-609-60719-7, anglalingva,
  • Joachim-Ernst Berendt, Spirituals - Geistliche Negerlieder Munkeno 1955, Nymphenburger Verlagshandlung.
  • Wilhelm Otto Deutsch, Spirituals und Gospels sind nicht dasselbe, in: Ev. Kirche im Rheinland, "Thema: Gottesdienst", Nr. 27 / 2007, S. 45-51
  • Lawrence W. Levine: Slave Songs and Slave Consciousness. An Exploration in Neglected Sources.African American Religion. Interpretive Essays in History and Culture. Timothy E. Fulop & Albert J. Raboteau (Hrg.)Routledge. Novjorko kaj Londono 1997, S. 58-87.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]