When the Saints Go Marching In

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La antaŭuloj de Kristo kun sanktuloj kaj martiroj, Fra Angelico (1423-24)

When the Saints go marching in estas fama sakrala kanto kaj gospela kanto disvastigita en multnombraj variaĵoj.

Teksto kaj melodio[redakti | redakti fonton]

La melodio devenas verŝajne de Edward Boatner, kiu publikis la kanton en 1927 je Naŝvilo en sia kantaro Spirituals Triumphant – Old and New. Malprave ĝi ofte estas atribuata al James Milton Black, kiu tamen en 1896 komponis tiun pri When the Saints are marching in, peco ofte erare intermiksita kun la ĉi-prezenta. La konfuzon pliigas ankoraŭ multaj similaj titoloj kiel „When the Saints march in for crowning'“ (1898), „When all the Saints come marching In“ (1923) aŭ „When the Saints go marching home“ (1927).

La teksto de „When the Saints go marching in“ ligiĝas finfine al la buŝe tradiciitaj nigrusonaj spiritaj kantoj. Ekzistas multnombro da malsamaj versioj, kies kreintoj plejofte ne estas fidinde konstateblaj. Male vasta supozo tamen neniu el tiuj devenas de Catherine Purvis, kiu verkis la tekston al la jam menciita When the Saints are marching in.

Sendepende de la versio la teksto esprimas la esperon de la kredantoj, aparteni la tagon de la Lasta Juĝo al la elektitoj, kiuj rajtas eniri a Ĉielan Reĝlandon. La strofotekstoj plejparte rilatas al la Apokalipso de Johano kaj raportas ekzemple pri la mallumigo de la suno aŭ la trumpetoj de ĉefanĝelo Gabrielo. La rekantaĵo tamen tekstas „Oh, when the saints go marching in, Lord, how I want to be in that number, when the saints go marching in“. Foje oni supozas influon de la ambrozia Te Deum el la 4-a jarcento, kiu enhavas verslinion Aeterna fac cum sanctis tuis in gloria numerari.

Ĝis nun ĉiam denove ekestas novaj tekstversioj en ĉiuj mondlingvoj, kion precipe faciligas la relative simpla metriko de la melodio kaj la granda proporcio de la rekantaĵo de la tuta teksto. Kelkaj versioj, ekz. tiu de Haley, eĉ estingas ĉiun religian rilaton („When that rhythm starts to go …”). Alvenas multaj variaĵoj de instrumentado, tiel ke estas malfacile trovi „kanonan“ version de la peco.

Efikohistorio[redakti | redakti fonton]

„When the Saints go marchin’ in“ estis ekprenata kaj adaptata de multvariaj muzikstiloj. Aparte disvastibĝinta estas la peco en ĵazo kaj gospelo, tamen ekzistas ankaŭ diversaj blusaj, popularmuzikaj kaj rokmuzikaj versioj. Famaj interpretaĵoj devenas de Louis Armstrong, Mahalia Jackson, Judy Garland, Mitch Miller, Golden Gate Quartet, Harry Belafonte, Jerry Lee Lewis, Bill Haley, Bruce Springsteen, Million Dollar Quartet kaj Alphaville. Multaj ĵazmuzikistoj timas la kanton, ĉar ĝi ja estas unu el la malmultaj ĵazpecoj konataj al pli vasta publiko kaj pro tio ofte demandata. Foje oni ludas „When the Saints“ pro sia enhavo ankaŭ je funebradoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj tekstvariaĵoj:

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « When the Saints Go Marching In » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3556370 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)