Louis Armstrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Armstrong
Louis Armstrong
Louis Armstrong
Bazaj informoj
Alie nomata Satchmo, Pops, Sachimo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1901 (1901-08-04)
en Nov-Orleano
Morto 6-an de julio 1971 (1971-07-06) (69-jara)
en Novjorko
Edz(in)o Lil Hardin Armstrong
Ĝenroj Ĵazo
Diksielando
Svingo
Profesio kantisto, trumpetisto
Aktivaj jaroj 1919 - 1971
Parencaj
temoj
Joe "King" Oliver
Signifa instrumento
trumpeto
v  d  r
Information icon.svg

Louis ARMSTRONG, karesnome "Satchmo" (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1901[1] en Luiziano, mortis la 6-an de julio 1971 en Novjorko) estis usona trumpetisto kaj kantisto.

Li registrigis sian unuan diskon kun King Oliver dum 1923. Dum 1924, li estis en la orkestro de Fletcher Henderson. 1925-1926 li kreis sian unuan « Hot Five », en 1927 « Hot Seven » kun pianisto Earl Hines. Li vizitis Eŭropon ekde 1932. En 1947 li kreis « All Stars ».

Fakte li inventis ĵazon kiel ĝi estas nun, ĉar antaŭ li, improvizo ĉiam estis kolektiva, li estas la unua kiu sola improvizas dum la aliaj akompanas lin. Unua solisto, li klare montras sian genion kiel trumpetisto kaj ankaŭ kantisto.

Plej famaj verkoj: Heebies Jeebies (1926), Potato Head Blues (1927), St James Infirmary, West End Blues (1928)

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Mankolorita akvaforto Louis Armstrong (2002) fare de Adi Holzer

Armstrong ofte asertis ke li estis naskiĝinta la 4an de Julio, 1900,[2][3] dato kiu estis notita en multaj biografioj. Kvankam li mortiĝis en 1971, nur en la mezo de la 1980-aj jaroj lia vera naskodato de 4a de Aŭgusto, 1901, estis malkovrita de esploristo Tad Jones pere de la ekzamenado de baptatestilo.[4]

Armstrong naskiĝis en malriĉa familio en Nov-Orleano, Luiziano, kaj estis nepo de sklavoj. Li vivis junaĝon en malriĉo, en kvartalaĉo konita kiel "the Battlefield" (batalkampo), kiu estis parto de la distrikto de laŭleĝa prostituado nome Storyville. Lia patro, William Armstrong (1881–1922), abandonis la familion kiam Louis estis ankoraŭ infano kaj foriris kun alia virino. Lia patrino, Mary "Mayann" Albert (1886–1927), poste lasis Louis kaj lian pli junan fratinon, Beatrice Armstrong Collins (1903–1987), zorge de sia avino nome Josephine Armstrong, kaj foje de sia Onklo Isaac. Kvinjaraĝa, li revenis loĝi kun sia patrino kaj siaj parencoj, kaj vidis sian patron nur porokaze.

Li ĉeestis porknaban lernejon Fisk, kie li plej verŝajne havis fruan eksponon al muziko. Li enspezis iom da mono kiel gazetliveristo kaj ankaŭ trovante forĵetitajn manĝaĵojn por vendi ilin al restoracioj, sed ĝi ne sufiĉis por apartigi lian patrinon el prostituado. Li eniris en dancejoj ĉehejme, kie li observis ĉion el maldeca dancado al kvadrilo. Por akiri kroman monon li ankaŭ rikoltis karbon al Storyville, kaj krome aŭskultis bandojn ludantajn ĉe bordeloj kaj dancejoj, ĉefe tiu de Pete Lala, kie Joe King Oliver ludis same kiel aliaj famaj muzikistoj kiuj turniĝis al spontankoncerto.

Post abandoni la lernejon Fisk School kiam li estis dekunujaraĝa, Armstrong aliĝis al kvarteto de knaboj kiuj kantis surstrate por akiri monon. Li ankaŭ ekiris en problemojn. Klarionisto Bunk Johnson diris ke li instruis Armstrong (tiam 11) ludi laŭorele ĉe la fidrinkejo de honkitonko de Dago Tony en Nov-Orleano,[5] kvankam en siaj postaj jaroj Armstrong kredigis Oliver. Armstrong nevolonte reenrigardis sian junaĝon, kiel plej malbona epoko, sed tio havigis inspiron el ĝi anstataŭe: "Ĉiam kiam mi fermas miajn okulojn blovante tiun mian trumpeton — Mi rigardas rekte en la koron de la bona malnova Nov-Orleano... Ĝi donis al mi ion por kio vivi."[6]

Li laboris ankaŭ por familio de litoviaj judoj enmigrintoj, nome Karnofski, kiu havis rubrikoltan negocon kaj donis al li rarajn laborojn. Ili prenis kaj traktis lin kiel familiano; koninte ke li vivis senpatre, ili nutris kaj edukis lin.[7] Li poste verkis memoron de sia rilato kun la familio Karnofski titolita, Louis Armstrong + the Jewish Family in New Orleans, La., the Year of 1907. En ĝi li priskribas sian malkovron ke ankaŭ tiu familio suferis diskriminacion fare de "other white folks" (aliaj blankuloj) de diversaj naciecoj kiuj kredis ke ili estas pli bonaj ol la judoj... "Mi estis nur sepjaraĝa sed mi facile povis vidi la malpian traktadon kiun la blankuloj donis al la povra juda familio por kiu mi laboris."[8] Armstrong portis Stelon de Davido dum la resto de sia vivo kaj verkis pri tio kion li lernis el ili: "kiel vivi realan vivon kaj determinadon."[9] La influo de la Karnofskioj estis rememorita en Nov-Orleano pere de la Projekto Karnofsky, nome neprofitdona organizaĵo dediĉita al akceptado de donacitaj muzikinstrumentojn por "meti lin en manojn de kapabla infano kiu ne povus alimaniere partopreni en mirinda lernesperto."[10]

Armstrong disvolvigis siajn kapablojn ludi korneton ludante en la bando New Orleans Home for Colored Waifs, kien li estis sendita multajn fojojn pro ĝenerala krimaro, ĉefe ĉar pafis per la revolvero de sia duonpatro al aero dum la novjara celebrado, sed temis nur pri malplena pafo, kiel la policaj registroj konfirmis. Profesoro Peter Davis (kiu ofte aperis hejme je peto de ties administranto, Kapitano Joseph Jones)[11] instigis disĉiplinon kaj havigis muzikan trejnadon al alimaniere memlernanto Armstrong. Finfine, Davis faris Armstrong la bandestro. La hejma bando ludis ĉirkaŭ Nov-Orleano kaj la dektrijaraĝa Louis ekaltiria atenton pro sia kornetludado, kaj tiele li komencis muzikan karieron.[12] Dekkvarjaraĝa li estis liberigita el hejmo, loĝante denove kin sia patro kaj nova duonpatrino, Gertrude, kaj poste reen kun sia patrino kaj tiele denove reen sur stratoj kaj al ties tentadoj. Armstrong ekhavis sian unuan laborpostenon en dancejo ĉe tiu de Henry Ponce kie Black Benny iĝis lia protektanto kaj gvidanto. Li rikoltis karbon dumtage kaj ludis korneton nokte.

Li ludis en la urbaj oftaj paradoj de latunbandoj kaj aŭskultis la plej aĝajn muzikistojn ĉiam kiam li povis, lernante el Bunk Johnson, Buddy Petit, Kid Ory, kaj ĉefe el Joe "King" Oliver, kiu agadis kiel mentoro kaj patra figuro de la juna muzikisto. Poste, li ludis en latunbandoj kaj riverboatoj de Nov-Orleano, kaj ekveturis kun la tre bone konsiderita bando de Fate Marable, kiu turneis per vaporŝipo supren kaj malsupren laŭ la rivero Misisipo. Li priskribis sian tempon kun Marable kiel "iri al la universitato," ĉar donis al li multe pli ampleksan esperton labori kun verkitaj muzikaranĝoj.

En 1919, Joe Oliver decidis iri norden kaj rezignis sian postenon en la bando de Kid Ory; Armstrong anstataŭis lin. Li iĝis ankaŭ dua trumpetisto por la Tuxedo Brass Band, nome societa bando.[13]

Kariero[redakti | redakti fonton]

"Muggles" (1938 reeldonaĵo).

1920-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Pere de sia riverŝipa esperto, la muzikeco de Armstrong ekmaturiĝis kaj etendiĝis. Dudekjaraĝa, li jam povis legi muzikon kaj startis virtuozi per etendaj trumpetsoloaĵoj, kaj tiele li iĝis unu el la unuaj ĵazanoj kiuj faris tion, metante sian propran personecon kaj stilon en sia soloaĵoj. Li estis lerninta kiel krei unikan sonon kaj ankaŭ startis uzadi kantadon kaj tamburetado en sia muzikado.[14] En 1922, Armstrong aliĝis al kolektiva enmigrado al Ĉikago, kien li estis invitita de sia mentoro, Joe "King" Oliver, por aliĝi al lia Creole Jazz Band kaj kie li povis fari sufiĉan enspezon tiele ke li ne plu bezonis suplementi sian muzikon per tagaj laboroj. Temis pri eksploda tempo en Ĉikago kaj kvankam la rasrilatoj estis nefavoraj, la urbo abundis per laborpostenoj disponeblaj por nigruloj, kiuj bone vivtenis sin en fabrikoj kaj havis sufiĉe elspezeblajn monkvantojn por distradi.

La bando de Oliver estis inter la plej influaj ĵaz-bandoj en Ĉikago en la komencaj 1920-aj jaroj, en tempo kiam Ĉikago estis la centro de la ĵaza etoso. Armstrong vivis lukse en Ĉikago, en sia propra apartamento kun sia propra privata banejo (sia unua). Ekscitita pro sia vivo en Ĉikago, li komencis sian karier-longan tempopasigilon verki nostalgiajn leterojn al amikoj en Nov-Orleanon. Armstrong faris siajn unuajn registrojn ĉe la firmaoj Gennett kaj Okeh (ĵazregistraĵoj startis eksplodi tra la tuta lando), inklude kelkajn soloaĵojn kaj improvizojn, dum ludadi la duan korneton en la bando de Oliver en 1923. je tiu tempo, li renkontiĝis kun Hoagy Carmichael (kun kiu li kunlaboros poste) kiu estis al li prezentita de la amiko Bix Beiderbecke, kiu tiam havis sian propran bandon en Ĉikago.

Armstrong ĝuis per laborado ĉe Oliver, sed la dua edzino de Louis, nome pianistino Lil Hardin Armstrong, urĝis lin serĉi pli elstaran enspezon kaj disvolvigi sian pli novan stilon for el la influo de Oliver. Armstrong sekvis la konsilon de sia edzino kaj lasis la nadon de Oliver. Dum unu jaro Armstrong ludis en labando de Fletcher Henderson en Novjorko en multaj registraĵoj. Post ludi en Novjorko, Armstrong revenis en Ĉikagon, kaj ludis en grandaj orkestroj; tie li kreis siajn plej gravajn fruajn registraĵojn.[15] Lil igis sian edzon ludi klasikan muzikon en preĝejaj koncertoj por plilarĝigi liajn kapablojn kaj plibonigi sian sololudadon kaj ŝi instigis lin vesti pli stilece por ŝajnigi lin pli eleganta kaj pli bone kaŝi lian kreskantan ventron. La influo de Lil finfine subfosis la rilaton de Armstrong kun lia mentoro, ĉefe koncerne al lia salajro kaj aldona mono kiun Oliver rericevis el Armstrong kaj el aliaj bandanoj. Armstrong kaj Oliver disiĝis amike en 1924. Tuj poste, Armstrong ricevis inviton por iri al Novjorko ludi kun la Orkestro de Fletcher Henderson, nome la pinta afrikusona bando tiame. Armstrong ŝanĝis al la trumpeto por kongrui pli bone kun la aliaj muzikistoj en sia sekcio. La influo el la tenorsaksofona soloisto, nome Coleman Hawkins, de Henderson povas esti juĝata aŭskultante la registraĵojn faritajn de la bando dum tiu periodo.

Armstrong rapide adaptiĝis al la pli forte kontrolata stilo de Henderson, ludante trumpeton kaj eĉ eksperimentante per trombono. La aliaj membroj tuj sekvis la emocian, esprimivan sintenon de Armstrong. Tuj lia agado inkludis kantadon kaj rakontadon de historioj el novorleanaj roluloj, ĉefe predikistoj.[16] La Hendersona Orkestro estis ludanta en elstaraj eventoj nur por blakulaj patronoj, inklude la faman distrejon Roseland Ballroom, prezentante aranĝojn de Don Redman. La orkestro de Duke Ellington irus al Roseland por ludadojn de Armstrong.

Dum tiu tempo, Armstrong faris multajn registrojn, aranĝite de malnova amiko el Nov-Orleano, nome pianisto Clarence Williams; tiuj estis malgrandaj ĵazbandaĵoj kun la Williams Blue Five (kelkaj el la plej memorindaj parigis Armstrong kun unu el la malmultaj rivaloj de Armstrong en tekniko kaj ideoj, nome Sidney Bechet) kaj serio de akompanaĵoj kun bluskantistoj, kiaj Bessie Smith, Ma Rainey kaj Alberta Hunter.

Armstrong revenis al Ĉikago en 1925 ĉefe pro urĝo de sia edzino, kiu deziris suprenigi la karieron kaj la enspezon de Armstrong. Li estis kontenta en Novjorko sed poste akceptis ke ŝi pravis kaj la Hendersona Orkestro estis limigante lian artan kreskon. En reklamado, ŝi prezentis lin kiel la "the World's Greatest Trumpet Player" (plej granda trumpetisto el la mondo). Unue, li estis fakte ano de la Lil Hardin Armstrong Band kaj laboris por sia edzino.[17] Li komencis registri sub sia propra nomo por Okeh kun siaj famaj grupoj Hot Five kaj Hot Seven (ardaj kvin kaj ardaj sep, respektive), produktante furoraĵojn kiaj "Potato Head Blues", "Muggles", (reference al mariĥuano, por kio Armstrong havis vivodaŭran emon), kaj "West End Blues", nome muziko el kio eliris lia normiga ĵazo por multaj jaroj.

La grupo inkludis Kid Ory (trombono), Johnny Dodds (klarneto), Johnny St. Cyr (banĝo), la edzinon Lil ĉe la piano, kaj kutime sen tamburo. La ĉefa stilo de la bando de Armstrong estis facilira, kiel St. Cyr notis, "Oni sentissin tiom trankvile laborante kun li, kaj li estis tre larĝmensa... ĉiam faris sian eblon por prezenti ĉiun individuon."[18] Inter la plej elstaraj el la registraĵoj de Hot Five kaj de Hot Seven estis "Cornet Chop Suey," "Struttin' With Some Barbecue," "Hotter Than that" kaj "Potato Head Blues,", ĉiuj prezentantaj tre kreivajn soloaĵojn de Armstrong. Liaj registraĵoj tuj poste kun la pianisto Earl "Fatha" Hines (fama ĉefe por la duo de 1928 "Weatherbird") kaj la trumpeta enkonduko fare de Armstrong kaj lia soloaĵo en "West End Blues" restas kiel kelkaj el la plej famaj kaj influaj improvizaĵoj en la historio de ĵazo. Armstrong estis tiam libera por disvolvigi sian personan stilon kiel li deziris, kio inkludis fortan dozon de febra jive, kiel ĉe "whip that thing, Miss Lil" kaj "Mr. Johnny Dodds, Aw, do that clarinet, boy!"[19]

Armstrong ludis ankaŭ kun la bando Little Symphony (Simfonieto) de Erskine Tate, kiu ludis ĉefe ĉe la Teatro Vendome. Ili havigis muzikon por silentaj filmoj kaj rektaj prezentaĵoj, inklude ĵaz-versiojn de klasika muziko, kia "Madame Butterfly", kio donis al Armstrong esperton ĉe pli longaj formoj de muziko kaj kun prezentistoj antaŭ granda publiko. Li ekis al scat kantado (nome improzita voĉa ĵazo uzante sensencajn vortojn) kaj estis inter la unuaj kiuj registris ĝin, ekzemple per la registraĵo de Hot Five nome "Heebie Jeebies" en 1926. Tiu registraĵo estis tiom populara ke la grupo iĝis la plej fama ĵaz-bando en Usono, kvankam ili ne estis ludintaj rekte ĉe ajna granda etendo. Junaj muzikistoj tra la tuta lando, ĉu blankuloj aŭ nigruloj, turniĝis al tiu nova tipo de ĵazo fare de Armstrong.[20]

Kun Jack Teagarden (maldekstre) kaj Barney Bigard (dekstre), Armstrong ludas la trumpeton en Helsinki, Finlando, Oktobro 1949.

Post separado el Lil, Armstrong startis ludi ĉe Sunset Café por la partnero de Al Capone nome Joe Glaser en la Orkestro de Carroll Dickerson, kun Earl Hines ĉe la piano, kiu estis tuj renomita Louis Armstrong and his Stompers,[21] kvankam Hines estis la muzika direktoro kaj Glaser administris la orkestron. Hines kaj Armstrong iĝis rapide amikoj kaj sukcesaj kunlaborantoj.[22]

Armstrong revenis al Novjorko, en 1929, kie li ludis en orkestro de la sukcesa muzikalo Hot Chocolate (varma ĉokolado), en tutnigra revuo verkita de Andy Razaf kaj de la pianisto/komponisto Fats Waller. Li faris ankaŭ memprezentan aperon cameo kiel kantisto, regule en la spektaklo per sia versio de "Ain't Misbehavin'", kiu iĝis lia plej sukcesa vendaĵo ĝis nun.[23]

1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Armstrong eklaboris ĉe la trinkejo Connie's Inn en Harlemo, ĉefa rivalo de la Cotton Club, kiu funkciis ĉefe kiel spektaklejo,[24] kaj kaŝejo por gangstero Dutch Schultz. Armstrong havis ankaŭ konsiderindan sukceson per voĉaj registraĵoj, kiaj versioj de famaj kantoj komponitaj de sia malnova amikko Hoagy Carmichael. Liaj registraĵoj de la 1930-aj jaroj prenis plenan avantaĝon de la nova RCA bendo-mikrofono, enkondukita en 1931, kio havigis karakteran ardecon al voĉo kaj tuj iĝis esenca parto de la partikulara sono 'crooning' de artistoj kiaj Bing Crosby. La fama ludado fare de Armstrong de la kanto de Carmichael nome "Stardust" iĝis unu el la plej sukcesaj versioj de tiu kanto iam registrita, prezentante la unikan voĉosonon kaj stilon de Armstrong kaj lian plinovigan alproksimiĝon al kantado kiu jam iĝis normigaj.

La radikala relaborado de Armstrong pri la kanto de Sidney Arodin kaj de Carmichael nome "Lazy River" (pigra rivero, registrita en 1931) enhavis multajn trajtojn de lia rimarkinda alproksimiĝo al melodio kaj frazado. La kanto ekas per mallonga trumpeta soloaĵo, poste la ĉefa melodio estas enkondukita per sopirantaj kornoj, memore punkciita per la krioj de Armstrong ĉe la fino de ĉiu linio: "Yeah! ..."Uh-huh" ..."Sure" ... "Way down, way down." En la unua verso, li malatentas la notacitan melodio entute kaj kantas kvazaŭ ludante trumpetan soloaĵon, tonlanĉante plej el la unua linio per unusols noto kaj uzante forte sinkopatan frazadon. En la dua stanza li ekrompiĝas al preskaŭ tute improvizitan melodion, kiu poste evoluas en klasikan pecon de la tia armstronga "skatkantado".

Louis Armstrong en 1953.

Same kiel per sia trumpeta ludado, la voĉaj plinovigoj de Armstrong utilis kiel fundamenta ŝtono por la arto de ĵaza voĉa interpretado. La unike aspra "koloreco" de lia voĉo iĝis muzika arketipo kiu estis multe imitita kaj senfine ŝajnigita. Lia skatkanta stilo estis pliriĉigita de lia senkongrua esperto kiel trumpeta soloisto. Lia resonanta, velureca malalta registrotono kaj saŭmecaj kadencoj en pecoj kiaj "Lazy River" faris fortan influon sur pli junaj blankulaj kantistoj kiaj Bing Crosby.

La Granda Depresio de la komencaj 1930-aj jaroj estis speciale gravaj en la ĵaza sceno. La Cotton Club fermiĝis en 1936 post longdaŭra malsuprenira spiralo, kaj multaj muzikistoj ĉesis ludi kune dum klubaj rendevuoj malaperis. Bix Beiderbecke mortiĝis kaj la bando de Fletcher Henderson rompiĝis. King Oliver faris kelkajn registrojn sed poste stagnis. Sidney Bechet iĝis tajloro kaj Kid Ory revenis al Nov-Orleano kaj dediĉis sin al la bredado de kokoj.[25]

Armstrong translokiĝis al Los Angeles en 1930 por serĉi novajn oportunojn. Li ludis ĉe la New Cotton Club en Los Angeles kun Lionel Hampton ĉe la tamburoj. La bando altiris la atenton de la homamaso de Holivudo, kio povis ankoraŭ havigi monhavan noktan vivon, dum radielsendoj el la klubo konektis kun pli juna publiko hejme. Bing Crosby kaj multaj aliaj famuloj estis regulaj ĉe la klubo. En 1931, Armstrong aperis en sia unua filmo, nome Ex-Flame kaj ankaŭ estis akuzita pro posedo de mariĥuano sed ricevis prokrasteblan kondamnon.[26] Li revenis en Ĉikagon fine de la 1931 kaj ludis en bandoj pli laŭ la stilo de Guy Lombardo kaj li registris pliajn normigajn pecojn. Kiam mafiuloj insistis ke li foriru el la urbo,[27] Armstrong vizitis Nov-Orleanon, ricevis heroan bonvenon kaj vidis malnovajn amikojn. Li patronis lokan basbalan teamon konatan kiel "Armstrong's Secret Nine" kaj eĉ estis cigaro nomita laŭ li.[28] Sed tuj li estis survoje denove kaj post turneo tra la tuta lando iom malhelpita de mafiuloj, Armstrong decidis foriri al Eŭropo por fuĝi.

Post reveni al Usono, li entreprenis kelkajn lacegigajn turneojn. La malserioza konduto de lia agento Johnny Collins kaj liaj propraj elspezaj manieroj lasis Armstrong senmona. Rompoj de kontraktoj ĉirkaŭis lin. Finale, li dungis Joe Glaser kiel sia nova administranto, nome akra mafi-konektita trompulo, kiu ekis forigi liajn jurajn problemojn, liajn elmafiajn premojn, kaj liajn ŝuldojn. Armstrong ankaŭ ekespertis problemojn ĉe siaj fingroj kaj lipoj, kiuj estis malbonigitaj de sia neortodoksa ludostilo. Kiel rezulto, li plietendiĝis, disvolvigante sian voĉan stilon kaj farante siajn unuajn teatrajn aperojn. Li aperis en filmoj denove, inklude la sukceson de Crosby de 1936 nome Pennies from Heaven. En 1937, Armstrong anstataŭis Rudy Vallee ĉe la radielsendejo CBS kaj iĝis la unua afrikusonano kiu gastigis patronitan, nacian radiprogramon.[29]

1940-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post pasi multajn jarojn survoje, Armstrong setliĝis permanente en Queens, Novjorkio, en 1943 interkonsente kun sia kvara edzino, Lucille. Kvankam ligite al la vivoŝanĝoj de Tin Pan Alley kaj la gangster-estrita muziknegoco, same kiel la kontraŭ-nigraj antaŭjuĝoj, li plue disvolvigis sian ludadon. Li registris la kanton de Hoagy Carmichael nome Rockin' Chair por Okeh Records.

Dum la sekvaj tridek jaroj, Armstrong ludis pli ol tricent koncertojn jare. Dungado por bandegoj malpliiĝis dum la 1940-aj jaroj pro ŝanĝoj en publikaj gustoj: dancejoj fermiĝis, kaj estis konkurenco kun televido kaj el aliaj tipoj de muziko kiuj iĝis pli popularaj ol la muziko de grandaj bandoj. Ne eblis laŭ tiaj cirkonstancoj elteni kaj financi 16-membran turnean bandon.

The All Stars[redakti | redakti fonton]

Louis Armstrong en 1953.

Dum la 1940-aj jaroj, disvastigita revivado de intereso en la tradicia ĵazo de la 1920-aj jaroj ebligis ke Armstrong konsideru la revenon al malgrand-grupa muzika stilo de sia junaĝo. Sekve de tre sukcesa malgrand-grupa ĵazkoncerto ĉe la Novjorka Urbodomo la 17an de Majo, 1947, prezentante Armstrong kun la trombonisto/kantisto Jack Teagarden, la administranto de Armstrong nome, Joe Glaser dissolvis la bandegon de Armstrong la 13an de Aŭgusto, 1947, kaj establis ses-membran tradician ĵazan malgrandan grupon prezentantan Armstrong kun (dekomence) Teagarden, Earl Hines kaj aliaj pintaj svingaj kaj diksilandaj muzikistoj, plej el ili eks-estroj de bandego. La nova grupo estis anoncita ĉe lamalfermo de la Billy Berg's Supper Club.

Tiu grupo estis nomita Louis Armstrong and his All Stars (L.A. kaj ĉiuj siaj steluloj) kaj inkludis je variaj tempoj Earl "Fatha" Hines, Barney Bigard, Edmond Hall, Jack Teagarden, Trummy Young, Arvell Shaw, Billy Kyle, Marty Napoleon, Big Sid Catlett, Cozy Cole, Tyree Glenn, Barrett Deems, Joe Darensbourg, Eddie Shu kaj la perkutisto Danny Barcelona. Dum tiu periodo, Armstrong faris multajn registrojn kaj aperis en ĉirkaŭ dektri filmoj. Li estis la unua ĵazmuzikisto kiu aperis en la kovrilo de la gazeto Time, la 21an de Februaro, 1949. En 1948, li partoprenis en la Nica Ĵazo Festivalo, kie Suzy Delair kantis "C'est si bon", de Henri Betti kaj André Hornez, por la unua fojo antaŭ publiko.

1950–aj al 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Louis Armstrong en 1955.

Danke al permeso de publikigistoj, Armstrong registris la unuan usonan version de "C'est si bon" la 26an de Junio, 1950, en Novjorko, kun anglalingva vortumado de Jerry Seelen. Kiam ĝi estis publikigita, la disko atingistutmondajn vendojn. En la 1960-aj ajroj, Li turneis ĉe Ganao kaj Niĝerio, ludante kun Victor Olaiya dum la Niĝeria Enlanda Milito.[30][31] En 1964, li registris sian plej vendatan registraĵon, nome "Hello, Dolly!", kanto de Jerry Herman, origine kantita de Carol Channing. La versio de Armstrong restis ĉe la pinte sukcesaj Hot 100 dum 22 semajnoj, pli longe ol ajna registraĵo produktorita tiun jaron, kaj iris al No. 1 kio faris lin, kun 62 jaroj, 9 monatoj kaj 5 tagoj, la plej aĝa persono kiu iam atingis tion. En la procezo, li dislokigis the Beatles el la rango de No. 1 kiun ili estis okupintaj dum 14 sinsekvaj semajnoj per tri diferencaj kantoj.[32]

Armstrong eltenis sian okupitan turnean agendon ĝis kelkaj jaroj anataŭ sia morto en 1971. Li turneis ankaŭ ĉe Afriko, Eŭropo, kaj Azio sub patroneco de la Usona Ŝtata Departemento atingante grandan sukceson, kio havigis al li la kromnomon "Ambassador Satch" kaj inspirante al Dave Brubeck por komponi sian ĵazan muzikalon The Real Ambassadors.[33]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Soloaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo(j) Firmao Aŭtoreco (se ne Louis Armstrong)
1923 "Froggie Moore" / "Chimes Blues" Gennett Records 5135 King Oliver's Creole Jazz Band
1923 "Mandy Lee Blues" / "I'm Going Away to Wear You Off My Mind" Gennett Records 5134 King Oliver's Creole Jazz Band
1923 "Riverside Blues" / "Mabel's Dream" [Take 1] Claxtonola 40292 King Oliver's Jazz Band
1924 "Prince of Wails" [Take 2] / "Mandy Make Up Your Mind" [Take 2] Fletcher Henderson and His Orchestra
1928 "Hotter Than That" / "Savoy Blues" OKeh 8535
1930 "I Ain't Got Nobody (And Nobody Cares for Me)" / "Rockin' Chair" OKeh 8756
1930 "I'm a Ding Dong Daddy from Dumas" / "I'm in the Market for You" Odeon 36141
1930 "Song of the Islands" / "Blue Turning Grey Over You" Odeon 36039
1938 "Elder Eatmore's Sermon on Generosity" / "Elder Eatmore's Sermon on Throwing Stones" Decca Records 15043
1939 "Jeepers Creepers" / "What Is This Thing Called Swing?" Decca Records 2267
1940 "Marie" / "Sleepy Time Gal" Decca Records 3291 Louis Armstrong kaj Mills Brothers / Mills Brothers
1946 "Endie" / "Do You Know What It Means to Miss New Orleans" RCA Victor 20-2087
1951 "(When We Are Dancing) I Get Ideas" / "A Kiss to Build a Dream On" Decca Records 27720
1952 "It Takes Two to Tango" / "I Laughed at Love" Decca Records 28394
1962 "Mack the Knife" / "The Faithful Husar" CBS CA 281.144 [Francio]
1967 "What a Wonderful World" / "Cabaret" ABC Records 10982 [7-cola vinilo]
1968 "What a Wonderful World" / "Cabaret" His Master's Voice [Granda Britio]
1968 "I Will Wait for You" / "Talk to the Animals" [7-cola vinilo]

Originaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Firmao KD Aŭtoreco (se ne Louis Armstrong) kaj aldonaj notoj
1951 Satchmo at Symphony Hall Decca DL 3087/8038 2-LP set; koncerto registrita la 30an de Novembro 1947
1951 Satchmo at Pasadena Decca
1954 Louis Armstrong Plays W.C. Handy Columbia CL 591 (11 tracks) Columbia: 1986 (12 tracks), 1997 (16 tracks), 1999 (16 tracks, SACD) komponisto W. C. Handy
1954 Louis Armstrong and the Mills Brothers, Volume One Decca Records ED 2113 (4 tracks) [Decca Records 3291?] Louis Armstrong & The Mills Brothers
1955 Satch Plays Fats: A Tribute to the Immortal Fats Waller Columbia CL 708 (9 tracks) Columbia: 2000 (20-track SACD); Legacy: 2008 (20-track CD); Sony Music: 2009 (20-track CD) komponisto Fats Waller
1955 Louis Armstrong at the Crescendo, Vol. 1 Decca
1956 Louis Armstrong and Eddie Condon at Newport Columbia CL-931 Louis Armstrong & Eddie Condon
1956 Satchmo the Great Columbia: 1994, 2000 kantoj estas enkondukita de elprenaĵoj el intervjuoj kun Edward R. Murrow
1956 An Evening With Louis Armstrong and His All Stars
1956 Ella and Louis Verve MG V-4003 Verve: 1985, 2000, 2002 (SACD) Ella Fitzgerald & Louis Armstrong
1957 Ella and Louis Again Verve Records MGV 4006-2 [duobla LP] Verve: 2003 Ella Fitzgerald & Louis Armstrong
1957 I've Got the World on a String [10 pecoj]
1957 Louis Armstrong Meets Oscar Peterson Verve Records [12 tracks] Verve: 1997 (16 tracks) Louis Armstrong & Oscar Peterson
1957 Under the Stars Verve Records MGV 4012
1957 Louis and the Angels Decca Universal/MCA: 2000; Verve: 2001
1958 Porgy & Bess Verve Records MGV 4011-2 [duobla LP] Verve: 1986; Verve Music Group: 2008; Essential Jazz Classics Ella Fitzgerald & Louis Armstrong
1958 Louis and the Good Book Decca Records DL 8741 [12 pecoj] MCA [Francio]: 1987, 1992; Verve [Germanio]: 2001 (20 pecoj)
1959 Satchmo In Style Decca
1959 The Five Pennies London Records SAH-U 6044 Danny Kaye & Louis Armstrong
1960 Bing & Satchmo MGM E3882P DRG: 2009 Bing Crosby & Louis Armstrong
1961 Recording Together for the First Time Roulette Records SR52074 [10 tracks] Louis Armstrong & Duke Ellington
1961 The Great Reunion Louis Armstrong & Duke Ellington
1962 The Real Ambassadors Columbia OL 5850 [15 pecoj] CBS: 1990 [20 pecoj], 1994 [20 pecoj]; Poll Winners: 2012 [25 pecoj] kun Dave Brubeck, Carmen McRae, kaj Lambert, Hendricks & Ross
1964 Hello, Dolly! Kapp KL-1364 [mono], KS-3364 [stereo] MCA: 2000
1968 Disney Songs the Satchmo Way Buena Vista Records STBV 4044 Walt Disney: 1996, 2001
1968 The One and Only Vocalion VL 73871
1970 What a Wonderful World Bluebird

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En aliaj fontoj oni povas renkonti malsamajn jarojn. Armstrong diris, ke naskiĝis en 1900, tamen en dokumentoj de Sociala Sekureco ekzistas dato 1901.
  2. Teachout, Terry, Pops, a life of Louis Armstrong," Houghton Mifflin, 2009, paĝo 25. ISBN 978-0-15-101089-9
  3. The TIME 100. Louis Armstrong. TIME, Stanley Crouch, 8a de Junio, 1998. "For many years it was thought that Armstrong was born in New Orleans on July 4, 1900, a perfect day for the man who wrote the musical Declaration of Independence for Americans of this century. But the estimable writer Gary Giddins discovered the birth certificate that proves Armstrong was born Aug. 4, 1901." Alirita la 8an de Januaro, 2009.
  4. When is Louis Armstrong's birthday? Oficiala retejo de Louis Armstrong House & Archives.
  5. Current Biography 1944, pp. 15–17.
  6. Bergreen, Laurence (1997). Louis Armstrong: An Extravagant Life. New York: Broadway Books. p. 6. ISBN 0-553-06768-0.
  7. Karnow, Stanley (21a de Februaro, 2001). "My Debt to Cousin Louis's Cornet". The New York Times. [1] Alirita la 24an de Majo, 2016.
  8. Armstrong, Louis; Brothers, Thomas (2001). Louis Armstrong, In His Own Words: Selected Writings. New York: Oxford University Press. p. 8. ISBN 019514046X. [2] Alirita la 24an de Majo, 2016. "I had a long time admiration for the Jewish People. Especially with their long time of courage, taking so much abuse for so long. I was only seven years old, but I could easily see the ungodly treatment that the White Folks were handing the poor Jewish family whom I worked for. It dawned on me, how drastically. Even 'my race,', the Negroes, the way that I saw it, they were having a little better Break than the Jewish people, with jobs a plenty around. Of course, we can understand all the situations and handicaps that was going on, but to me we were better off than the Jewish people."
  9. Teachout, Terry. "Satchmo and the Jews" gazeto Commentary, 1a de novembro 2009. [3] Alirita la 24an de Majo, 2016.
  10. "The Karnofsky Project". [4] Alirita la 24an de Majo, 2016.
  11. Current Biography 1944 p. 16.
  12. Bergreen, 1997, p. 78.
  13. Bergreen, 1997, p. 142.
  14. Bergreen, 1997, p. 170.
  15. Stephen Leacock (1920-08-18)Britannica.com. Britannica.com. Alirita 2015-08-18.
  16. Bergreen, 1997, p. 247.
  17. Bergreen, 1997, p. 260.
  18. Bergreen, 1997, p. 274.
  19. Bergreen, 1997, p. 264.
  20. Bergreen, 1997, p. 267.
  21. COLLIER, James Lincoln. (1985) Louis Armstrong. Pan Books, p. 160–162. ISBN 0-330-28607-2.
  22. Nairn: Earl "Fatha" Hines: [5] - vidu sube Eksteraj ligiloj/Filmetoj.
  23. Louis Armstrong & his Orchestra. Redhotjazz.com. Alirita 17a de Aŭgusto, 2009.
  24. Morgenstern, Dan. "Louis Armstrong and the development & diffusion of Jazz", Louis Armstrong a Cultural Legacy, Marc H Miller e.d., Queens Museum of Art in association with University of Washington Press, 1994 paĝo 110
  25. Bergreen, 1997, p. 320.
  26. Collier (1985), pp. 221-2
  27. Louis Armstrong in the 30s: A Tribute to the Life and Music of Armstrong in the 30s. Alirita la 5an de Majo, 2015.
  28. Bergreen, 1997, p. 344.
  29. Bergreen, 1997, p. 385.
  30. Robin D. G. Kelley. (2012) Africa Speaks, America Answers: Modern Jazz in Revolutionary Times The Nathan I. Huggins lectures. Harvard University Press. ISBN 9780674065246.
  31. (30a de Decembro, 1971) Jet. Johnson Publishing Company.
  32. Hale, James (eldonisto de Jazzhouse.org), Danny Barcelona (1929–2007), Drums, Armstrong All-Star, The Last Post, 2007. Alirita la 4an de Julio, 2007.
  33. Penny M. Von Eschen. Satchmo Blows up the World: Jazz Ambassadors Play the Cold War. (Cambridge, MA: Harvard University Press, 2004; ISBN 0674015010), 79–91.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Armstrong, Louis, Satchmo: My Life in New Orleans. origine 1954 ISBN 0-306-80276-7
  • Armstrong, Louis kaj Thomas Brothers, Armstrong, in His Own Words: Selected Writings. 1999 ISBN 0-19-514046-X
  • Bergreen, Laurence, Louis Armstrong: An Extravagant Life. 1997 ISBN 0-553-06768-0
  • Brothers, Thomas, Louis Armstrong's New Orleans. 2006 ISBN 0-393-06109-4
  • Cogswell, Michael, Armstrong: The Offstage Story. 2003 ISBN 1-888054-81-6
  • Elie, Lolis Eric, A Letter from New Orleans. Origine presita en Gourmet. Represita en Best Food Writing 2006, Eldonita de Holly Hughes, ISBN 1-56924-287-9
  • Jones, Max, "LOUIS: The Louis Armstrong Story 1900 - 1971" (kun John Chilton) New York City (nova enkonduko de Dan Morgenstern) : Da Capo Press 1988 ISBN 978-0306803246
  • Jones, Max kaj Chilton, John, Louis Armstrong Story. 1988 ISBN 0-306-80324-0
  • Meckna, Michael, Satchmo: The Louis Armstrong Encyclopedia.2004 ISBN 0-313-30137-9
  • Storb, Ilse, "Louis Armstrong: The Definitive Biography". 1999 ISBN 0-8204-3103-6
  • Teachout, Terry, Pops - A life of Louis Armstrong. 2009; ISBN 978-0-15-101089-9
  • Willems, Jos, All of Me, Scarecrow Press, 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louis Armstrong en la angla Vikipedio.