The Beatles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Beatles
Bazaj informoj
Deveno Anglio Liverpool, Anglio
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
Aktivaj jaroj 19571970
Eldoninto Parlophone
Capitol
Odeon
Apple
Vee-Jay
Polydor
Parencaj
temoj
Stars on 45
Retejo www.beatles.com
Membroj

John Lennon (1957–1970)
Paul McCartney (1957–1970)
George Harrison (1957–1970)
Ringo Starr (1962–1970)

Antaŭaj membroj

Pete Best (1957–1962)
Stuart Sutcliffe (1960–1961)

Persona informo
Okupo
Verkoj Let It Be
Yesterday
Strawberry Fields Forever
Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band
Revolver
Hey Jude
Here Comes the Sun
Come Together
Abbey Road
Paperback Writer
Help!
Yellow Submarine
Get Back
Ob-La-Di, Ob-La-Da
TTT
Retejo https://thebeatles.com
vdr

The Beatles ([ðə ˈbiːtl̩z]; anglalingve vortluda kombinaĵo inter la anglaj "beetle" (skarabo) kaj "beat" ("ritmo"), kaj eble ankaŭ "beatnik" (nekonformulo) estis brita rokgrupo, kreita en 1957 en Liverpool. Ĝi estis unu el la plej komerce sukcesaj kaj kritike aklamitaj bandoj en la historio de populara muziko, krom la plej influa bando de ĉiuj tempoj,[1] kaj ludis ŝlosilan rolon en la disvolvigo de la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj kaj la rekono de la populara muziko kiel arta formo.[2] La ĉefaj membroj (ekde 1962) estis John Lennon (ritma gitaro, voĉo), Paul McCartney (bazgitaro, voĉo), George Harrison (ĉefgitaro, voĉo), kaj Ringo Starr (drumo, voĉo). La bando radikis en skiflo, bitmuziko kaj rokenrolo de la 1950-aj jaroj, sed poste inkluzivis kaj miksis multajn aliajn ĝenroj, kiel tradician kaj klasikan muzikon, kaj aliajn ĝenrojn en pionira stilo. Ili esploris folkmuzikon, Baratan muzikon, psikedelan muzikon kaj ŝtonrokon. Kiel pioniroj de diskoregistrado, kantoverkado kaj artisma prezentado, the Beatles revoluciis multajn aspektojn de la muzikaj industrio kaj etoso kaj estis ofte publikigitaj de amaskomunikiloj kiel estroj de ka junularo siaepoke kaj de socikulturaj movadoj.[3] La naturo de ilia grandega populareco, konata kiel "Beatle-manio", transformiĝis dum ilia muzik-verkado kreskis kompleksece.

Estrite de la ĉefaj kantoverkistoj Lennon kaj McCartney, the Beatles evoluis el antaŭ grupo de Lennon nome the Quarrymen, kaj faris sian reputacion ludante en kluboj de Liverpulo kaj Hamburgo dum tri jaroj el 1960, dekomence kun Stuart Sutcliffe kiu ludis base. La kerna triopo formita de Lennon, McCartney kaj Harrison, kune ekde 1958, trairis sinsekvon de drumistoj, kiel Pete Best, antaŭ peti Starr aliĝi al ili en 1962. Administranto Brian Epstein muldis ilin kiel profesia bando, kaj produktoro George Martin gvidis kaj disvolvis ilian registradon, ege etendante ilian enlandan sukceson post kontrakti kun EMI Records kaj atinginte sian unuan sukcesaĵon, "Love Me Do", fine de 1962. Dum ilia populareco iĝis la intensa fanfrenezecon "Beatle-manio, la bando akiris la kromnomon "the Fab Four", kun Epstein, Martin aŭ alia membro de la etoso de la bando foje estis neformale referencita kiel la "kvina Beatle".

Komence de 1964, the Beatles estis jam internaciaj steluloj kaj estis atingintaj senprecedencajn nivelojn de kritika kaj komerca sukceso. Ili iĝis ĉefa forto de la kultura reapero de Britio, kio rezultis en la Brita Invado al la usona pop-merkato, kaj tuj ili faris sian filmodebuton per A Hard Day's Night (1964). Kreskiĝanta deziro rafini siajn studiklopodojn, kun neeltenebla naturo de ilia koncertoturneoj, kondukis al retiriĝo de la bando el koncertaj aperoj en 1966. Tiam ili produktis diskojn tre altkvalitajn kaj prilaboritajn, kiel la albumoj Rubber Soul (1965), Revolver (1966) kaj Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band (1967), kaj atingis pliajn komercan sukceson per The Beatles (konata ankaŭ kiel "la Blanka Albumo", 1968) kaj Abbey Road (1969). La sukcesoj de tiuj diskoj antaŭanoncis la alevenon de la "albuma epoko", ĉar albumoj iĝis la hegemonia formo de diskokonsumado super la antaŭe hegemoniaj unuopaĵoj; ili ankaŭ pliigis la publikan intereson en psikedelaj drogoj kaj en la spiriteco de Oriento, kaj faris ankaŭ progresojn en elektronika muziko, albumarto kaj muzikvideoj. En 1968, ili fondis Apple Corps, plurbranĉa amaskomunikila korporacio kiu plue superrigardas projektojn rilatajn al la heredo de la bando. Post la disigo de la grupo en 1970, ĉiuj ĉefaj iamaj membroj sukcesis kiel soloistoj kaj okazis nur portempaj kunlaboraĵoj inter eks-Beatles. Lennon estis murdita en 1980 kaj Harrison mortis pro pulmokancero en 2001. McCartney kaj Starr pluigis siajn respektivajn muzikkarierojn.

The Beatles estas la plej vendantaj muzikistoj el ĉiuj tempoj, kun ĉirkaŭkalkulitaj vendadoj de 600 milionojn da diskoj tutmonde.[4][5] Ili estas la plej sukcesa bando en la historio de la usona pintolisto Billboard charts.[6] Ili tenas la rekordon de plej numer-unuaj albumoj en la brita UK Albums Chart (15), plej numer-unuaj sukcesoj en la usona pintolisto Billboard Hot 100 (20), kaj plej granda nombro de unuopaĵoj venditaj en Britio (21.9 milionoj). La bando ricevis multajn premiojn, kiel sep premioj Grammy, kvar Brit Awards, unu Academy Award (al la plej bona fimomuziko pro la dokumenta filmo de 1970 Let It Be) kaj dek kvin premioj Ivor Novello. Ili estis enmetitaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1988, kaj ankaŭ ĉiu ĉefa membro estis unuopa enmetita inter 1994 kaj 2015. En 2004 kaj 2011, la revuo Rolling Stone vicigis tiun ĉi rokgrupon en la unua rango en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj, kiel multaj aliaj artkritikantoj kaj tekstistoj.

Por almenaŭ unu el ties kanzonoj, eble la plej fama, nome "Yesterday", ekzistas Esperanta traduko "Hieraŭ ĵus". Por aliaj esperantlingvaj tradukoj, oni povas rigardi en suba ĉapitro En Esperanto aperis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi muzika grupo unuiĝis en Liverpool, en la lastaj jaroj de la sesa jardeko (la naskiĝjaron de la grupo oni opinias esti 1959). Unue formiĝis la bando el John Lennon, Paul McCartney kaj George Harrison. En la 1963-a jaro unuiĝis kun ili Richard Starkey, pli konata kiel Ringo Starr. Resume la kvaropaj grupanoj estis George Harrison (1943-2001), John Lennon (1940-1980), Paul McCartney (1942) kaj Ringo Starr (1940), dum iamaj membroj estis jenaj: Stuart Sutcliffe (1940-1962) kaj Pete Best (1941).

1956–1963: formado[redakti | redakti fonton]

The Quarrymen kaj nomŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo The Quarrymen.
Quarry House, parto de Quarry Bank High School, Septembro 2012.

Novembre 1956, 16-jaraĝa John Lennon formis grupon de skiflo kun kelkaj amikoj el la mezlernejo Quarry Bank High School en Liverpulo. Ili por mallonge nomiĝis the Blackjacks, antaŭ ŝanĝi sian nomon al the Quarrymen malkovrinte, ke jam alia loka grupo estis uzanta tiun nomon.[7] 15-jaraĝa Paul McCartney renkontiĝis kun Lennon la 6an de Julio 1957, kaj aliĝis kiel ritmogitaristo tuj poste.[8] Februare 1958, McCartney invitis sian amikon George Harrison, tiam same 15-jaraĝa, spekti la bandon. Harrison estis aŭdita de Lennon, kiu estis impresita de lia ludado, sed Lennon dekomence pensis, ke Harrison estas tro juna. Post unu monato de insistado, dum dua kunveno (aranĝita de McCartney), Harrison ludi la ĉefgitaran parton de la instrumenta kanto "Raunchy" sur la supra ferdeko de Liverpula buso,[9] kaj ili enlistigis lin kiel ĉefgitaristo.[10][11]

Januare 1959, la amikoj de Lennon el Quarry Bank estis lasinta la grupon, kaj li ekstudis en la altlernejo Liverpool College of Art.[12] La tri gitaristoj, laŭ la nomo Johnny and the Moondogs (Johanĉjo kaj la Lunhundoj),[13] estis ludantaj rokenrolon dum ili serĉas drumiston.[14] Amiko de Lennon en la arta altlernejo nome Stuart Sutcliffe, kiu estis ĵus vendinta unu el siaj pentraĵoj kaj estis konvinkita aĉeti basgitaron per la monakiro, aliĝis en Januaro 1960. Li sugestis ŝanĝi la nomon de la bando al Beatals ("skaraboj" misliterumite), kiel omaĝo al Buddy Holly kaj the Crickets (la griloj).[15][16] Ili uzis tiun nomon ĝis Majo, kiam ili iĝis the Silver Beetles (arĝentaj skaraboj), antaŭ entrepreni mallongdaŭran turneon en Skotlando kiel apoga grupo por la pop-kantisto kaj kolego de Liverpulo nome Johnny Gentle. Komence de Julio, ili estis alinomitaj kiel the Silver Beatles, kaj ĉirkaŭ la mezo de Aŭgusto simple the Beatles.[17]

Unuaj muzikejoj kaj brita populareco[redakti | redakti fonton]

Kaiserkeller en 2016.

Antaŭ ol akiri la bone konatan sukceson, ili ludis kune en Germanujo, kie ili pliboniĝis kiel muzikistoj. Allan Williams, neoficiala administranto de the Beatles, aranĝis muzikejon por ili en Hamburgo. Ili aŭskultekzamenis kaj dungis drumiston Pete Best meze de Aŭgusto 1960. La bando, nun kvinopo, eliris el Liverpulo por Hamburgo kvar tagojn poste, kontraktis kun klubposedanto Bruno Koschmider por kio estos dungado de tri monatoj kaj duono.[18] Koschmider estis konvertinta paron de striptizejoj en ruĝa distrikto en muzikejoj, kaj li dekomence metis the Beatles en la Indra Club. Ferminte Indra pro bruplendoj, li movis ilin al Kaiserkeller en Oktobro.[19] Kiam li eksciis, ke ili estis ludintaj ĉe la rivala Top Ten Club rompante sian kontrakton, li donis al ili averton por kontraktofinigo post unu monato,[20] kaj informis al la minoritata Harrison, kiu estis atingitan restadpermeson en Hamburgo mensogante al la germanaj aŭtoritatoj pri sia aĝo.[21] La aŭtoritatoj aranĝis la deportadon de Harrison por la fino de Novembro.[22] Unu semajnon poste, Koschmider arestigis McCartney kaj Best pro incendio post ili bruligis kondomon en cementa koridoro; la aŭtoritatoj deportis ilin.[23] Lennon revenis al Liverpulo komence de Decembro, dum Sutcliffe restis en Hamburgo ĝis la fino de Februaro kun sia germana fianĉino Astrid Kirchherr,[24] kiu faris la unuajn duonprofesiajn fotojn de the Beatles.[25]

Dum la venontaj du jaroj, the Beatles koncertis dum periodoj en Hamburgo, en kiuj ili uzis "Preludin" kaj por distrado kaj por eltenado de energio dum tutnoktaj koncertoj.[26] En 1961, dum sia dua Hamburga engaĝiĝo, Kirchherr tondis la hararon de Sutcliffe laŭ stilo "exi" (el ekzistadismo), poste adoptita de la aliaj Beatles.[27][28] Poste, Sutcliffe decidis lasi la bandon komence de tiu jaro kaj sekvi siajn artajn studojn en Germanio. McCartney ludis bason.[29] Produktoro Bert Kaempfert kontraktis tion kio estas nun kvaropo ĝis Junio 1962, kaj li uzis ilin kiel apoga bando al Tony Sheridan en serio de registraĵoj por Polydor Records.[16][30] Kiel parto de la sesioj, the Beatles kontraktis kun Polydor por unu jaro.[31] Listigita (atribuita) al "Tony Sheridan & the Beat Brothers", la unuopaĵo "My Bonnie", registrita en Junio 1961 kaj publikigita kvar monatojn poste, atingis la numeron 32an en la pintolisto de la gazeto Musikmarkt.[32]

Post the Beatles finigis sian duan koncertrestadon en Hamburgo, ili ĝuis pliiĝantan popularecon en Liverpulo kun la kreskiĝanta movado Merseybeat. Tamen, ili estis laciĝintaj je la monotoneco de tiom nombraj aperoj en la samaj kluboj nokton post nokto.[33] Novembre 1961, dum unu el la oftaj ludadoj de la grupo en la the Cavern Club, ili renkontiĝis kun Brian Epstein, loka posedanto de diskovendejo kaj muzikkolumnisto.[34] Li iam poste rememoris: "Tuj plaĉis al mi tio kion mi aŭdis. Ili estis freŝaj, kaj ili estis honestaj, kaj ili havis tion kio laŭ mi estis ia aspekto... stelkvalito."[35]

Unuaj registroj ĉe EMI[redakti | redakti fonton]

Brian Epstein decidis reprezenti ilin kiel muzikgrupon. Epstein alproksimiĝis al la bando dum la sekva monatparo, kaj ili nomumis lin kiel sia administranto en Januaro 1962.[36] Komence kaj meze de 1962, Epstein klopodis por liberigi the Beatles el iliaj laŭkontraktaj devoj al Bert Kaempfert Productions. Li finfine negocadis unumonatan pli fruan liberigon kontraŭ unu lasta registrosesio en Hamburgo.[37] Je ilia reveno al Germanio en Aprilo, afliktita Kirchherr alceptis ilin ĉe la flughaveno kun la novaĵo pri la morto de Sutcliffe la antaŭan tagon pro cerba hemoragio.[38] Epstein eknegocadi kun diskomarkoj por registrokontrakto. Por sekurigi registrokontrakto en Britio, Epstein negocadis fruan finon por la kontrakto de la bando kun Polydor, kontraŭ pliaj registroj apoge al Tony Sheridan.[39] Post aŭskultado en Novjaro, Decca malakceptis la bandon, dirante, "Gitargrupoj estas eksmodiĝantaj, Mr. Epstein."[40] Tamen, tri monatojn poste, produktoro George Martin kontraktis the Beatles lun la marko Parlophone de EMI.[38]

A flight of stone steps leads from an asphalt car park up to the main entrance of a white two-story building. The ground floor has two sash windows, the first floor has three shorter sash windows. Two more windows are visible at basement level. The decorative stonework around the doors and windows is painted grey.
Ĉefa enirejo al EMI Studioj (nune Studioj Abbey Road, fotita en 2007)

La unua registrosesio de Martin kun the Beatles okazis en la EMI Studioj (poste Studioj Abbey Road) en Londono la 6an de Junio 1962.[41] Li tuj plendis al Epstein pri la drumado fare de Best kaj sugestis, ke ili uzu sesidrumiston anstataŭe.[42] Konsiderante jam la maldungadon de Best,[43] the Beatles anstataŭis lin meze de Aŭgusto pere de Ringo Starr, kiu lasis la bandon Rory Storm and the Hurricanes por aligi al ili.[41] Sesio de la 4a de Septembro en EMI rezultis en la registro de "Love Me Do" kun Starr ĉe la drumoj, sed malkontenta Martin dungis drumiston Andy White por la tria sesio de la bando unu semajnon poste, kiu produktis registrojn de "Love Me Do", "Please Please Me" kaj "P.S. I Love You".[41]

Martin dekomence elektis la Starr version de "Love Me Do" por la unua unuopaĵo de la bando, kvankam postaj reeldonoj aperigis la White version, kun Starr nur ĉe tamburino.[41] Publikigita komence de Oktobro, "Love Me Do" pintis en la numero 17a en la pintolisto de la gazeto Record Retailer.[44] Ilia televida debuto okazis poste en tiu monato pere de rekta ludado en regiona programo de novaĵoj People and Places de Granada Reports.[45] Post Martin sugestis reregistri "Please Please Me" je pli rapida ritmo,[46] studisesio fine de Novembro produktis tiun registron,[47] pri kiu Martin akurate profetis, "Vi ĵus faris vian unuan Numeron 1an."[48]

Decembre 1962, the Beatles finigis sian kvinan kaj finan muzikrestadon en Hamburgo.[49] Ĉirkaŭ 1963, ili estis interkonsentintaj ke ĉiuj el la kvar bandanoj kontribuu per kantado al siaj albumoj – inklude Starr, spite sian limigitan voĉgamon, por validigi lian restadon en la grupo.[50] Lennon kaj McCartney estis establinta kantoverkan partnerecon, kaj ĉar la sukceso de la bando kreskiĝis, ilia dominanta kunlaborado limigis la oportunojn de Harrison kiel ĉefkantisto.[51] Epstein, por maksimumigi la komercajn eblojn de the Beatles, kuraĝigis ilin adopti pli profesian alproksimiĝon al koncertado.[52] Lennon rememoris, ke li diris, "Rigardu, se vi vere deziras aliri al tiuj pli granda lokoj, vi devas ŝanĝiĝi – haltigi manĝadon sursceneje, haltigi fivortojn, haltigi fumadon ...."[40] Lennon diris pri Epstein, "Ni kutime vestiĝis kiel plaĉis al ni, sur kaj for la scenejo. Li estis dirinta al ni, ke ĵinzoj ne estis precize elegantaj kaj ke eble ni devus elturniĝi por vesti pli taŭgajn pantalonojn, sed li ne volis, ke ni subite aspektu reakciemaj. Li lasis nin serĉi propran senton de individueco."[40]

1963–1966: Beatle-manio kaj turneaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Beatle-manio.

Please Please Me kaj With the Beatles[redakti | redakti fonton]

The logo of the English rock band the Beatles
La logoon de la bando desegnis la instrumentisto Ivor Arbiter.[53]

La 11an de Februaro 1963, the Beatles registris dek kantojn dum unusola studisesio por sia debuta LP, Please Please Me. Ĝi estis suplementita per la kvar kantoj jam publikigitaj en siaj unuaj du unuopaĵoj. Martin konsideris registri la LP koncerte ĉe The Cavern Club, sed poste decidis, ke la akustiko de la konstruaĵo estis maltaŭga, kaj elektis ŝajnigi "koncertan" albumon kun minimuma produktorado en "unusola maratona sesio ĉe Abbey Road".[54] Post la modera sukceso de "Love Me Do", oni publikigis la unuopaĵon "Please Please Me" en Januaro 1963, du monatojn post la albumo. Ĝi atingis numeron unuan en ĉiu brita pintolisto escepte ĉe tiu de Record Retailer, kie ĝi pintis en la numero dua.[55]

Rememorante kiel the Beatles "urĝe publikigis sian debutalbumon, produktaĉante Please Please Me en unu tago", kritikisto de AllMusic nome Stephen Thomas Erlewine skribis jenon: "Jardekojn post sia publikigo, la albumo ankoraŭ sonas freŝe, precize pro siaj intensaj originoj."[56] Lennon ne tro intervenis tiam en la komponado; li kaj McCartney estis "nur verkanta kantojn à la Everly Brothers, à la Buddy Holly, popkantoj kun malpli el ili ol el tiuj – por krei sonstilon. Kaj la vortumado estis preskaŭ banala."[57]

Publikigita en Marto 1963, Please Please Me estis la unua el dek unu sinsekvaj albumoj de Beatles publikigitaj en Usono kiu atingis la numeron unuan.[58] La tria unuopaĵo de la bando, "From Me to You", aperis en Aprilo kaj startigis preskaŭ nerompitan serion de dek sep unuopaĵoj kiel Britiaj numer-unuaj, inklude ĉiujn escepte unu el dek ok kiujn ili publikigis dum ĉirkaŭ la sekvaj ses jaroj.[59] Publikigita en Aŭgusto, ilia kvara unuopaĵo, nome "She Loves You", atingis la plej rapidajn vendojn el iu ajn disko en Britio ĝis tiam, vendante tri kvaronojn de miliono da ekzempleroj en malpli ol kvar semajnoj.[60] Ĝi iĝis ilia unua unuopaĵo kiu vendis unu milionon da ekzempleroj, kaj restis la plej vendata disko en Britio ĝis 1978.[61] "She Loves You" estis superita laŭ vendoj de "Mull of Kintyre", de la post-Beatles-a bando de McCartney nome Wings.[61]

La sukceso rezultis en pliigo de la ekspono en amaskomunikiloj, al kio the Beatles reagis per malseriozaj kaj komikaj sintenoj kio defiis la kutimojn de tiamaj pop-muzikistoj, inspirante eĉ pli da intereso.[62] La bando turneis en Britio trifoje en la unua duono de la jaro: kvarsemajna turneo kiu startis en Februaro, la unua tutlanda turneo de the Beatles, antaŭis trisemajnajn turneojn en Marto kaj Majo–Junio.[63] Dum ilia populareco etendiĝis, ekokazis frenezecajn laŭdadojn al la grupo. La 13en de Oktobro, the Beatles stelulis en varietea televidprogramo Sunday Night at the London Palladium, nome pinta brita varietea spektaklo.[64] Ilia ludado estis televidelsendita kaj rigardita de ĉirkaŭ 15 milionoj da spektantoj. Titolo de enlanda gazeto en la sekvaj tagoj stampis la terminon "Beatlemania" (Beatle-manio) por priskribi la tumultan entuziasmon de kriantaj faninoj kiuj salutis la bandon – kaj tio restis.[64][65] Kvankam ne reklamitaj kiel turneestroj, the Beatles superis usonajn stelulojn Tommy Roe kaj Chris Montez dum la februaraj engaĝigoj kaj ricevis la pintolokon "by audience demand" (pro peto de publiko), ion kiu neniun brita stelo estis antaŭe atinginta dum turneo kun artistoj el Usono.[66] Simila situacio okazis dum ili turneo en Majo–Junio kun Roy Orbison.[67]

Paul McCartney, George Harrison, Swedish pop singer Lill-Babs and John Lennon on the set of the Swedish television show Drop-In in 1963
McCartney, Harrison, sveda pop-kantistino Lill-Babs kaj Lennon en la studio de la spektaklo de la sveda televido Drop-In, 30a de Oktobro 1963.[68]

Fine de Oktobro, the Beatles startigis kvintagan turneon en Svedio, ilia unua eksterlande ekde la fina Hamburga engaĝiĝo de Decembro 1962.[69] Je ilia reveno en Brition la 31an de Oktobro, kelkaj centoj da kriantaj fanuloj akceptis ilin sub forta pluvo ĉe la Flughaveno Heathrow. Ankaŭ inter 50 kaj 100 ĵurnalistoj kaj fotistoj, same kiel reprezentantoj el la BBC Televido, aliĝis al la flughavena akceptado, la unua el pli ol 100 tiaj eventoj.[70] Sekvatage, la bando stratigis sian kvaran turneon en Britio en naŭ monatoj, tiu planita por ses semajnoj.[71] Meze de Novembro, dum la Beatle-manio intensiĝis, polico turnis sin al uzado de alt-premaj akvo-hosoj por kontroli la homamasojn antaŭ koncerto en Plymouth.[72]

Please Please Me retenis la pintan pozicion en la pintolisto de Record Retailer dum 30 semajnoj, estante dispintigita de sia sekvaĵo, With the Beatles,[73] kiun EMI publikigis la 22an de Novembro kaj ricevis rekordon de antaŭmendoj de 270 000 ekzempleroj. Tiu LP pintis per duono da milionoj da albumoj venditaj en unu semajno.[74] Registrita inter Julio kaj Oktobro, With the Beatles faris pli bonan uzadon de studiproduktoradaj teknikoj ol sia antaŭaĵo.[75] Ĝi tenis la pintan lokon dum 21 semajnoj kaj restis pintoliste dum 40 semajnoj.[76] Erlewine priskribis la LP kiel "a sequel of the highest order – one that betters the original" (sekvaĵo plej altnivela, pli bona ol la originalo).[77]

Kontraŭ la tiam norma praktiko, EMI publikigis la albumon antaŭ la tuja unuopaĵo "I Want to Hold Your Hand", sen iu kanto por maksimumigi la vendadon de la unuopaĵo.[78] La albumo kaptis la atenton de muzikkritikisto William Mann de la gazeto The Times, kiu sugestis, ke Lennon kaj McCartney estas "la plej elstaraj anglaj komponistoj de 1963".[75] Tiu gazeto publikigis serion de artikoloj en kiuj Mann havigis detalan analizadon de tiu muziko, kvalifikante ĝin kiel respektinda.[79] With the Beatles iĝis la dua albumo en la brita pintohistorio se temas pri vendado de miliono da ekzempleroj, io antaŭe atingita nur fare de la muziko de la filmo South Pacific de 1958.[80] Skribante notojn por la albumkovrilo, la gazetisto de la bando Tony Barrow uzis la superlativon "fabulous foursome" (fabela kvaropo), kion la amaskomunikiloj amplekse adoptis kiel "the Fab Four".[81]

Unua vizito al Usono kaj Brita Invado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita Invado.

En 1964 la grupo atingis egan sukceson, kaj en Britujo, kaj en Usono, danke al la sekvaj diskoj. Ili filmis en Usono du filmaĵojn; la unua, A Hard Day´s Night nomumiĝis por la Oscar-premio en la kategorio de la plej bona sonbando. Ekde 1965 kaj en 1966 kaj 1967 la grupo ŝanĝis sian kunmetadon de kantoj, enirante en psikedelon kaj kreante la plej bonajn kantaĵojn en la muzika historio de la 20-a jarcento en diskoj kiel Rubber Soul, Revolver kaj Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band.

Stripasejo de Abbey Road kiu estis kovrilfoto de fama disko Abbey Road de Beatles.

Ekde 1968 multaj problemoj venis al la grupo, problemoj pri la kunmetado de kantaĵoj, pri mono, kaj tiaj problemoj iom post iom disigis ilin, ĝis kiam en 1970 McCartney decidis forlasi la grupon. Kvankam konflikto okazis, la sukcesoj de la grupo estis egaj ankaŭ dum tiuj jaroj, ili eldonis ege konatajn diskojn kiel The Beatles (ankaŭ konata kiel la Blanka Albumo - pro la blanka koloro de sia kovrilo), Abbey Road kaj Let It Be.

La grupo gajnis grandegan famon en Britujo en 1963 pro la disko Please Please Me. En 1964, apero en televid-programo Ed Sullivan Show en Usono lanĉis ĝian karieron mondskale kaj kaŭzis furoron, kiun oni nomis Beatlemania. Ili aktoris kaj muzikis en du filmoj, A Hard Day's Night kaj Help!. La disko Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band aperis ĉe la pinto de ilia sukceso en 1967, kaj instigis pli artan kaj eksperimentan muzikon ĉe preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj en tiu jardeko. Post la aperoj de tri elstaraj diskoj, The Beatles aŭ "Blanka Albumo" (1968), Abbey Road (1969), kaj Let It Be (1970), la grupo disiĝis en 1970 pro grandaj opinidiferencoj inter la grupanoj.

Beatle-manio - la furoro pri la muzikbando The Beatles - estas termino, kiu referencas al sociologia fenomeno konata kiel "homamasa psikozo", kiu afliktis Brition, Usonon kaj la ceteron de la mondo meze de la sesdekaj jaroj, en ĉio rilata al la Beatles, precipe inter adoleskulinoj. Beatle-manio estis karakterizita per histerio koncerne ĉion rilate al la grupanoj, ĉu imitante iliajn hararanĝojn kaj vestaĵojn, laŭtajn kriegojn ĉe koncertoj kaj renkontiĝoj de adorantoj ĉe la lokoj kie la grupanoj alvenis (ekzemple, flughavenoj kaj hoteloj).

The Beatles siavice forte influis milojn da muzikistoj, tro multnombraj por listigi ilin ĉi tie.

Muzika signifo[redakti | redakti fonton]

Gitaroj de McCartney kaj Harrison
Gitaroj de Lennon

La Beatles estis ofte nomataj la plej grava pop-bando de la 1960-aj jaroj[82] kaj influis preskaŭ ĉiujn sekvajn ĝenrojn de popo kaj rokmuziko. Siavice oni indikis, ke ili ricevis influojn inter aliaj de Elvis Presley, Chuck Berry, Little Richard, Eddie Cochran, Buddy Holly, Arthur Alexander ktp.

Ĝis la jaro 2003 ili jam vendis ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da diskoj, bendoj, ktp.

Ekde 1964 la Beatles komencis evolui muzike kaj eksperimenti aliajn muzikstilojn. Tiel aŭdeblas en la albumo Beatles for Sale influoj de popola muziko kaj de kontreo. La sekva albumo Help! entenas unuan fojon gastomuzikistojn kaj, kiel poste regule, el la klasika muziko, interalie aŭdeblas en la balado Yesterday peco, en kiu la kantisto (McCartney) estas akompanata de sia akustika gitaro kaj krome nur de arĉa kvarteto. En la en 1965 publikigita albumo Rubber Soul unuanfojon aŭdeblas hindaj influoj. La albumo Revolver el la jaro 1966 imponis per larĝa panoramo de diversaj pop-varioj. Tio montras esencan forton de la Beatles: ili sukcesis uzi diversajn gustojn sen perdi la propran karakteron. Per la albumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de la jaro 1967 ili prezentis la unuan konceptan albumon de la pophistorio, kiu inspiriĝis ankaŭ de Pet Sounds de la Beach Boys.[83] Sgt. Pepper estis ankaŭ la unua disko de la pophistorio sur kies kovrilo estis presitaj la tekstoj de la kantoj. Per la duobla disko The Beatles – nomita kutime pro la kovrilo simple "la blanka albumo" - la Beatles montris denove sian tutan muzikan spektron.

Signifo al la popkulturo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la alveno de la Beatles, similan ondon de entuziasmo kaj adoro ricevis nur Frank Sinatra en la 1940-aj jaroj kaj Elvis Presley en la 1950-aj jaroj. Kontraŭe al la Rolling Stones la Beatles ludis la rolon de la ĝentilaj knaboj, kaj dum longa tempo iliaj tekstoj estis tiuj de simplaj kantoj. Tamen fine de la 1960-aj jaroj, pro la sociaj ŝanĝoj la Beatles ŝanĝis sian stilon. Ekde 1965 la tekstoj estis influitaj de Bob Dylan,[84] kaj iĝis pli profundaj kaj personaj. Komponaĵoj kaj aranĝaĵoj iĝis pli kaj pli kompleksaj.

En kantoj kiel She Said, She Said ili esprimis ekde 1966 siajn spertojn pri LSD. Ili interesiĝis pri hinda spiriteco kaj akceptis en 1967 la transcendentan meditteknikon de la guruo Maharishi Mahesh Yogi. Fine la Beatles sciis majstre adaptiĝi al la aktualaj sociaj fluoj. Tiel ili eksperimentis en 1967 pri psikedelaj elementoj en la muziko, sed malpli ol ekzemple Pink Floyd samtempe. Ne laste pro siaj filmoj – ĉefe Yellow Submarine (1968) – ili multe influis la popkulturon kaj partoprenis la estiĝon de muzikaj videoj, ĉar portempe ili kreis filmetoj aparte por novaj diskoj kaj sendis tiujn al televidstacioj. La filmetoj por Paperback Writer, Rain, Strawberry Fields Forever kaj Penny Lane estis la unuaj muzikaj videoj de la pophistorio, en kiu la bando ne nur ludis sian muzikaĵon, sed kie okazis ankaŭ aliaj aferoj. Tamen tiutempe oni registris ilin per filmkamerao, sed ne videokamerao. Starr kaj Harrison diris poste pri tio, ke ili filmis por eviti prezenti vive siajn titolojn en televidstudioj.[85]

Diskaroj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj en Usono estis diferencaj (kompare kun tiuj en Britio) ĝis Revolver. Magical Mystery Tour estis kompleta albumo, kaj Hey Jude estis kompila albumo.

Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Kompiloj kaj postaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj eldoniĝis kaj en la Unuiĝinta Reĝlando kaj en Usono. En la albumoj markitaj "*", la usona kaj brita versioj enhavas malsamajn kantojn.

  • The Beatles 1962-1966 ("Red Album") (1973)
  • 1967-1970 ("Blue Album") (1973)
  • Rock'n'Roll Music (1976)
  • Magical Mystery Tour (Unuĝinta Reĝlando, kompleta albumo - 1976)
  • The Beatles at the Hollywood Bowl (1977)
  • Live! At the Star Club in Hamburg, Germany (1977)
  • Love Songs (1977)
  • The Beatles Collection (1979)
  • Rarities (1980)*
  • Reel Music (1982)
  • 20 Greatest Hits (1982)*
  • Past Masters, Volume One (1988)
  • Past Masters, Volume Two (1988)
  • Live at the BBC (1994)
  • Anthology 1 (1995)
  • Anthology 2 (1996)
  • Anthology 3 (1996)
  • Yellow Submarine Songtrack (1999)
  • The Beatles 1 (2000)
  • Let It Be...Naked (2003)
  • The Capitol Albums, Volume 1 (2004)
  • The Capitol Albums, Volume 2 (2006)
  • Love (2006)

Kantoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Memoro[redakti | redakti fonton]

En 2019 la Ministerio pri edukado de Rusio inkluzivis kanton kanton All You Need Is Love en "La kultura normo de la lernejano" — la eduka projekto, kiu celas spiritan, estetikan kaj artan evoluon de la rusiaj lernejanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hasted 2017, p. 425.
  2. Frontani 2007, p. 125.
  3. Frontani 2007, p. 157.
  4. Siggins, Gerard, "Yeah, Yeah, Yeah! Rare footage of the Beatles's Dublin performance", Irish Independent, 7a de Februaro 2016.
  5. Hotten, Russell, "The Beatles at 50: From Fab Four to fabulously wealthy", BBC News, 4a de Oktobro 2012.
  6. "Greatest of All Time Artists". Billboard. Alirita en 21a de Marto 2023.
  7. Spitz 2005, pp. 47–52.
  8. Spitz 2005, pp. 93–99.
  9. Miles 1997, p. 47; Spitz 2005, p. 127.
  10. Miles 1997, p. 47.
  11. Lewisohn 1992, p. 13.
  12. Harry 2000a, p. 103.
  13. Lewisohn 1992, p. 17.
  14. Harry 2000b, pp. 742–743.
  15. Lewisohn 1992, p. 18.
  16. 16,0 16,1 Gilliland 1969, show 27, track 4.
  17. Lewisohn 1992, pp. 18–22.
  18. Lewisohn 1992, pp. 21–25.
  19. Lewisohn 1992, p. 23.
  20. Lewisohn 1992, pp. 24, 33.
  21. Gould 2007, p. 88.
  22. Lewisohn 1992, p. 24.
  23. Lewisohn 1992, pp. 24–25.
  24. Lewisohn 1992, p. 25.
  25. Spitz 2005, pp. 222–224.
  26. Miles 1997, pp. 66–67.
  27. Lewisohn 1992, p. 32.
  28. Miles 1997, p. 76.
  29. Gould 2007, pp. 89, 94.
  30. Spitz 2005, pp. 249–251.
  31. Lewisohn 2013, p. 450.
  32. Everett 2001, p. 100.
  33. Lewisohn 1992, p. 33.
  34. Miles 1997, pp. 84–87.
  35. Lewisohn 1992, pp. 34–35.
  36. Miles 1997, pp. 84–88.
  37. Winn 2008, p. 10.
  38. 38,0 38,1 Lewisohn 1992, p. 56.
  39. Lewisohn 2013, p. 612, 629.
  40. 40,0 40,1 40,2 The Beatles 2000, p. 67.
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 Lewisohn 1992, p. 59.
  42. Spitz 2005, pp. 318, 322.
  43. Miles 1998, pp. 49–50.
  44. Lewisohn 1992, pp. 59–60.
  45. Lewisohn 1992, pp. 81, 355.
  46. The Beatles 2000, p. 90.
  47. Lewisohn 1992, pp. 62, 84.
  48. Harry 2000a, p. 875.
  49. Lewisohn 1992, pp. 62, 86.
  50. Gould 2007, p. 191.
  51. Harry 2000a, p. 494.
  52. Gould 2007, pp. 128, 133–134.
  53. Womack 2007, p. 76.
  54. Gould 2007, p. 147.
  55. Lewisohn 1992, pp. 88, 351.
  56. . Please Please Me – The Beatles. AllMusic. Arkivita el la originalo je 30a de Majo 2012. Alirita 21a de Decembro 2011.
  57. Sheff 1981, p. 129.
  58. Lewisohn 1992, pp. 90, 351.
  59. Lewisohn 1992, pp. 89, 350–351.
  60. Gould 2007, p. 159.
  61. 61,0 61,1 Harry 2000a, p. 990.
  62. Gould 2007, pp. 166–169.
  63. Lewisohn 1992, pp. 90, 98–105, 109–112.
  64. 64,0 64,1 Pawlowski 1990, p. 146.
  65. Spitz 2005, pp. 444–445.
  66. Lewisohn 1992, p. 88.
  67. Lewisohn 1992, p. 90.
  68. Miles 1998, p. 86.
  69. Harry 2000a, p. 1088.
  70. Lewisohn 1992, pp. 92–93.
  71. Lewisohn 1992, pp. 127–133.
  72. Davies 1968, pp. 184–185.
  73. Lewisohn 1992, pp. 90, 92, 100.
  74. Lewisohn 1992, p. 93.
  75. 75,0 75,1 Gould 2007, p. 187.
  76. Harry 2000a, p. 1161.
  77. . With the Beatles – The Beatles. AllMusic. Arkivita el la originalo je 30a de Majo 2012. Alirita 21a de Decembro 2011.
  78. Gould 2007, pp. 187–188.
  79. Harry 2000a, p. 1162.
  80. Harry 2000b, p. 978.
  81. Harry 2000a, p. 402.
  82. Ian MacDonald, Revolution in the Head. The Beatles (Revolucio en la kapo. The Beatles'’, Records and the Sixties, pp. 382, ISBN 1-55652-733-0
  83. George Martin, Summer of Love. The Making of Sgt. Pepper (Amsomero. La estiĝo de Sgt Pepper, Londono, 1994, pp. 48
  84. Barry Miles, Paul McCartney. Many Years From Now (Paul McCartney. Multaj jaroj ekde nun, p. 226, ISBN 3-498-04396-X
  85. {The Beatles, The Beatles Anthology, p. 214, ISBN 0-8118-2684-8

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]