Brita invado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La alveno de the Beatles en Usonon, kaj ilia sekva apero en la televida programo The Ed Sullivan Show, en 1964 markis la starton de la Brita Invado.

La Brita invado estis kultura fenomenono de la mezo de la 1960-aj jaroj kiam popo kaj rok-muziko el Unuiĝinta Reĝlando[1] kaj aliaj aspektoj de la Brita kulturo, populariĝis en Usono kaj iĝis gravaj por la apero de "kontraŭkulturo" ambaŭflanke de Atlantiko.[2] Popaj kaj rokaj grupoj kiaj Beatles, the Dave Clark Five,[3] the Kinks,[4] the Rolling Stones, Herman's Hermits, kaj the Animals estis ĉe la avangardo de la invado.[5]

Plej fakuloj konsentas, ke la alveno unu de la sukcesoj de Beatles unue, kaj poste de la grupo mem al Usono, estis la mejloŝtono de la brita invado. Krome estis gravaj ankaŭ la influoj de britaj kino, televido kaj aliaj komunikiloj. El Usono, tia kulturo disvastiĝis poste al la tuta mondo.

La filmo de Beatles nome A Hard Day's Night markis la eniron de la grupo en kino.[6] Mary Poppins, publikigita la 27an de Aŭgusto, 1964, kun la stelulino nome angla aktorino Julie Andrews kiel la ĉefrolulino, iĝis la plej premiita en la Oskar-premioj kaj en la Oskar-nomumoj inter Disney filmoj en la historio, kaj My Fair Lady, publikigita la 25an de Decembro, 1964, kun la stelulino nome brita aktorino Audrey Hepburn kiel junulino de Cockney nome Eliza Doolittle, ricevis ok Oskar-premiojn.[7]

Krom la serio de James Bond kiu komencis kun Sean Connery kiel James Bond en 1962, filmoj kun Brita enhavo kiel la ĝenro de "Angry Young Men", What's New Pussycat? kaj Alfie famigis la stilon de la Londona Teatro. Nova tajdo de Britaj aktoroj kiel Peter O'Toole kaj Michael Caine entuziasmigis la publikon de Usono.[8] Kvar el la ricevintoj de Oskar-premio en tiu jardeko por la plej bonkvalita filmo estis Britaj produktaĵoj, el kiuj la eposo Lawrence of Arabia, kun stelulo O'Toole kiel Britia armeoficiro T. E. Lawrence, kiu ricevis sep Oskar-premiojn en 1963.[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ira A. Robbins. "British Invasion (music) - Britannica Online Encyclopedia". Britannica.com. Alirita la 8an de Julio, 2018.
  2. James E. Perone (2004). Music of the Counterculture Era. Greenwood Publishing Group. pp. 22–. ISBN 978-0-313-32689-9. Alirita la 8an de Julio, 2018.
  3. Unterberger, Richie. "The Dave Clark Five - Biography - AllMusic". AllMusic. Alirita la 8an de Julio, 2018.
  4. Stephen Thomas Erlewine. "The Kinks - Music Biography, Streaming Radio and Discography - AllMusic". AllMusic. Alirita la 8an de Julio, 2018.
  5. Perone, James E. Mods, Rockers, and the Music of the British Invasion. Westport, CT: Praeger,2009. Print.
  6. Ira A. Robbins. Artikolo de "Encyclopædia Britannica". Britannica.com. [1] Alirita la 8an de Julio 2018.
  7. The 37th Academy Awards (1965) Nominees and Winners. oscars.org. Alirita 27a de Julio 2012.
  8. Cogan, Brian (12a de Decembro, 2011). Abbe A. Debolt kaj James S. Baugess, eld. Encyclopedia of the Sixties: A Decade of Culture and Counterculture. Greenwood Press. pp. 80–81. ISBN 9780313329449. Alirita la 8an de Julio, 2018.
  9. The 35th Academy Awards (1963) Nominees and Winners. oscars.org. Alirita 27a de Julio 2012.